Muziki en Esperanto Kio influas la elekton de lingvo por verki muzikon?




Дата канвертавання19.04.2016
Памер29.58 Kb.
Muziki en Esperanto

Kio influas la elekton de lingvo por verki muzikon?

Uppsats Grundkurs i Esperanto

Stockholms universitet

Vårterminen 2008

Författare: Lena Forsgren

Resumo

Tiu laboraĵo diskutas kio influas la elekton de Esperanto por skribi muzikvortojn. La diskuto elanas en la rezonado pri kialoj kial svedaj vortverkistoj elektas aŭ la svedan aŭ la anglan.

Helpe de Esperantaj artistoj, kiuj respondis al enketo, diversaj teorioj proviĝas.

La konkludoj diras ke la ŝanĉo esti originala estas unu el la kialoj por verki Esperantan muzikon. Aliaj aferoj kiuj rigardas kiel avantaĝojn estas la fleksebleco de la lingvo, kaj la evidenta publiko por Esperanta muziko.



Enkonduko

Muziko influas multe da homoj kaj ankaŭ tre gravas por multaj. Unu el la kaŭzoj de impeto de la muziko supozeble estas ĝia kapablo transigi sentojn kaj ideojn. Muziko sen vortoj povas naski pensojn kaj tuŝi aŭskultantojn, sed multaj muzikistoj volas muziki kun vortoj.

Muzikvortverkistoj preskaŭ ĉiam elektas skribi en lingvoj kiujn ili majstras kaj la plimulto de kantistoj kantas en lingvoj kiujn ili bone konas. Sed ne evidentas ke ili volas esprimi sin en siaj gepatraj lingvoj. Kio decidas kiun lingvon oni elektas por verki muzikvortojn? Kaj kio de tio decidas ke oni elektas Esperanton?

La temo

Lars Lilliestam skribis en sia libro Svensk rock (Sveda roko) (Lilliestam 1998):



Estas granda kaj decida diferenco inter kanti en sia gepatra aŭ en fremda lingvo. La elekto de lingvo estas grava dimensio el multaj aspektoj. Kion oni volas diri? Al kiu? Kion la teksto signifas por la verkisto? Por la aŭskultanto? Kien oni celas kun sia muziko kaj sia teksto?1 (Lilliestam 1998:160)

Mi longe cerbumis pri la situacio en Svedujo, kial kelkaj kantas en la sveda kaj aliaj en la angla. Tial mi interesiĝis pri la motivoj por verki muzikon en Esperanto. Mi jam havis teoriojn kaj mi volis provi ilin.



Metodo

Ne estas probable trovi ion skribitan pri kial oni elektas verki muzikvortojn en malgranda lingvo kiu estas nek sia propra nek la supera lingvo por la ĝenro. Sed ekzistas ĉiuokaze io kio temas pri la alternativo inter la angla kaj la sveda. Interalie en la jam nomita libro Svensk rock de Lars Lilliestam. Por povi rezonadi pri la temo de tiu ĉi laboraĵo mi volas min apogi sur io, kaj mi pensas ke la sveda situacio estas taŭga ekzemplo.

Mi sendis enketon al 16 diversaj Esperantaj artistoj/grupoj kaj ricevis respondojn de 11. Mi estis ĝojsurprizita por ke tiel multaj respondis. La enket-demandoj troviĝas en aldonfolio kune kun la nomoj de la responduloj, kiujn mi volas danki tre multe.

Fono: La Esperanta muzikscenejo

Ludoviko Zamenhof tuj de la komenco skribis Esperantan poezion por testi ĉu la lingvo taŭgis por artisma esprimo. Baldaŭ ankaŭ aliaj Esperantistoj ekskribis poezion kaj kantojn. Hodiaŭ multaj artistoj kaj grupoj kantas en Esperanto en ne malmultaj diversaj ĝenroj. Vinilkosmo, diskeldonejo kiu specialiĝis pri Esperanto-muziko, havas preskaŭ 100 diskojn en sia katalogo. Vinilkosmo ankaŭ registrigas diskojn – entute ĉirkaŭ 30.

Floréal Martorell, kiu estas unu el ili kiuj kreis Vinilkosmon kaj enmiksiĝas en la organizo EUROKKA2, resumis la historion de la Esperanto-muziko en siaj tekstoj ESPERANTO-MUZIK-KULTURO, Ĉu mito aŭ realo? kaj Evoluo de Esperanto-Muziko en la komenco de la dua jarmilo. Estas evidente ke temas pri multaj diversaj ĝenroj. Se oni rigardas la klasifikadon je la retpaĝaro de Vinilkosmo3 oni povas aĉeti popon, rokon, hardkoron, subgrunden, tradicion, folkloron, linkajn kantojn, ĥorojn, hiphopon, elektron, teknon.

Oni ne rajtas forgesi ke certe multe da muzikistoj verkas Esperanto-muzikon sen surdiskigi ĝin profesie. Eble ili nenion registrigis aŭ nur registrigis pro konsidero al si mem aŭ ankaŭ por publikigi en la reto, kutime en MySpace.



Kio influas la elekton de lingvo?

La plimulto elektas skribi en lingvo kiun ili opinias ke ili konas sufiĉe bona por esprimi tion, kion ili volas diri. En Svedujo temas pri la sveda aŭ la angla. Kiuj kialoj ekzistas por elekti la svedan al la anglan aŭ inverse? Kaj kiel rilatas la elekto de Esperanto al tiuj kialoj?

Sube sekvas diversaj aferoj kiuj influas kiun lingvon oni elektas por skribi muzikon. Unue mi diskutas kiel la ĝenerala situacio estas por svedaj muzikverkistoj. Venante mi prezentas supozojn rilate al Esperanto, ĉu la antaŭa rezonado estas aplikebla al Esperanto. La respondoj de la enketo apogas la supozojn, laŭ ebleco. Sed unue mi volas demandi tiom la vortoj fakte gravas.

Kiom signifas verdire la vortoj?

Simon Frith skribis en Performing Rites (laŭvorte: Prezentadaj Ritoj, sed estas ludado per vortoj):



Sed aŭskultante la vortojn de popkantoj ni fakte aŭdas tri aferojn simultane; vortojn, kiuj faras impreson al doni kantojn memstaran fonton de semantika signifo; retorikon, vortojn aplikate en speciala, muzika maniero [...]; kaj voĉojn, vortojn dirate aŭ kantate kun homaj tonoj, kiuj en si mem estas "senchava", signoj de individuo kaj individueco.4

Sen profunde esplori la signifon de muzikvortoj, kiu estas giganta esplorkampo, ni povas konstati ke la vortoj/fonoj kantate ĉiam signifas ion, ĉu oni volas diri ion, ĉu ne. Sed multajn fojojn la vortoj verŝajne estas subordigitaj la muzikon. Ili simple estas elektataj por ke ili harmonias kun la muziko. Ritmo kaj fonsimileco gvidas kiujn vortojn oni elektas. Oni ne supozu ke la semantika signifo ĉiam gravas plej multe.



Ĝenrokonvencioj

Kiam svedo elektas inter la angla kaj la sveda, temas kutime antaŭ ĉio pri ĝenrokonvencioj. Se la ĝenro ĉiam estas prezentata en la angla aŭ en la sveda, principe ne temas pri elekto. La ideo verki vortojn en la alia lingvo probable ne aperas spontane. Se oni volas verki tipan svedan muzikon en la angla, estas certe pro specifa kialo. Kaj se oni volas verki muzikon kiu plej ofte estas en la angla, oni probable volas esti pioniro.

Koncerne Esperanto, ne ekzistas konvencioj laŭ kiuj specifaj ĝenroj devas esti kantata en Esperanto. Sen konsidero de stilo, Esperanto ĉiam estas neordinara elekto. Oni povas supozi ke la elekto de Esperanto kelkfoje fakte superordigitas la elekto de ĝenro. Svedo apenaŭ ne pensus ke "nun mi volas kanti en la sveda, do kiun ĝenron mi elektu?". Esperantisto povus pensi ke estus amuze muziki Esperante kaj poste trovi aliajn muzikistojn kiuj ankaŭ volas verki Esperanto-muzikon. Do, iusence oni povas diri ke ĉiu Esperanto-muzikisto estas pioniro.

Celaŭskultantaro kaj merkato

La lingvoelekto do povas esti preskaŭ evidenta pro ĝenrokonvencioj. Sed se kaj la angla kaj la sveda akcepteblas, la verkisto povas demandi sin kiun aŭskultantaron la muziko atingu. Deirante de la respondo la verkisto povas difini sian sintenon kontra aŭ al la sveda aŭ la angla. Kiu lingvo pli bone taŭgas por atingi la deziratan publikon?

Estas relative ordinara ke artistoj deklaras ke ili direktas sin al "ĉiuj". Signifas supozeble ke oni volas atingi kiel eble plej multaj personoj. Ne necese por vendi diskojn – oni eble volas tuŝi multajn.

Diskeldonejoj kelkfoje havas opiniojn pri la lingvo. Se ili pensas ke la artisto kapablus akiri sukceson eksterlande ili ofte rekomendas la anglan, ĉar ĝi taŭgas kaj eksterlande kaj en Svedujo. Sed se la artisto ne enmerkatigos ekster Svedujo, la diskeldonejo eventuale preferas la svedan.

Ĉu Esperanta muzikverkistoj diras ke ili direktas sin al ĉiuj? Nepre, por ke ili estas tro konscia pri ilia potenciala aŭskultantaro. Antaŭ ĉio Esperantistoj aŭskultas Esperantan muzikon kaj tiu publiko estas limigita.

Ĉar la kriterio antaŭ ĉio estas la lingvo, oni laŭ ĉia probableco havas intereson por muziko kiu ne estas ekzakte tiu stilo, kiun oni kutime aŭskultas. Troviĝas kaŭzo por esplori tiun ĉi muzikon sole pro ĝi ekzistas. Fakte, en tiu maniero oni povus rigardi Esperantan muzikon kiel propran ĝenron. Tial ne estas mirige ke oni ofte nomas Esperantan muzikon Esperanto-muzikon. Ne kutimas nomi svedan muzikon svedmuzikon nur pro ĝi havas svedajn vortojn.

Kelkaj atestas ke pli multaj interesiĝis pri ilia muziko post kiam ili decidis verki en Esperanto. Oni povas fakte diri ke ekzistas limigita publiko kiu kompense estas disvastigita kaj "automata".

Se oni komparas la anglan kaj Esperanton, la diferenco estas, ke en Esperanto oni povas rapide atingi certan publikon, sed ĝi restas malgranda. En angla ekzistas jam tiom multa muziko, ke homoj ne automate interesiĝas pri iu ajn nova muziko. /Piechjo el Dolchamar

Do, estas ekscita ludi Esperanto-muzikon, ni trovas ke aperas personoj tie kaj ĉi tie kiu ekkonis tiu ĉi bandon, kaj estas plej facile, disvastigi, ĉar estas grupo da homoj kiu interesiĝas pri Esperanto kaj serĉadas Esperantan muzikon, kaj ne ekzistas kiom ajn. Do, ekzistas neta merkato, oni povas ekrilati kun homoj kaj io okazas kiam muziko kaj homoj renkontiĝas.5 /Karin el La Perdita Generacio

Esprimivo kaj ĝojo de kreado

Kiam svedo elektas inter la sveda kaj la angla li devas demandi sin kiel bone li konas la lingvojn. Kiu lingvo taŭgas plej bone por esprimi tiun, kiun li volas diri? Kelkaj muzikverkistoj asertas ke estas pli facile verki kantojn en la angla, interalie por ke la angla havas pli multajn vortojn ol la sveda. Sed ĉu ili asertas ke ili konas pli multe da vortoj en la angla ol la sveda? Kaj ĉu ili vere kredas ke ili majstras ĉiujn delikatajn diferencojn? Estas ebla kaj nepre probabla. Temas verŝajne pri la potenco de la kutimo, tio estas kion oni aŭdas ĉirkaŭen kaj en kiu lingvo oni skribis antaŭe.

Pluraj kiuj elektas skribi en la sveda rakontas ke ili volas esti pli personaj. Se oni volas esprimi ion veran personan la gepatra lingvo estas la plej taŭga. Aliaj eble kontentas se la vortoj sonas sufiĉe bone. La vortoj ne estas sur la unua plano.

Esperanto estas adaptiĝema lingvo ĉar la vortordo estas relative libera kaj ĉar oni per afiksoj povas esprimi multe en kelkiuj vortoj. Tiam ĝi taŭgas bone por muziko – oni povas diri tion, kion oni volas ankaŭ en la formo de kanto.



La lingvo mem estas ege potenca ĉar pro sia konstrueco ĝi donas eblecon esprimi multe da esenco en sufiĉe malmultajn vortojn. Kaj niaj tekstoj estiĝas fakte multe pli enhavo-profundaj kompare kun ekzemple la rusa. /Nataŝa el Ĵomart kaj Nataŝa

Mi malkovris kiel mirinda estas la lingvo por verki kantotekstojn, kaj mi volis daŭrigi pro la plezuro verki en la lingvo /Martin el Persone

Esti originala kaj krei ion novan

"Ha estas vi kiu repas en Esperanto!" /Platano el La Pafklik rakontas kiel ne-Esperantistoj povas reagi.

Uzi la svedan anstataŭ la angla povas esti metodo por esti originala kaj krei muzikan historion, se la angla regas la ĝenron. Kiam Pugh Rogefelt ekverkis rokmuzikon en la sveda li estis kreiva. Same kiam Peps Persson enkondukis bluson en la sveda, kaj same kiam The Latin Kings komencis repi en la sveda.

Tiuj, kiuj verkas Esperantan muzikon, certe konscias ke aliaj rigardas ilin kiel kurioza. Tio plej ofte estas agrabla. Estas inspira partopreni en la kreado de la Esperanto-kulturo kaj skribi novajn ĉapitrojn en la historio de la muziko.

Ni ŝatas esperanto-muzikon kaj ĝojas se ni povas krei E-kulturon. /Rogener el Supernova

Estas facile uzi sian kreemon esperante kaj fari ion novan /Pieĉjo el Dolchamar

Ankaŭ temas pri la merkato. Tiu, kiu estas tro ordinara, malaperas. Sed fakte ne ĉiam estas avantaĝo esti kurioza. Kelkaj atestas ke aliaj rigardas ilin preskaŭ nur kiel kuriozaĵojn, kaj tio ne estas pozitiva.



Aliaj kialoj por uzi Esperanton por verki muzikvortojn

Kelkfoje Esperanto estas la evidenta lingvo ĉar la membroj de la bandoj interparolas en Esperanto. Multaj Esperanto-grupoj fondiĝas dum Esperanto renkontiĝoj, tial estas kutime ke la komuna lingvo estas Esperanto.

La ideoj pri demokratio kaj solidareco menciiĝis. La deziroj disvastigi kaj uzi Esperanton praktike ekzistas.

Alia kialo estas la beleco de Esperanto:



Fakte mi ekstudis Eon ĝuste pro ĝia belsono, celante uzi ĝin muzike. /Flávio Fonseca

Konkludoj

Por svedo la ĝenro ofte decidas ĉu la muzikvortoj estos skribataj en la sveda aŭ en la angla. Se la unua estas multe pli kutima ol la alia oni signas ion per elekti la alian. Se ĉiuj du estas same kutima, aliaj kialoj gravas. La celaŭskultantaro/merkato ludas rolon. La adekvateco de la lingvo por atingi tion, kion oni celas, ludas rolon. Se oni volas ke la vortoj estu tre personaj, la gepatra lingvo verŝajne estas plej bone. Se oni volas ke la muziko estu en la centro, la angla fakte povus esti plej bone.

Por Esperantisto la ĝenrokonvencioj ne influas multe. Esperanto probable ĉiam estas pli nekutima ol la gepatra aŭ la supera lingvo de la ĝenro. Unu el la kialoj por verki Esperantan muzikon estas ke tio estas neordinare. Sed kompreneble ekzistas aliaj kialoj.

La adaptiĝemeco de Esperanto igas ĝin tre taŭga por verki muzikvortojn. Devus esti plej facile diri ekzakte tion, kion oni volas esprimi en la gepatra lingvo ol en fremda. Sed kiam la vortoj devas fariĝi parto de kanto, ĉiuokaze estas malfacile. Oni devas kompromisi. Esperanto estas fleksebla pro tre liberaj vortordo kaj vortfarado. Teorie tio fakto povus kompensi la iom pli malaltan nivelon de Esperanta lingvokapablo. Eĉ eblas ke Esperanto taŭgas plej bone por verki muzikvortojn ol eĉ la gepatra lingvo.

Alia afero kiu estas favora estas la natura areno por Esperanto-muziko – ekzistas "aŭtomata publiko". "Aŭtomata" ĉar ĝi estas tre aktiva sur areno kiu ankouraŭ estas malgranda. Se io nova aperas troviĝus multaj kiuj aŭtomate scivolemus, ĉar la muzikvortoj estas en Esperanto. Malgraŭ tio ke ĝi estas malgranda, ĝi estas alloga ĉar ĝi estas disvastigita. Oni povas tuŝi homojn de multaj partoj de la mondo, kaj ne ĉiuj havas tiun ŝanĉon.

Estus interese daŭrigi esplori tiun ĉi temon, ĉar oni povus diskuti ĝin pli multe. El lingvistika vidpunkto estus interese ekzameni kiom fleksebla Esperanto fakte estas – kiom facile estas diri tion, kion oni volas diri, spite al la deviga formo de la kanto. Ankaŭ estus interese ekzameni la publikon. Kiuj aŭskultas, kaj kiel?



Referencoj

Literaturo

Frith, Simon (1996) Performing Rites : on the value of popular music. Cambridge, Mass.

Lilliestam, Lars (1998) Svensk rock: musik, lyrik, historik. Gotenburgo.

Martorell, Floréal ESPERANTO-MUZIK-KULTURO, Ĉu mito aŭ realo?

Martorell, Floréal Evoluo de Esperanto-Muziko en la komenco de la dua jarmilo.

Radio-programo

Personligt (2008): Om den levande musiken, med esperantobandet La Perdita Generacio. UR.

Korespondado

Enket-respondoj de 11 artistoj/bandoj.

Korespondado kun Floréal Martorell pri Esperanto-muziko

ENKETO


1. Kiam kaj kiel fondiĝis via(j) bando(j)?

2. Kiom da tempo vi uzas por ekzercado, surdiskigo, prezentado, ks?

3. Kiuj estas via aŭskultantaro?

4. En kiuj lingvoj vi kantas/verkas vortojn?

5. Kial vi elektis kanti en tiu(j) ĉi lingvo(j)?

6. Kiujn lingvojn vi uzas por interparoli?

7. Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj pri kantado en tiu(j) ĉi lingvo(j), kaj aparte en Esperanto?

8. Ĉu vi volas ion aldoni?



Multajn dankojn al ĉiuj kiuj respondis: Piechjo el Dolchamar, Flávio Fonseca, Nataŝa el Ĵomart kaj Nataŝa, Aleĉjo el La Nigra Flago, Tomio el La Perdita Generacio, Platano el La Pafklik, Martin el Persone, Rogener el Supernova, Edvard, Elena kaj Edgar el Asorti, Kimo el Amplifiki, Esperanto Desperado kaj Hotel Desperado, Eric el Initials dc

Ankaŭ mi volas danki Flon (Flo=Floréal Martorell) por bone konigi min pri Esperanta muziko, kaj mian studgvidanton Sonja Petrović-Lundberg por sugestoj kaj konsiloj.



1 "Det är en stor och avgörande skillnad mellan att sjunga på sitt modersmål och på ett främmande språk. Valet av språk är en viktig dimension ur många aspekter. Vad vill man säga? Till vem? Vad betyder texten för den som skriver den? För den som lyssnar? Vart syftar man med sin musik och text?"

2 http://arista.ikso.net/eurokka


3 http://www.vinilkosmo.com

4 "But in listening to the lyric of pop songs we actually hear three things at once; words, which appear to give songs an independent source of semantic meaning; rhetoric, words being used in a special, musical way [...]; and voices, words being spoken or sung in human tones which are themselves "meaningful", signs of persons and personality."

5 "Alltså det är ju spännande med att spela esperantomusik, tycker jag, att vi upptäcker att det dyker upp folk här å var i världen som har hört talas om det här bandet å att det är mycket lättare, tänker jag, att få spridning för det för att det finns, det finns ändå en grupp människor som tycker att esperanto är intressant å så letar man efter musik på esperanto å då finns det inte hur mycket som helst. Alltså det finns en, en väldigt tydlig marknad där, att man kan komma i kontakt med folk å att det händer saker när musik å människor möts liksom."





База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка