D-ro zlatko hinšt signifoj kaj difinoj de terminoj




старонка4/4
Дата канвертавання27.04.2016
Памер203.76 Kb.
1   2   3   4

ANSTATAŬIGO DE SEKVONTAJ ESPRIMOJ PER PROPONITAJ NEOLOGISMOJ
oni uzas nur angla lingvo kaj Esperanto kiel vicon: angla termino – nuna E-termino en BT – proponita termino/neologismo

Economie Finance Monnaie, Glosaro de EK 1985, esperanto - français – english, Versio de IKEF 1992 - sub numeroj

560 demand for credit - kredita postulado – kredita domando

561 supply of credit - kredita proponado – kredita ofro (en skribita formo kiel kredita oferto)

839 called-up capital - postulita kapitalo – restas postulita kapitalo (en senco de postuloj de klientaro) kaj oni proponas samtempe ankoraŭ domandita kapitalo (en senco de serĉata kapitalo en monmerkato)

990 internal demand; domestic demand; home demand - enlanda postulado; interna postulado – enlanda domando: interna domando

991 external demand; foreign demand - eksterlanda postulado – eksterlanda domando

992 demand abroad - postulado al ekstero; postulado de eksteraĵoj – domando al ekstero

993 global demand; overall demand; aggregate demand - totala postulado – totala domando

1075 demand for money - postulado pri mono – domando pri mono.
Sindikata Terminaro (de Hans Wiersch), (germana – angla – franca – Esperanto), IKEF

71 job seeker; job applicant – laborpostulanto/petanto – laborpostulanto/petanto (restas en senco de juro) sed oni povas enkonduki terminon labordomandanto (en senco de influo al merkatostato t.e. domando)

228 wage claim – salajra postulo – restas salajra postulo

377 job requirements – laboraj postuloj (restas laboraj postuloj), sed estas eble enkonduki aliajn terminojn se precizeco de klarigo de ekzistanta stato tion postulas

406 claim – postulo – restas postulo.
Borsa terminaro kvinlingva Deutsch – English – Esperanto – Français – Nederlands, IKEF (Internacia Komerca Ekonomia Fakgrupo) – FEL (Flandra Esperanto-Ligo), 2004, H. Wursch

0086 to proffer an option – oferti opcion; proponi opcion – ofri opcion (oferti opcion reteni en kazo de skribita maniero laŭ eksplikita termino „oferto“ en IKEV)

0145 sellers over; more sellers than buyers – propono superas postulon; propona pluso – ofro superas domandon; ofra pluso

0146 buyers over; more buyers than sellers – postulo superas proponon; propono pluso – domando superas ofron; domanda pluso

0482 demand rate; demand price; quid quotations; buying rate; bid price – aĉetada kurzo; demanda kurzo – domanda kurzo; (restas kiel akceptebla termino - aĉetada kurzo)

0485 reduced demands – reduktitaj demandoj – reduktitaj domandoj (en senco de merkata nocio); sed – reduktitaj postuloj (se oni temas pri juro, devigo, rajto por disponi/havigi ion)

0699 starke Nachfrage; Run – great run – vigla postulado; forta postulado – vigla domando; forta domando

0700 bid price – aĉetista kurzo; demanda kurzo – aĉetista kurzo (povas resti); domanda kurzo.


Railway Dictionary UIC, Fervoja Terminaro Esperanto-Français Français-Esperanto, kaj UIC Railway Dictionary, Hungarian–English–German-French, Union Internationale des Chemins de fer, UIC RailLex, MAV Rt., Budapest 1997 – terminoj sub signoj kiel sekvas
MA20 – request for transport; transport demand - transportbezono – transportdomando

MA30 – transport offer; transport supply – transportoferto – transportoferto (por skriba formo); transportofro (senpere agadi en merkato)



BAZAJ DETALOJ PRI „DOMANDO KAJ OFRO TEORIO“
En AIS en Vikipedio en Esperanto sub Mikroekonomiko por unu el kampoj de difinoj de nocioj oni uzas sintagmon „mendado kaj ofertado teorio“. Post konstaton ke „mendado“ kaj „ofertado“ kiel ĉefaj terminoj por bazaj merkataj nocioj estas popularaj terminoj, sekvas atentigo al terminoj „postulado“ kaj „proponado“ estas uzataj en fakaj tekstoj, inkluzive revuon „Monato“ kaj IKEV. Ankaŭ pro pluan uzadon de terminoj „demando“ kaj „ofero“ en unu el tekstoj en Vikipedio, estus eble uzi sintagmon „demando kaj ofero teorio“. Sammaniere oni povas preni sintagmon „postulado kaj proponado teorio“. Sed pro argumentita lingva analizo oni povas pli bone kaj pli klare egalmaniere uzi sintagmon „domando kaj ofro teorio“.
Kurboj de domando kaj ofro
Kutima maniero de prezentado de domando kaj ofro estas kurboj (linioj) de koncernaj grandoj en pluraj punktoj por valoroj de variabloj kvanto (Q) kiel apsciso kaj prezo (P) kiel ordinato en koordinata sistemo. Leĝo pri domando kaj ofro determinas rilatojn inter kvanto kaj prezo. Por domando validas - ju pli granda prezo des pli malgranda kvanto da domandata varo aŭ servo. Inverse, ju pli malgranda prezo des pli granda kvanto da domandata varo aŭ servo. Por ofro validas - ju pli granda prezo des pli granda kvanto da ofrata varo aŭ servo. Inverse, ju pli malgranda prezo des pli malgranda kvanto da ofrata varo aŭ servo. Kiel estas evidente, ĉiuj punktoj super komuna punkto por Q kaj P je sama nivelo por valoroj P estas ofropluso (ofro superas domandon), kaj inverse ĉiuj punktoj sub komuna punkto por Q kaj P sub sama punkto P* estas domandopluso (domando superas ofron). En kazo de ofropluso tendencoj de prezoj estas malkreskantaj, kaj inverse en kazo de domandopluso tendencoj de prezoj estas kreskantaj. Koncernaj tendencoj gvidas al egaligo de prezo en punkto P* (ekvilibrigita prezo). Egalaj kvantoj da ofro kaj domando estas en punkto Q* pere prezo P* estas rezulto de merkata ekvilibr(ig)o. Ĉio estas klare videble el sekvonta grafiko. Oni uzas laŭlitere kurbojn aŭ liniojn por montri dependecon de variabloj – kvanto kaj prezo. Rilatoj povas esti esprimitaj per empirie fiksitaj punktoj ligitaj kun linioj aŭ surbaze de matematike esprimita funkcio kaj per ĝi kalkulitaj valoroj de kvantoj laŭ konsiderataj prezoj.

Ĉiuj konsiderataj rilatoj validas sub supozo de neŝanĝitaj kondiĉoj aŭ stato, konataj kiel ceteris paribus. Domandon kaj ofron oni povas esprimi por unuopaj kvantoj kaj prezoj de varoj (servoj) kaj/aŭ por totala kvanto da varo (servo) por koncernaj prezoj de varoj (servoj). En ekonomiko ekzistas adekvataj rilatoj inter koncernaj fenomenoj ligitaj kun aliaj ekonomikaj kategorioj kaj grandoj.



Kiel estas evidente el kurboj (linioj) inter kvanto (Q) kaj prezo (P) validas relacio kiel funkcio Q = f(P). Domandon oni ligas kun konduto de konsumantoj gvidanta laŭ malkreskanta utileco (per totala, averaĝa kaj marĝena utileco kiuj efektivigas konsumantan gajnon), pli precize kun kurboj de indiferenteco, t.n. mapo de indiferenteco kiel sistemo de mencitaj kurboj (ili estas konveksaj al deirpunkto). Ofron oni ligas kun nocioj de marĝenaj kaj averaĝaj kostoj en maniero ke funkcio de marĝenaj kostoj super minimuma valoro de averaĝaj variaj kostoj reprezentanta funkcion de ofro.

Koncernaj kazoj validas sub kondiĉoj de perfekta aŭ pura (libera) konkurenco kiu prezentas je la aspekto de nombro da produktantoj/vendantoj (ofrantoj) nomita polipolo. Krom tio ekzistas kazoj de monopolo kiel stato sen libera konkurenco kaj duopolo kaj oligopolo kiel t.n. limigita konkurenco. Je la aspekto de nombro da konsumantoj/aĉetantoj (domandantoj) laŭ sama ordo ekzistas polipsono, monopsono, duopsono kaj oligopsono. En lernolibroj oni pli ofte uzas specialan klasifikigon de merkataj situacioj, konata kiel tabelo de Stackelberg.


Pri elasteco de domando, ofro kaj aliaj faktoroj
Efektivigo de niveloj de ofro kaj domando dependas pri interrilatoj de kvantoj kaj prezoj por koncernaj varoj aŭ servoj nomataj elastecoj pri ofro kaj domando. Kiel mezuro de rilatoj inter kvantoj kaj prezoj estas koeficiento de elasteco (E) kiel du relativaj (procentaj) ŝanĝoj de du grandoj laŭ bazaj grandoj kiel variabloj. Se koncernaj ŝanĝoj okazas en unu punkto (elasticity at point) surbaze de rilatoj inter difinitaj intervaloj (Δ) de grandoj kaj senfine malgrandaj grandoj, aŭ infinitezim(al)aj (mal)grandoj. Oni povas prezenti unue ĝeneralan formulon kiel unu al dua kvocientoj de procentaj ŝanĝoj surbaze intervaloj, eble esprimitiaj kiel diferencoj de koncernaj logaritmoj por grandoj Q kaj P sekvontmaniere (kiel kvocientoj de du relativaj rilatoj en procentoj, t.e. ankaŭ kvociento) en fina formo de koeficiento:
E = relativa ŝanĝo (diferenco inter Q1 kaj Q2 grando de kvanto / kvanto Q – aŭ ΔQ/Q) en %

: relativa ŝanĝo (diferenco inter P1 kaj P2 grando de prezo / prezo P - aŭ (ΔP/P) en %


Formulo por preza elasteco (en unu punkto) E = ΔQ/Q = ΔQ . P = Δ log Q

ΔP/P Q ΔP Δ log P

Estas eble esprimi ĝeneralan formulon por elasteco en unu punkto surbaze de t.n. matematike infinitezim(al)aj grand(ec)oj dQ kaj dP (se ΔQ alproksimiĝas al nulo) prezenti kiel unua derivaĵo de kvociento, t.e. matematika rilato nomita limeso (dQ/dP) kaj kun rilato P/Q:

E = dQ/Q = dQ . P = dQ . P

dP/P Q dP dP Q
Apliko de grando en unu punkto estas eblaj en senco de korekta kalkulo en kazo se ekzistas matematike farita funkcio de domando aŭ ofro. En kazo de fiksitaj diversaj punktoj kun bezono kalkuli diferencojn de intervaloj de koncernaj grandoj por akurateco aŭ ju pli granda proksimeco de intervalo prezentita en geometria formo kiel arko, estas necese kalkuli averaĝajn intervalajn valorojn. Tio estas arka elasteco (arc elasticity).

Kiel estas videble per substituigo en kazo de unue esprimita formulo, ekestas novaj relacioj surbaze de diferencoj inter punktoj Q1 kaj Q2 kaj ankaŭ P1 kaj P2 kiel: ΔQ = Q2 – Q1 kaj ΔP = P2 – P1. Pro preciza kalkulo de procentaj ŝanĝoj oni devas konsideri grandon Q kiel averaĝa valoro de koncerna intervalo Q = Q1 + Q2 / 2 kaj ankaŭ por grandon P = P1 + P2 / 2. Se oni envicigas (1/2 poste malaperas per elimino) koncernaj elementoj en supra formulo tiam formulo aspektas kiel koeficiento de arka preza elasteco (sub rekonebla nomo el literatuto):


Formulo por arka preza elasteco E = (Q2 - Q1) / (P1 + P2)

(P2 - P1) / (Q1 + Q2)


Koeficiento de elasteco de ofro (Eo) estas pozitiva (se kreskas prezo en merkato, kreskas ofro). Inverse, ankaŭ estas pozitiva se malkreskas prezo kaj malkreskas ofro. Koeficiento de elasteco de domando (Ed) estas negativa, t.e. signo „minus“ ( - ) antaŭ valoro de elasteco (se kreskas prezo en merkato, malkreskas kvanto de domando kaj inverse kun malpligo de prezo kreskas kvanto de domando en merkato kiel domandataj varoj aŭ servoj). Ofro kaj domando en merkato dependas grandskale pri elasteco de unuopaj varoj kaj servoj. La plej bona maniero por kalkuli koeficienton de elasteco estas surbaze de datenoj pere merkatesploro. Sammaniere oni determinas kvanto da merkata ofro (produktado) kaj domando (konsumado).

Koncerna koeficiento devenas de brita ekonomikisto kaj matematikisto Alfred Marshall (el la jaro 1890 en sia ĉefa verko „Principles of Economics“ (Principoj pri ekonomiko) li ekspozis bazan enhavon pri tio, sed unuan fojon prezentitan en kadro de Reĝa societo pri statistiko en la jaro 1885). La aŭtoro de traktato uzas kroatan eldonon „Načela ekonomike“, CKD, Zagreb, 1987. Nun en ekonomia literaturo, speciale pri mikroekonomiko, koeficiento de elasteco kiel rimedo de ekonomi(k)a analizo kaj scienca kaj faka esplorado estas ofte reprezentata en sia baza formo kaj aliaj specoj (formoj) de elasteco kun kromaj detaloj.

En literaturo pri ekonomiko oni temas ofte pri leĝo pri ofro kaj domando. En eksplikado oni uzas kelkajn teoriajn alirojn. Ekzemple, pri domando oni akcentas kvar alirojn kiel estas Cournot-Marshall leĝo pri domando, aliro de Walras aŭ Edgeworth-Fisher-Pareto aliro, Slutsky-Hicks-Allen leĝo pri domando kaj Moore-Schultz leĝo. De flanke de Marshall leĝo pri domando estas senescepta regulo pri kvantoj kaj prezoj por varoj aŭ servoj en fiksitaj funkciaj rilatoj. Sed oni malkovris en ekonomika teorio tri esceptoj, t.e. kiel sekvas.

Unue, paradokso de Giffen – kvanto kreskas samtempe kun preza kresko por t.n. inferioraj varoj (ekzemple, pano) necesaj por ĉiutaga vivo kiuj ne estas anstataŭgeblaj per aliaj varoj pro pli alta nivelo de prezoj.

Due, efiko de Veblen – kvanto malkreskas samtempe kun malpliigo de prezo pro t.n. demonstrativa efiko ĉe luksa konsumado (superioraj varoj) de snoboj el pli altaj sociaj klasoj. Trie, kazo de spekulaciado – malgraŭ malpliigo de prezo domando ne kreskas samtempe ĉar konsumantoj atendas plian malpliigon de prezo, aŭ inverse pro atendado de preza kresko oni aĉeta(da)s multe (tro) da varoj, farante stokojn (ekzemple, oleo), precipe homoj por siaj hejmaj bezonoj, pligrandigante unue domandon kaj poste ofron de koncernaj varoj.
Koeficiento de elasteco dependas pri kunagado de prezoj kaj kvantoj de ofri(a/o)taj kaj/aŭ domandi(a/o)taj varoj aŭ servoj. Tio estas influoj al ofro kaj domando kiel aĉetitaj/venditaj produktoj de prezoj kaj kvantoj da varoj aŭ servoj al vendosumo(j) (monricevado), kiel Q x P.

VENDOSUMO (angle TURNOVER; VOLUME OF BUSINESS; SALES VOLUME sub 2662 de IKEV en paĝo 327) estas difinita kiel: „en komerca entrepreno: la totaloj de la vendoj, kalkulita kontraŭ vendoprezo minus la sumo de la varoj ricevitaj returne“.


Koeficiento de domanda elasteco influas al vendosumo. Oni kutime temas pri elasteco de domando en unu punkto aŭ en intervalo (averaĝa valoro). En eksplikado de relativaj ŝanĝoj de kvanto kaj prezo en influo al vendosumo estas karakterizaj kazoj kiel sekvas (vidu adekvatajn lernolibrojn pri ekonomiko, el kiuj unu el la plej bonaj estas „Economics“ de Paul A. Samuelson kaj William A. Nordhaus en angla aŭ tradukita nacilingve – aŭtoro de traktato uzas kroatan tradukon „Ekonomija“, Mate, Zagreb, 1992.).

En kazo de kresko kaj malkresko de prezoj se Ed = 1 vendosumoj (r)estas neŝanĝeblaj pro samaj procentoj de procentaj ŝanĝoj de kvantoj kiel estas procentaj ŝanĝoj de prezoj.

Se Ed estas >1 – kazo de elasta domando: se prezo kreskas vendosumo malkreskas pro pli granda malkresko (procento) da kvanto ol kresko de prezo, sed inverse se prezo malkreskas vendosumo kreskas pro pli granda kresko da kvanto (procento) ol malkresko de prezo.

Se Ed estas < 1 – kazo de neelasta domando: se prezo kreskas vendosumo ankaŭ kreskas pro pli malgranda malkresko da kvanto ol kresko de prezo, sed inverse se prezo malkreskas vendosumo ankaŭ malkreskas pro pli malgranda kresko da kvanto ol malkresko de prezo.

Se domando estas perfekta elasta (kvanto kiel horizontala linio) tiam Ed = ~ (senfina grando).

Se domando estas perfekta neelasta (kvanto kiel vertikala linio) tiam Ed = 0.

En ĉiuj antaŭaj kazoj oni temas pri preza elasteco. Kromaj tri kazoj ampleksas interkazojn de antaŭaj kazoj kiel sekvas en priskribo de koncernaj rilatoj.

Unue, relative elasta domando se koeficiento estas en intervalo de ~ > Ed > 1 (pli granda reago de domandata kvanto al prezo).

Due, relative neelasta domando kie estas 0 < Ed < 1 (pli malgranda reago de kvanto al prezo).

Trie, stabila aŭ t.n. unua elasteco de domando se Ed = 1 (sama procento de ŝanĝoj de kvantoj kaj prezoj en kazoj de iliaj kresko kaj malkresko).

Estas aparte analizi rilatojn inter vendosumoj kaj kvantoj kiel variabloj – vendosuma elasteco.
Krucigita elasteco de domando prezentas rilatojn inter ŝanĝoj de prezo de varo x laŭ kvanto de domando de varo y kiu oni esprimas per formulo(j) por koncerna(j) koeficiento(j) kiel:
E = ΔQy/Qy = ΔQy . Px = ΔQy . Px dQy/Qy = dQy . Px = dQy . Px

ΔPx/Px Qy ΔPx ΔPx Qy dPx/Px Qy dPx dPx Qy

Sekvas kazo por kompleksa koeficiento de elasteco de substituigo kiel procentaj ŝanĝoj de domandita varo x rilate de domandita varo y sub influo de pligrandigo de varo x rilate al prezo de varo y. Oni povas esprimi koncernan elastecon (en infinitezimaj malgrandaj grandoj) kiel:
E = d(Qx/Qy) : d(Px/Py) = d(Qx/Qy) . Px/Py

Qx/Qy Px/Py d(Px/Py) . Qx/Qy


Interdependeca elasteco de varoj x per y (enhavata per koeficiento) en kazo de du specoj de varoj aŭ servoj kiel interrilatoj de samtempaj ŝanĝoj de iliaj prezoj. Elastecon faras ĝenerale:
Formulo por preza interdependeca elasteco estas E = ΔPy/Py = ΔPy . Px

ΔPx/Px ΔPx Py


Surbaze de infinitezimaj malgrandaj grandoj preza interdependeca elasteco en unu punkto:
E = dPy/Py = dPy . Px

dPx/Px dPx Py


Kiel komposita kazo de elasteco ekzistas ankoraŭ t.n. part(ial)a elasteco enhavata plu da variabloj (de prezoj de unuopaj varoj, revenuo). En formo de funkcioj kaj rilatoj ekzistas:
Q1 = f(P1, P2, P3, R) R = f(P1, P2, P3, Q)
EQ1, P1 = P1 . dQ1 EQ1, P2 = P2 . dQ1 EQ1, P3 = P3 . dQ1 EQ, R = R . dQ1

Q1 dP1 Q1 dP2 Q1 dP3 Q1 dR


Krom tio en (mikro)ekonomiko ankaŭ ekzistas koeficiento de kostoj (relativa ŝanĝo da kvanto de produktado en rilato al relativa ŝanĝo de kostoj por koncerna produktado). Ankaŭ estas eble kalkuli koeficienton de elasteco por enspezoj (revenuo – neologismo surbaze franca kaj angla vorto „revenu/e“ por anstataŭigi nunan „enspezo“-n el baza vorto „spezo“ devenanta de itala vorto „spesa“ signifanta „kosto“ (vidu en lit. sub 2.). Esperantlingve tio praktike laŭ logiko de lingvo signifas „en-kosto“ (kosto enhavanti/a/o/ta por koncerna produktado). Se oni temas pri revenuoj de entrepreno (ekspluatataj, financaj, eksterordinaraj kaj totalaj) aŭ aliaj subjektoj kiu akiras monon en merkato, oni komprenas koncernan grandon kiel vendosumo malpliigita por aldonvalora imposto. En ĉi-tiu kazo koeficiento estas rilato inter relativa ŝanĝo de kvanto de produktado kaj relativa ŝanĝo de revenuo por koncerna produktado aŭ/kaj koncernaj revenuoj kiuj povas esti konsiderataj en analizo. Unu grava speco de elasteco estas ligita kun enspezo (revenuo) de konsumanto. En ĉi-tiu kazo koeficiento estas rilato inter relativa ŝanĝo da kvanto de domandi/a/o/ta varo aŭ servo kaj relativa ŝanĝo de individua konsumanta revenuo. Ankaŭ ekzistas revenuo en entreprenoj kaj de aliaj negocaj aktivecoj. Procentaj ŝanĝoj kiel rilatoj inter relativaj ŝanĝoj de kvanto (Q) kaj revenuo (R) oni esprimas:
Formulo por revenua elasteco (koeficiento) estas E = ΔQ/Q = ΔQ . R = Δ log Q

ΔR/R Q ΔR Δ log R


Revenua elasteco en unu punkto (infinitezimaj grandoj) E = dQ/Q = dQ . R = dQ . R

dR/R Q dR dR Q

Ekzistas t.n. konsumproduktoj kiuj estas parto de proceso de konsumado pri kiuj sekvas difinoj. En IKEV estas enhvata sekvonta difino pri KONSUMPRODUKTOJ (angle CONSUMER GOODS; CONSUMER PRODUCTS sub 515 en paĝo 61) kiel „produktoj uzataj en individua konsumado, kiuj povas esti daŭremaj produktoj, kiel pianoj, mastrumaĵoj kajŝuoj, kaj nedaŭremaj, kiel salo, lakto, tabako ktp“.
En IKEV ekzistas ankaŭ difino pri KONSUMADO (angle CONSUMPTION sub 518, p. 61) kiel: „- estas kontentigo de bezonoj akompanata de foruzo de aĵoj kaj servoj. En ~ ĉiuj produktivaj faroj trovas sian finan celon. La parto kiun konsumanto povas akiri al si en la totala ~ dependas ne nur de liaj bezonoj, sed speciale de la kiomeco de liaj enspezoj“.
Pro ekzistado de pli faktoroj (prezo de varo, prezoj de aliaj varoj al iu varo, konsumanta revenuo) kiuj influas al kvanto de domando oni povas ĝenerale difini koeficienton de elasteco (E) kiel rilato inter kvanto kaj n-faktoro (validas kiel ĝenerala formulo por kiu ajn kazo):

= relativa ŝanĝo (diferenco inter Q1 kaj Q2 grando de kvanto / kvanto Q) - (ΔQ/Q) en %

: relativa ŝanĝo (diferenco de F1 kaj F2 grando de n-faktoro / n-faktoro F) - (ΔF/F) en %

Formulo por faktora (n) elasteco (koeficiento) E = ΔQ/Q = ΔQ . F = Δ log Q

ΔF/F Q ΔF Δ log F
Se oni supozas ke formulo enhavas intervalojn de koncernaj grandoj, estas necese apliki antaŭan formulon por arka elasteco en kiu krom grandoj kaj relacioj por Q1 kaj Q2 ekzistas punktoj por n-faktoro F kiel F1 kaj F2 (ΔF = F2 – F1) kaj F = F1 + F2). Inverse validas reguloj pri elasteco en unu punkto (pri infinitezimalaj koncernaj grandoj – kiel en jam menciita kazo).
E = dQ/Q = dQ . Q = dQ . Q

dF/F F dF dF F


Ofro kaj domando estas funkciaj rilatoj kaj ligoj inter ofrata/ita/ota kaj domadata/ita/ota kvantoj kaj difinitaj prezoj (por vendantoj kaj aĉetantoj). Ofro kaj domando en merkato dependas plue, de deziroj kaj bezonoj, speciale de volo, gustoj (de konsumantoj) kaj aĉetpovaj kaj aliaj eblecoj de flanke koncernaj subjektoj por aĉeti, mendi, posedi kaj disponi kun varoj aŭ servoj, t.e. de unuopuloj, firmaoj, ŝtato ktp – potenci(al)aj kaj realaj konsumantoj – aĉetantoj unuflanke kiel domandantoj, kaj produktantoj kaj komercistoj aliflanke - vendantoj aliflanke kiel ofrantoj en kvanto en kiu ili povas kontentigi bezonojn de la merkato. Ofro prezentas kvanton da produktado ofrantaj la varoj aŭ servoj por aĉetado kaj domando kvanton de vendado de varoj aŭ servoj, inkluzive samtempe vendojn en rekta formo (en vendejoj, bazaroj ks) kaj mendoj (per komunikiloj kaj specialaj dokumentoj).

Ekzistas part(ial)aj ekvilibroj je la niveloj de ekonomiaj branĉoj. En ekonomika teorio ekzistas ankaŭ aliĝoj je la nivelo de tuta (nacia ks) ekonomio (sistemo) laŭ kiu totala ofro estas efektivigita kiel totala domando (realigo sen resto, t.e. sen ofro- kaj domandopluso) laŭ ekonomikisto Jean Baptiste Say. Je la fino estas necese akcenti ke ekzistas teoriaj sistemoj de merkataj ĝeneralaj ekvilibroj (general equilibrium), el kiuj unua kaj la plej konata estas modelo pri ekvilibro de ekonomikisto-matematikisto Leon Walras. Pri kondiĉoj de merkata optim(al)igo de ekonomia agado surbaze limigitaj kriterioj kiam neniu subjekto nek pliboniĝis nek malpliboniĝis siajn poziciojn, kontribuis ekonomikisto-sociologo Vilfredo Pareto (efikeco de Pareto) – difino estas en esperantlingva Vikipedio.



KONKLUDO
Je la fino estas necese konkludi la esencajn faktojn el nia traktado, precipe inkluzive koncernajn difinojn. En nunaj difinoj je la kampo de mikroekonomiko en parto pri merkato, nur kelkaj ekzemploj tre klare indikas al nekonsekventa lingva strukturo de prezentitaj solvoj de terminoj kaj iliaj signifoj. Terminoj reprezentataj en formo de substantivo ne havas egalajn, pli bone esprimite, analogajn signifojn en verboj. Unu ekzemplo estas karakteriza kazo en kadro de kiu oni ripetas koncernaj substantivoj kaj verbo kun tri signifoj:

  • postul(ad)o – postulo – postuli

  • Termino en IKEV estas POSTUL(AD)O – La kvanto da varo postulata en merkato je difinita prezo. En kazo de ĉiu alia prezo oni postulas alian kvanton kaj ĝenerale estas vere ke malpli alta prezo elvokas pli grandan postuladon. – Propono: DOMANDO

  • POSTULO – Laŭleĝa nepra peto liveri, fari aŭ ne fari ion

  • POSTUL/I – el PIV teksto sub koncerna termino estas tri adekvataj sekvontaj difinoj:

- unua difino: Firme esprimi sian volon, ke io donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi.

- dua difino: Nepra k firme insista peto.

- tria difino: Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io.

Neologismo domando (substantivo) – postulo (tiu termino restas) – domandi (verbo).

Propono de neologismo „domando“ kiel substativo, inkluzive konsekventan gramatikan strukturon por uzi pliajn formojn kiel estas verbo (domandi) kaj tiam diversajn modojn de tempoj, malfermas por Esperanto novajn eblecojn de pliprecizigo de la lingvo. Pri multe da aliaj detaloj plej bone povas konkludi atentema leganto kaj fakulo kiu vere deziras avantaĝojn de plibonigata Internacia Lingvo, evitante antaŭjuĝojn pri Esperanto kiel nuntempe preciza lingvo kun principo de netuŝebleco kiu bezonas nenion helpon. Ĵus Akademio de Esperanto kun sia opinio pri Zamenhofa formo de arĥaikiĝitaj terminoj „propono“ kaj „postulo“, survoje konfesante ke uzado de ĉi-tiuj vortoj al neniu malhelpas en faka kunteksto, menciinte pluajn proponojn pri akcepteblaj „vendopropono“ kaj „aĉetpeto“, kaj eblecoj de aliaj variaĵoj, restas en nuna stato kia ne estas kontentiga, samtempe ne aprobante konvenajn solvojn.

Sen klare aprobitaj terminoj kun adekvataj signifoj por nocioj pri merkato, ne estas eble verki kvalitajn lerno/man/libroj pri ekonomiko, studlibroj pri esploroj, por praktiko ankaŭ mankas adekvataj terminoj, finfine esperantistoj kaj fakverkistoj tutmonde uzas Esperanton laŭ momentaj bezonoj sen regul(it)a interkompreniĝo. Sen tio ne estas eblaj sufiĉe kvalitaj tekstoj en Vikipedio ks, lernolibroj kaj manlibroj, studlibroj, kvalitaj vortaroj/terminaroj, prelegoj, artikoloj, diskutoj, klerigado ktp. Ankaŭ ne estas eblaj kvalitaj entreprenaj kaj registaraj dokumentoj, raportoj kaj analizoj pri negocado, kontraktoj, interparoladoj, interkonsentoj, gvidlinioj, leĝoj kaj aliaj priskriboj.



LITERATURO
Fakaj kaj aliaj vortaroj/terminaroj kaj artikoloj pri tio

1. Economie Finance-Monnaie Glosaro de la Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj 1985, versio esperanto – français – english, prizorgita de IKEF – Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, 1992.

2. Hinšt, Z.: Rimarkoj pri la libro – Lingva analizo kaj proponoj pri la «International Business Dictionary in nine languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj», La Merkato, n-ro 86 (oktobro 2004), p. 12-16 kaj n-ro 87 (januaro 2005), p. 7-12, atingebla ankaŭ sur retpaĝoj www.ikef.infowww.ikef.org .

3. International Business Dictionary in nine languages – Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, – English – Esperanto – Deutsch – Español – Français – Italiano – Nederlands – Português – Svensk, Kluwer Deventer – Antwerpen 1975, projektis, kompilis kaj redaktis F. Munnikisma (kun aliaj aŭtoroj).

4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento (PIV), Represo de la tria eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Paris, 1987.

5. RailLexic 3.0., UIC, CD-ROM, Paris, 2002.

6. Sekelj, A.: Rečnik Srpskohrvatski-esperantski Serbokroata-Esperanta Vortaro, Beograd, Grafos, 1967.

7. Sindikata Terminaro, (Wiersch, H.), IKEF, junio 1997 – aprilo 1999.

8. UIC Railway Dictionary, Fervoja Terminaro, Esperanto-Français Français-Esperanto, Internacia Fervoja Unio, I.F.E.F. Terminara komisiono, Budapest, 1997.

9. UIC Railway Dictionary, Hungarian–English–German-French, Union Internationale des Chemins de fer, UIC RailLex, MAV Rt., Budapest – Frankfurt - Parisz, 1997.

10. UIC Railway Dictionary, Paris, 2005 (CD-ROM).

11. Wiersch, H.: Borsa Terminaro Kvinlingva, Deutsch – English – Esperanto – Français – Nederlands, Komuna eldono, 2004, IKEF, Flandra Esperanto-Ligo, Esperanto 3000 vzw Leuven.


Lerno/libroj pri ekonomiko

12. Babić, M.: Mikroekonomska analiza, Četvrto izdanje, Mate, Zagreb, 1997.

13. Bajt, A.: Osnovi ekonomske analize i politike, Informator, Zagreb, 1979.

14. Dragičević, A.: Leksikon političke ekonomije, Informator, Zagreb, 1965.

15. Etner, F.: Microéconomie, Presses Universitaires de France, Paris, 1991.

16. Jurin, S. - Jasminka Šohinger: Teorija tržišta i cijena, Drugo dopunjeno izdanje, Globus, Zagreb, 1990.

17. Laaser, C-F.: Wettbewerb im Werkehrwesen-Chancen für Deregulierung in der Bundesrepublik, J.C.B. Mohr (Paul Siebeck), Tübingen.

18. Marshall, A.: Načela ekonomike, Centar za kulturnu djelatnost, Zagreb, 1987.

19. Pavlović, J. - Marica Škrtić: Mikroekonomika, Drugo dopunjeno i izmijenjeno izdanje, Mikrorad, Zagreb, 1997.

20. Pjanić, Z.: Teorija cena, Jedanaesto izdanje, Savremena administracija, Beograd, 1990.

21. Samuelson, P. A. Nordhaus, W. A.: Ekonomija, Četranesto izdanje, Mate, Zagreb, 1992.

22. Stigler, G. J.: The Theory of Price, Fourth Edition, MacMillan Publishing Company; New York, 1990.


Revuo „Monato“ - inkluzive pere ligiloj

23. http://www.esperanto.be/fel/mon/007184.html (Nehaltigeblaj prezaltiĝoj)

24. http://www.esperanto.be/fel/mon/006648.html (Monda energikonsumo malkreskas).

25. Klag, W.: “Rekorda inflacio”, Monato 1/2008, p. 18.


(La aŭtoro prelegis pri koncerna temo sub ĝenerala titolo „Esperanto en scienco“ inkluzive titolon de traktato en Esperanto-Societo „Bude Borjan“ en Zagreb la 23-an de aprilo 2008)



1   2   3   4


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка