D-ro zlatko hinšt signifoj kaj difinoj de terminoj




старонка3/4
Дата канвертавання27.04.2016
Памер203.76 Kb.
1   2   3   4

From: Boris Kolker

To: zhinst@net.amis.hr

Sent: Saturday, January 05, 2008 9:17 PM

Subject: DEMANDO 16 de Zlatko Hinšt (Kroatio) - Bazaj terminoj de merkato

Kara Zlatko Hinšt!


Dankon al vi pro la demando, kiun vi direktis al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto.
Jen sube la respondo de la Konsultejo. Pardonu pro malfruo, kiun kauxzis komputila problemo.
Kore,

Boris


---------------------------------
DEMANDO 16 de Zlatko Hinšt (Kroatio) – Bazaj terminoj de merkato
La Konsultejo de la Akademio de Esperanto ricevis longan leteron de Zlatko Hinšt kun propono enkonduki novajn vortojn por du bazaj nocioj de merkato. Post diskuto tiu letero estis transdonita al Sekcio pri Faka Lingvo de la Akademio de Esperanto, kies opinio aperas sube.
En la nomo de la Konsultejo

de la Akademio de Esperanto

Boris Kolker,

Direktoro de la Konsultejo

La 5-an de januaro 2008
RESPONDO
Estimata kolego Kolker!
          La Konsultejo petis la Sekcion doni sian opinion pri la peto de s-ano Zlatko Hinšt, ke la Akademio donu al li sian senton pri afero, kiun ni jene resumas:

          (1) En PIV aperas du sinonimaj formoj:

                    a) “ofertado kaj mendado” (supozeble pli faka, cxar trovigxas i.a. en la
artikolo “oferti”, signita per vinjeto Ekonomiko/Financo),

                    b) “proponado kaj postulado” (aperanta i.a. en la Zamenhofa traduko de Marta).

          (2) Diversloke eblas trovi aliajn formojn: ekzemple, “demando kaj ofero” en iu pagxo de Vikipedio.

          (3) Kiel solvon al tio, kion li konsideras problema, la petinto proponas neologismojn “ofro kaj domando”.

          La Sekcio pri faka lingvo respondas jene:

          * Laux nia scio, ne estas pruvite, ke la Zamenhofa formo havas gravajn mankojn. Povas esti, ke gxi arhxaikigxis, sed nenio malhelpas gxin plu uzi, ankaux en faka kunteksto.

          * La formoj “ofertado kaj mendado”, “mendado kaj ofertado” aux “oferto kaj mendo” apartenas al tendenco  bone establita, jam de la epoko de Plena Vortaro. Tiun tendencon apogas ankaux la 8-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, kiu enkondukas la radikon OFERT, prezentante la ekzemplon: “la legxo pri oferto kaj mendo”.

          * Diversaj aliaj formoj estas cxiam troveblaj, ekzemple, sub la plumo de homoj, kiuj tradukas senpripense kaj fusxe, kiel fojfoje okazas cxe Vikipedio. Bona ekzemplo de tio estas “ofero” kaj “demando”, sed tiujn formojn oni ne konsideru kiel pruvon pri ia terminologia hxaoso: temas nur pri nescio flanke de iliaj uzantoj.

          * Fojfoje necesas enkonduki novan terminon, sed la bezono pri terminologia stabileco postulas, ke oni faru tion sxpareme, nur por nocioj, kiuj ankoraux ne havas Esperantan terminon, aux por nocioj, por kiuj ekzistas pruveble maltauxga(j) termino(j). Kiel pruvon de maltauxgeco oni ne konsideru la fakton, ke la koncerna termino postulas apartan signifon de komunuza vorto: tio estas tre ofta kaj oportuna rimedo por krei terminojn.

          * Aldone al la jxus menciita rimedo, estas pluraj aliaj por krei novan terminon. Elekto de paronimo de jam ekzistanta vorto, kvankam tiu maniero estis plurfoje aplikata, ne aspektas al ni plej tauxga. Interalie, en la koncerna afero, oni povus elpensi pli travideblajn terminojn, kiel “vendoproponado” kaj “acxetopetado” (kiujn la Sekcio tamen ne rekomendas).

          * La Sekcio pri faka lingvo ankoraux ne donis al si definitivan kriteriaron por aprobo de terminaroj, sed la supre menciitaj “prudentaj reguloj” faras, ke en la koncerna afero ni konsideras enkondukon de novaj terminoj evitinda kaj konsilas uzi la establitajn terminojn: “proponado” aux “ofertado”, “postulado” aux “mendado”, aux iliajn variajxojn.
Kore,

Marc Bavant


Direktoro de la Sekcio de AdE pri faka lingvo

D-ro ZLATKO HINŠT
DIFINOJ PRI NOCIOJ PER UZO DE NEOLOGISMOJ

KUN KOMENTOJ DE SIGNIFOJ DE TERMINOJ PRI MERKATO

RESUMO
Traktato sub titolo „Difinoj pri nocioj per uzo de neologismoj kun komentoj de signifoj de terminoj pri merkato“ estas analizo de bazaj kategorioj je la kampo de mikroekonomiko en parto pri teorio de merkato kaj prezoj. Ankaŭ estas eble enkludi koncernajn rezultojn de lingvaj esploroj je la kampo de makroekonomiko, eĉ finfine ĉio faras ekonomikon kiel scienco. Kvalitaj lingvaj solvoj en scienco tre bone servas por bezonoj de ekonomia kaj socia praktiko kaj vivo. Analizante plurajn ekonomikajn vortarojn, aŭtoro prezentas problemojn pri homonimoj kaj sinonimoj al celo kiel raciigi kaj plibonigi Esperanton en faka terminologio farante ĝin pli precizan lingvon, speciale por ekonomika scienco kaj fako. Je la mezo de atenteco estas unuavice Plena Ilustrita Vortaro kaj Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, poste enkludante en analizon kaj anstataŭigon de nunaj terminoj per neologismoj. Ankaŭ estas ampleksataj fakterminoj el Borsa Terminaro, Glosaro de Eŭropa Komunumo, Sindikata Terminaro kaj kelkaj eldonoj de Fervoja Terminaro de Internacia Fervoja Unio. Plej ofte oni uzas Esperanton kaj anglan lingvon. Dum verkado estas uzita ankaŭ ekonomika literaturo, speciale lernolibroj, akcentante analizon de terminoj el kroata kaj simila serba lingvoj. Lingva analizo enhavas multajn aspektojn de difinoj pri nocioj kaj signifoj de terminoj pri merkato. Precipe estas prezentita teorio pri bazaj merkataj fenomenoj, inkluzive ilian mezuradon (elasteco), interalie per bazaj relacioj – formuloj kaj iliaj klarigadoj.

ENKONDUKO
Celo de ĉi-tiu traktado estas apliko de jam akceptitaj sciigoj kaj konkludoj en scienca prelego „Signifoj de terminoj por bazaj nocioj pri merkato“ okazinta dum San-Marina Universitata Studadsesio 30 en Rimini je la septembro 2007. Mi decidis ekkoni pri menciita prelego Akademio de Esperanto kun aldono en formo de letero en kiu estis starigitaj demando pri opinio kaj postuloj pri aprobo de neologismoj. Nome, sen uzo de neologismoj mi ne povas imagi pluajn precizajn aplikon de Esperanto je la kampo de merkataj aferoj (sciencaj, fakaj) kaj eblecoj de klaraj distingoj laŭ kromaj nocioj. Unuavice tio rilatas al bazaj nocioj, sed en plua analizo oni montras kiel estas grave por aliaj terminoj aprobi signifojn de precizaj ekonomiaj (ekonomikaj) kategorioj. Kontraŭe, restas intermiksado de samaj terminoj en diversaj signifoj kaj kuntekstoj kaj inverse diversajn terminojn por samaj signifoj. Analizante precize bazajn nociojn pri merkato oni povas rimarki tre utilajn konkludojn kaj proponojn por ŝanĝoj en internacia lingvo sen kiuj Esperanto estas en stato de neplenigataj taskoj por tiaspeca projekto. Artefarita, sed vivanta lingvo povas plenigadi sian funkcion en pliprecizigo de nocioj, signifoj kaj terminoj. Manko de volo por fari ion al tiu direkto de unuopaj instancoj ni ne devas akcepti kiel lastan respondon pri koncernaj problemoj. Pro tio mi denove petas Akademio de Esperanto ke akceptu konsiderado pri apliko de fakterminoj en ekonomiko kiel vere lingvan problemon en dislimigado de diversaj terminoj kaj iliaj nuancoj kaj variaĵoj, inkluzive diversajn kuntekstojn.


DIFINOJ SURBAZE DE VORTAROJ KAJ KOMENTOJ
de PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO KUN SUPLEMENTO Eldono 1987 – Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris
NUNAJ DIFINOJ PRI DU BAZAJ NOCIOJ – SIGNIFOJ DE TERMINOJ

Proponoj por anstataŭigi nunajn terminojn en PIV per neologismoj kun adekvataj signifoj
Nun en PIV (en paĝo 756) estas termino OFERTADO kun difino de nocio – Kvanto el unu varo aŭ servo, kiu povas esti vendata sur unu merkato je difinita prezo. – Propono: OFRO
Nun en PIV (en paĝo 684) estas termino MENDADO kun difino de nocio – Tuto de la mendoj pri varoj aŭ servoj, kiujn la konsumantoj kapablas akiri en difinita tempo je difinita prezo. – Propono: DOMANDO
Rimarko: Difino por OFERTADO en PIV rilatas en unu varo aŭ servo / individua ofro, sed difino por mendado rilatas al tuta merkato por ĉiuj varoj kaj servoj. Difinoj por ambaŭ nocioj devas enhavi mencitajn aspektojn de la merkato.

Pluaj proponoj por krei „simetriajn“ difinojn (aldono en PIV)


OFERTADO - Tuto de la varoj aŭ servoj kiuj povas esti vendataj sur merkato je difinitaj prezoj. – Propono: OFRO
MENDADO – Kvanto el unu varo aŭ servo, kiun la konsumanto kapablas akiri en difinita tempo je difinita prezo. – Propono: DOMANDO
Noto: Tielmaniere estas eble difini terminojn „ofro“ kaj „domando“ por individuaj varoj kaj servoj, t.e. unu speco, kaj por totala kvanto (tuto) de la varoj kaj servoj. Ankaŭ oni devas uzi terminojn de „totala ofro“ kaj „totala domando“ kiel ekzistas termino (totala) en ekonomia (sciencofaka) literaturo.
OFERT/I – Proponi (varon) al kliento (en paĝo 756).

PROPON/I

- sub 1 Prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutaĵon

Ekzemplo sub 1 propon/i: la reformoj ne devas esti fragmentitaj kie la ĝisnune proponitaj

- sub 2 Prezenti al iu ion ne petitan, po ke tiu disponu pri ĝi

ekzemplo sub 2 propon/i: proponi varon al kliento (en paĝo 877).


Noto: Interalie, sub menciita vorto oni povas trovi „ofero“ en senco: „oni oferas al iu ion, kio oni multe ŝatas, kredante, ke li senkoleriĝos aŭ plenumos onian deziron“.

Rimarko: Signifo de nocio „propon/i sub 1 estas adekvata en enhavo laŭ celo esti preciza en unu signifo. Nunan (duan) signifon sub 2 de „propon/i“ oni devas anstataŭigi per „ofr/i“. Lasta rimarko ankaŭ rilatas al nuna difino de „ofert/i“, t.e. uzi neologisman verbon „ofri“.


MEND/I – Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon (en paĝo 684).
POSTUL/I – el teksto sub koncerna termino estas tri adekvataj sekvontaj difinoj:

- unua difino: Firme esprimi sian volon, ke io donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi.

- dua difino: Nepra k firme insista peto.

- tria difino: Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io.


Rimarko: Mend/i estas termino ligitanta kun „postul/i“ kiu pliprecizigas koncernan signifon kiel necesa elemento de difino, sed estas necesa distingo por terminoj „postul/i“ kaj „mend/i“ kiel nocioj kiuj devas enhavi siajn proprajn signifojn por si mem. Pro tio termino neologismo „ofr/i“ estas necesa por plua distingo de nocioj pri merkato.


-surbaze de INTERNATIONAL BUSINESS DICTIONARY IN 9 LANGUAGES - INTERNACIA KOMERCA-EKONOMIKA VORTARO EN NAŬ LINGVOJ Eldono Klewer Deventer, Antwerp 1975
NUNAJ DIFINOJ DE NOCIOJ KAJ SIGNIFOJ DE TERMINOJ

Proponoj por neologismoj kaj rimarkoj al IKEV (kaj PIV)

Termino en IKEV estas PROPON(AD)O (en paĝo 306 sub numero 2499 angle SUPPLY) – Kvanto da varo proponata en merkato je difinita prezo. Ĉe ĉiu pli alta aŭ malpli alta prezo oni proponas alian kvanton kaj ĝenerale ĉe pli alta prezo la proponado estas pli granda. – Propono: OFRO
Termino en IKEV estas POSTUL(AD)O (en paĝo 86 sub numero 719 anglalingve DEMAND) – La kvanto da varo postulata en merkato je difinita prezo. En kazo de ĉiu alia prezo oni postulas alian kvanton kaj ĝenerale estas vere ke malpli alta prezo elvokas pli grandan postuladon. – Propono: DOMANDO
Terminoj en IKEV estas PROPON(AD)O KAJ POSTUL(AD)O (en paĝo 306 sub numero 2501 angle SUPPLY AND DEMAND) – Uzata en ekonomiko por esprimi la rilatojn inter konsumado kaj produktado, inter postulado de aĉetantoj kaj proponado de varoj fare de vendantoj. Ĝi rilatas ankaŭ al la labormerkato. – Propono: OFRO KAJ DOMANDO
Rimarko: Estas bone ellasi vorton „proponi“ kaj anstataŭigi ĝin per vorto „ofri“. Termino estas unuflanke relative bona vorto en kunteksto de difino pri „domando“ sed estas pro pli granda precizeco rekomendinde uzi neologisman verbon „domandi“. Vidu sekvontan difinon pri termino „postulo“ kaj pripensu pri eblecoj de apliko en unuopaj kazoj. Nun estas eble fari distingojn per alemanaŭ aldonita vorto, oftfoje en formo de sintagmo, eĉ en multe da kuntekstoj nur per kompleta frazo kiel eksplikado de nocio, stato ktp. Termino „postulo“ oni ofte uzas en signifoj de iu(j) kriterio(j), (antaŭ)kondiĉo(j), necesa(j) paŝo(j), ion por plenigadi ktp.
POSTULO – Laŭleĝa nepra peto liveri, fari aŭ ne fari ion (en IKEV en paĝo 49 sub numero 416 angle CLAIM).

Rimarko: Difino estas preciza por unu speco de devigoj en komerco, sed poste en financaj devigoj, estas skribita kiel memstara, ĉi-tia interalie respondas al unu el pluraj nunaj signifoj.


OFERTO – La ago proponi varojn aŭ servojn, kutime en la formo de letero, cirkulero aŭ anonco. Ĝenerale karakterizas la oferton la fakto ke la aĉeto efektiviĝas tuj kiam la aĉetanto akceptas la oferton, tiel ke la ofertanto ne rajtas ŝanĝi siajn kondiĉojn (en paĝo 216 sub numero 1757 agle OFFER).
Rimarko: Difino estas akceptebla por koncerna nocio al kiu respondas unu termino kiel klara distingo al aliaj terminoj. Termino povas resti kaj esti uzata kiel preciza kaj bezona termino en ekonomia terminologio. Oferto estas entute adekvata termino kun adekvata signifo en postulata segmento de merkato. Sed sub „oferto“ estas necese ellasi en difino „la ago“ kaj ekkomenci difinon kiel „proponi...“. Nome, vorto „oferto“ estas individua kazo (afero), respektive terminon en konkreta kazo tion esprimas. Frazo kun „la ago“ povas rilati al kontinua agado kiam estas necese uzi vorton „ofertado“.
OFERTI – Proponi al iu varon aŭ servon aĉetotan, menciante la prezon kaj la kondiĉojn (en paĝo 216 sub numero 1758 angle OFFER (TO)-).
Rimarko: Validas sama rimarko kiel en kazo de PIV, „proponi“ anstataŭigi per vorto „ofri“.
Aldona propono: Estas necese adapti kromajn terminojn en/el IKEV kun menciitaj nocioj.
Termino en simila signifo kun certaj diferencoj (laborpostulanto/laborpetanto) troviĝas en Sindikata terminaro (sed la terminoj estas korektaj en ST kaj en IKEV – ĉiu al sia maniero).

91 applicant – sinproponanto; kandidato - difino el IKEV: la persono kiu sin proponas por funkcio - sekvas sub 92 application – sinpropono

Noto: Ĉi-tiuj ekzemploj plej bone pruvas necesecon por distingi nociojn pri merkato per neologismoj ofro kaj domando de aliaj signifoj de propon(ad)o kaj postul(ad)o en diversaj kuntekstoj, t.e. havi sufiĉe da diversaj terminoj.



  • oni klarigas en Borsa terminaro kvinlingva sub numeroj

300 postulo superas proponon kaj postulpluso

720 demand inflation – elspeza inflacio; postula inflacio – domanda inflacio; elspeza inflacio



  • kelkaj terminoj estas neadekvataj esperantlingve kaj oni devas solvi problemojn

2093 qutotatio per unit – laŭpeca propono - difino el IKEV: en la bilkomerco estas metodo kvoti akciojn sen nominala valoro aŭ kun nominala valoro de ekz. kvin dolaroj. Tiu ĉi maniero de kvotado okazas ĉefe en Usono, kie oni negocas preskaŭ ĉiujn akciojn ne en procentoj sed en dolaroj - propono: laŭ lingva aspekto (ekzemple, franclingve estas cotation par titre aŭ cotation par unité; samaj vortoj estas en aliaj latinidaj lingvoj; germane Stücknotierung aŭ Stückkurse) la plej bona solvo esperantlingve estas „kotacio po unuo“ aŭ „laŭpeca kotacio“ (vortoj – terminoj estas rekoneblaj kaj pli proksimaj al realaj signifoj).

2108 ready sale – debito - difino el IKEV: „facila detala aŭ pogranda vendado de varo; serĉateco de varo - propono: Pli bone estas anstataŭigi terminon „debito“ per ekzemple „facila vendo“ aŭ „malgranda vendo“.



KROMAJ GRAVAJ TERMINOJ KAJ DIFINOJ EL LITERATURO
Koncernaj nocioj kun terminoj pri merkato apartenas je la kampo de mikroekonomiko. Kompletaj studadoj pri problemoj de merkato ne apartenas nur al menciita kampo. Eĉ multe da kategorioj kaj esploroj apartenas al marketingo (kiel parto de merkatado – „marketingo“ devas esti protektita kiel originala termino tutmonde disvastigata kaj uzata – nomo de la studobjektoj en fakultatoj, fakservejoj en entreprenoj, negocada koncepto), ekonomia politiko, branĉaj ekonomikoj en specifaj formoj ktp. Mikroekonomiko kiel teorio studas koncernajn problemojn en siaj teoriaj bazaj kategorioj – nocioj, terminoj, ĝeneralaj difinoj, dependecoj de variabloj kiel ĝeneralaj modeloj pri eksplikado ktp.
Difino de MIKROEKONOMIKO estas: „studado de la ekonomia sistemo rilate al individuaj regionoj de aktiveco, ekz. entreprenoj, mastrumado, prezoj ktp“ (en IKEV en paĝo 200 sub numero 1631 – angle MICROECONOMICS).
IKEV angla termino MARKETING prezentas esperantlingve kiel MERKATADO en paĝo 195 sub numero 1595. Difino: „tuto da agoj ĉe movado de varoj de produktisto al konsumanto, interalie: aĉeto, vendo, staplado, transporto, normigo, financado, riskoportado kaj havigo de merkatinformoj“.

Oni devas konfesi ke difino estas preciza en multe da elementoj, sperte kaj bone ampleksante karakterizojn de terminoj „marketing“ kaj merkatado samtempe. Tamen estas necese prezenti du terminojn koncerne de menciita problemo, inkluzive klarigon de verbo „merkatumi“.


Antaŭ termino „marketing“ esras kelkaj terminoj per angle „market“. Du anglaj „market“ estas diversaj terminoj en Esperanto kiel sekvas en paĝo 194 su numeroj 1587 kaj 1588:

„merkato“kiel angla market (a) estas difinita kiel: „la tuto de propono kaj postulo rilate al iu artiklo aŭ grupo da artikloj. ~ do ne signifas placon aŭ ejon“. Kp bazaro

„bazaro“ kiel market (b) estas difinita: 1) komerca kunveno, ofte ĉiutaga aŭ ĉiusemajna, kie propono kaj postulo renkontiĝas, ĉu en libera aero aŭ en haloj: legumbazaro, fiŝbazaro ktp. En ~ la produktoj estas disponeblaj por vendo; 2) la ejo kie okazas ~. Kp merkato

Post termino „marketing“ sekvas terminoj „merkatmekanismo“ su numero 1596 (market mechanism), merkatespoloro; merkatreserĉo 1598 (market research), bazarkomerco 1599 (market trade; market dealings) kaj kurzvaloro 1600 (market value; quoted value; value on change) paĝo 195.


„merkata prezo“ 1597 (market price) – difino: „estas la valorproporcio esprimita en mono, laŭ kiu propono kaj postulo ekvilibriĝas inter si“ kaj simila estas difino por prezo (price sub 1965 – „kiel merkata prezo de varo ĝi estas la valorproporcio esprimita en mono per kiu propono kaj postulo ekvilibriĝas inter si. Propono kaj postulo influas unu la alian pere de la ~“ – paĝo 241 de IKEV. Angla termino „price“ estas ankaŭ en dua difino reprezentata kiel „kurzo“ (valuta) sub 1964 en paĝo 240 de IKEV.
Rimarko: Sekvante antaŭan proponon oni povas „propono kaj postulo“ anstataŭigi per terminoj „ofro kaj domando“.
Bona ekzemplo por uzado de diversaj nocioj kaj terminoj je la kampo de mikroekonomiko kaj aliaj sciencofakaj kampoj, interesaj pro elekto de vorto por estonta uzo en Esperanto estas literaturo verkita en t.n. mondaj lingvoj (angla, germana, franca). Oni povas rekomendi du lernolibrojn kiel sekvas.

  1. Lernolibro „Microéconomie“ de François Etner, Presses Universitaires de France, Paris, 1991 – riĉeco de terminoj el ekonomika teorio, reprezentante gravan elekton de difinoj de nocioj per koncernaj terminoj, interesaj ke ili el franca lingvo transprenu en Esperanto kaj aprobu en regula proceduro de Akademio de Esperanto.

  2. Lernolibro „The Theory of Price“ de George J. Stigler, MacMillan Publishing Company; New York, 1990. – trarigardo de ekonomika teorio kun multe da terminoj samtempe ampleksante historian dimenzion, inkluzive gravajn teoristojn.

Libro ankaŭ grava por terminologio, eĉ tre interesa pro difinado de diversaj aspektoj pri tendencoj de dereguligo kaj liberaligo, uzante en analizoj ekzemplojn de aktivecoj en trafiko titolita „Wettbewerb im Werkehrwesen“ kun subtitolo „Chancen für Deregulierung in der Bundesrepublik“ de Claus-Friedrich Laaser, J.C.B. Mohr (Paul Siebeck), Tübingen.



BAZAJ TERMINOJ KAJ ILIAJ DIFERENCOJ KAJ DISTINGOJ EN LITERATURO
Bazajn terminojn pri merkato oni povas pritaksi kiel en plimulto da kazoj bone komprenataj kaj akcepteblaj por specifaj situacioj en Esperanto, ekzemple, transportbezono, pridemando, demando, kompens/postulo ktp. En Fervoja Terminaro estas evidente ke krom ekonomiaj nocioj kaj terminoj pri kiuj oni temas en multaj kazoj pri teknikaj kaj teknologiaj aferoj (per uzo de formularoj kaj aliaj proceduroj en administracio). Pro tio elekto de terminoj devas esti pli abunda. Originala franca vorto (franca estas originala lingvo kaj unua oficiala lingvo de UIC – el kiu oni tradukas al germana kaj angla lingvo kiel oficialaj lingvoj) „demande“ estas plursignifa (esperantlingve demando, postulo kaj neologisma domando). Pro tio terminoj kiuj komencas kun „demande“ en Esperanto havas diversajn diferencajn vortojn kaj terminojn en apliko al konkretaj detaloj. En angla lingvo „demand“ kovras signifojn en Esperanto kiel estas „postulo“ kaj neologisma „domando“. Germana lingvo per Nachfrage samtempe kovras signifojn por neologisma domando, peto, deziro kaj demando. Pro tio oni intermiksas de germanaj aŭtoroj „demando“ kaj „postul(ad)o“ uzante ankoraŭ kutima „mendado“. Esperantlingve oni bezonas pli precize distingi unuopajn terminojn en diversaj signifoj depende de kunteksto uzante po unu terminon por unu signifon en la plej grandaj nombroj da kazoj kiel estas maksimume eble kaj utile.

En kroata, ankaŭ en serba lingvoj ekzistas distingo inter terminoj „potražnja“ kaj „potraživana količina“* kiun precize oni povas esprimi nur per noelogismo „domando“ kaj „domandata kvanto“ laŭ „zaht(j)ev“ kaj „zaht(ij)evana količina“ esprimitaj per „postulo“ kaj „postulata kvanto“. Esperantlingve neniu vorto entute ne respondas al „potraživana“. Esperanta vorto „serĉata“ plej bone respondas al kroata (unuparte serba) vorto „tražena“, nur unuparte parenca al „potraživana“. Estu atentema pro fakto ke serĉata povas esti (samtempe) varo en merkato kaj persono (populara). Ankaŭ oni devas esti atentema en kromaj nuancoj de sama vortradiko, ĉar kroatlingve „potraživanje“ kaj „potraživani iznos“ al Esperanto estas „kreditoraĵo“ kaj „kreditoraĵa sumo“ por personoj al kiuj oni devas pagi aŭ „debitoraĵo“ kaj „debitoraĵa sumo“ por personoj kiuj devas pagi siajn ŝuldojn. Oni devas esti atentema pro simileco de terminoj „debitoraĵo“ kaj „debito“ en prononco sed ne senco de signifoj laŭ IKEV. Kiel indikas sekvontaj ekzemploj, substantivo „potražnja“ ne enhavas eblecon por verbo en infinitivo kiel „potraživati“ (kialo estas estas en alia signifo – havi kreditoraĵon). Eĉ vortoj-terminoj en substantiva formo „potražnja“ kaj „potraživanje“ havas diversajn signifojn en kroata kaj serbaj lingvoj. Tio restas eblecoj por Esperanto, precipe post enkondukado de neologismoj.


En Serbkroata – Esperanta Vortaro de A. Sekelj estas enhavitaj sekvontaj koncernaj vortoj:

potražilac – postulanto; kreditoro potražiti – serĉi; peti potraživanje – kredito; postulo

potraživati – havi krediton; postuli potražnja – serĉado, postulado, aĉetemo - sur paĝo 382

Samtempe oni troviĝas sekvontaj vortoj:

moliti – peti (p. 216)

tražilac – serĉanto; petanto (molilac); mendanto (naručilac); postulanto (zahtevalac) tražiti – serĉi; peti (moliti); mendi (naručiti); postuli (zahtevati); demandi (pitati) – tražnja – serĉado; postulo (u trgovini – en komerco) - (p. 573)

„zahteti“ kaj „zahtevati“ – postuli; pretendi zahtev – postulo; pretendo; plendpostulo (reklamacija) zahtevanje – postulado; pretendado (p. 650)

Estas evidente ke la aŭtoro enigis tro da vortoj en menciita vortaro kaj tialmaniere multajn terminojn intermiksadis kun pluraj signifoj. Kial meti „mendanto“ sub „tražilac“, kial „demandi“ sub „tražiti“ kaj intermiksi ilin kun „serĉ/-i/-anto“; „postul/-i/-anto“; „pet/-i/-anto“. Simila situacio estas en mondaj grandaj lingvoj (angla, franca, germana). Similaj anglaj kaj francaj vortoj intermiksas kelkajn signifojn. Ĉu Esperanto povas elekti eblecojn sen uzo de homonimoj kaj sinominoj? Unue, estas necese limigi unuopajn vortojn-terminojn al siaj propraj signifoj. Due, respondo estas jesa se oni uzas bezonatajn neologismojn kiam distingoj per dislimigoj de ĝisnunaj vortoj-terminoj ne estas sufiĉe aplikeblaj pro elĉerpitaj eblecoj en pliprecizigo de iliaj signifoj kaj nuancoj en diversaj kuntekstoj.


Noto: En siaj difinoj kaj klarigoj la aŭtoro (ZH) uzas proponitajn neologismojn en plua teksto. Laŭ bezonoj kaj senco de teksto oni uzas aliaj terminoj el ekonomiko, plej multe ekzistantaj.
*Noto: En lerno/libroj pri ekonomiko terminoj estas uzitaj kiel sekvas:

- „potraživana količina“ (domand-i/a/o-ta kvanto) - „Teorija tržišta i cijena“ (Teorio pri merkato kaj prezoj), de Smiljan Jurin kaj Jasminka Šohinger, Zagreb, 1990. (kroatlinve)

- „količina – cene“ (kvanto – prezoj), „potražnja – prodaja“ (domando – vendo), „ponuđena količina robe“ (ofrita kvanto da varo), „potrošnja – potražnja – kupnja robe“ (konsumado – domando – aĉeto de varo) „Teorija cena“ de Zoran Pjanić, Beograd, 1990. (serblingve)

- „potraživana količina“ (domandi/a/ota kvanto), „ponuđač“ (ofr-i/a/o-nto) kaj „“tražilac“ (domand-i/a/o-nto) „Osnovi ekonomske analize i politike“ (Fundamentoj de ekonomika analizo kaj politiko), de Aleksander Bajt, Zagreb, 1979.

- „tražena količina“ - „Mikroekonomika“, de Josip Pavlović kaj Marica Škrtić, Zagreb, 1997.

-„količina“ (kvanto) kaj potražnja (domando) uzitaj en samaj signifoj - „Leksikon političke ekonomije“, de Adolf Dragičević, Zagreb, 1965. kaj

-„količina - cijene“ (kvanto - prezoj) - „Mikroekonomska analiza“, de Mate Babić, Zagreb, 1997.
Estas interese klarigi terminojn „zahtjevnica“ (responas laŭlitere en Esperanto kiel „postulilo“) kaj „narudžbenica“ (esperante „mendilo“) el kroata lingvo. En serba lingvo egalsignifa vorto por „zahtjevnica“ estas „trebovanje“ (laŭlitera traduko al Esperanto estas „bezonado“ aŭ eble „bezonadilo“), sed por termino „narudženica“ estas sama vorto. Tio estas du dokumentoj en proceduro de mendado. Unue, oni aperas dokumento „zahtjevnica“ aŭ “trebovanje“ (postulilo aŭ bezonad-il-o) kiel anonco de bezono en entrepreno kaj aliaj instancoj por mendi iujn varojn/servojn, t.e. kiel siaspeca antaŭmend(il)o aŭ postulo por fari konkretan proceduron de mendado. Due, oni aperas dokumento „narudžbenica“ kiel mendilo (interna validas inter partoj de entrepreno kaj ekstera mendilo validas por eksteraj entreprenoj, juraj personoj) kiel rekta postulo al iu produktanto/komercisto por mendi iujn varojn/servojn laŭ kiu sekvas devigo por pagi ilin. Estas evidente ke mendado ne estas bone intermiksi kiel proceduro, fakservejo en entreprenoj kaj en aliaj negocaj aferoj kun teoria kaj praktika fenomeno rilatanta al unupopaj faktoroj de merkato kiujn studas mikroekonomiko. Kompreneble, esperantistoj ankaŭ uzas ofte unu speco de mendilo por siaj kongresoj ktp. El ĉi-tiu ekzemplo oni povas konkludi kiel estas en Esperanto grave por distingi terminojn „postul(ad)o“ kaj „mend(ad)o“ kaj enkonduki neologismon „domando“.

Ankaŭ ne estas bone apliki ĝisnunajn signifojn de mend(ad) kaj postul(ad)o el PIV kaj IKEV en kunteksto de apliko de makroekonima(j) difino(j) de domando. Je la nivelo de lando aŭ komunumo ks validas difino por domando: persona konsumado + ŝtata konsumado + investoj en kapitalo + ŝanĝoj de stokoj + eksporto – importo (de varoj kaj servoj). Ĉi-tiu difino estas siaspeca difino de malneta enlanda produkto (MEP) aŭ brutta hejmlanda produkto. Tio ankaŭ siamaniere validas por brutta nacia produkto – malneta nacia produkto (MNP). MEP inkluzivas produktantojn kies proprietaĵo estas enlandaj kaj eksterlandaj agantaj en enlanda ekonomio. MNP inkluzivas produktantojn kies proprietaĵo estas enlanda sed agado estas enlande kaj eksterlande. Tio estas totala domando de la lando komunumo ks. Estas eble apliki en makroekonomiaj analizoj/planoj ankaŭ terminon „agreg-i/a/o-ta domando“.

Neceso por distingi terminojn laŭ signifoj en diversaj kuntekstoj plej bone povas montri ekzemplojn de artikoloj en revuo „Monato“. En AIS en Vikipedio kadre Mikroekonomko – Mendado kaj ofertado teorio estas du ekzemploj de apliko de terminoj „postulado kaj proponado“ laŭ difinoj el IKEV (en senco de proponoj en ĉi-tiu traktato „domando kaj ofro“). Klaku sur ligiloj por artikoloj pri prezoj de petrolo de Roland Rotsaert kaj Evgeni Georgiev:

http://www.esperanto.be/fel/mon/007184.html (Nehaltigeblaj prezaltiĝoj)

http://www.esperanto.be/fel/mon/006648.html (Monda energikonsumo malkreskas).

Artikolo en “Monato n-ro 1/2008 sub titolo “Rekorda inflacio”, sur paĝo 18, Walter Klag skribas: “En oktobro 2007 la inflacio en Austrio atingis rekordan kreskon de 2,8% en unu jaro. Tio estas konsiderinde pli ol la postulo de EU: maksimume 2%”. Estas evidente ke lasta apliko de termino rilatas al “postulo” kiel makroekonomia kriterio kaj mezuro en senco de limigo por kresko de konsumantaj prezoj.


1   2   3   4


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка