D-ro zlatko hinšt signifoj kaj difinoj de terminoj




старонка2/4
Дата канвертавання27.04.2016
Памер203.76 Kb.
1   2   3   4

LETEROJ - REAGOJ AL ARTIKOLO EN TERMINARA KURIERO n-ro 125
Post aperigo de artikolo “Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminojn” en Terminara Kuriero n-ro 125 (julio 2005) mi eksciis pri du reagoj. Jen menciitaj reagoj.
D-ro Werner Bormann, prezidinto de Akademio de Esperanto, profesoro pri ekonomiko, vicdekano pri humanistiko kaj fakarestro pri sociaj sciencoj de AIS San Marino, negative reagis al artikolo “Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminoj – tri kazoj kun multaj detaloj” en Terminara Kuriero (komunikilo de sama Sekcio) n-ro 125 en sekvonta numero 126 (oktobro 2005) de Terminara Kuriero. Li akcentis ke ZH enkondukas neologismojn kaj ekestas problemo de Esperanto antaŭ la jaro 2005 kaj Esperanto ekde tiu jaro. Li konstatis ke tielmaniere Esperanto fariĝas nestabila projekto kun multe da ŝanĝoj. Post tio estas pli malfacile pledi por Esperanto ĉe Eŭropa Unio. Interesa estas reago de d-ro Bormann en kunteksto de lia zorgo pri “libroj ktp kiuj perdus sian valoron”. Laǔ s-ro Bormann ankaǔ ekzistas problemo en eǔropaj institucioj “kiam ni pledas por nia afero” kaj proponoj gvidas al stato kia estas “adiaǔ bela revo pri neǔtrala mondlingvo”. Mi respektas zorgojn, sed vera demando estas kiu devas zorgi pro kio kaj pri kio, en kiu celo. Mia respondo al d-ro Bormann (al/pere redaktoro de Terminara kuriero d-ro Heinz Hoffmann) estas siaspeca parto de enhavo kaj senco de ĉi-tiu artikolo.

Pozitive reagis en sia letero sendita la redaktoro de TeKu kunlaboranto de Teminara Sekcio en Faka Komisiono de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) Zdeněk Polák, inĝeniero-ekonomikisto kaj universitata pedagogo kiu subtenas enkondukadon de menciitaj neologismoj kaj por koncernaj klarigadoj.


En korespondado kun membro de IFEF Terminara Sekcio s-ro Ludoviko Sekereš, okaze de lia reago al mia artikolo “Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminoj – tri kazoj kun multaj detaloj” en Terminara Kuriero (komunikilo de sama Sekcio) n-ro 125 (julio 2005) mi pritraktis liajn ekspozitajn terminojn. Li menciis en sia letero (de la 5-an de julio 2007) sekvontajn sinonimojn: bezono, postulado, mendado, prefero kaj pretendo en signifo de serba kaj kroata lingvo kiel “potražnja”. Li proponis ankoraŭ novan terminon “serĉateco” kiu respondas al hungara vorto “kereslet” (potražnja). Aliaj partoj de letero estas ankaŭ interesaj kaj mia respondo estas unuparte enhavata en ĉi-tiu artikolo.


LINGVA ANALIZO DE KONCERNAJ TERMINOJ
Pri nacilingvaj kaj vs vortaroj
En nacilingvaj-Esperanto kaj vs vortaroj mal pli-pli estas evidenta fenomeno de homonimeco kaj sinonimeco de koncernaj terminoj. Antaŭ akcentado de esperantaj terminoj, estas grave konstati ke en plimulto da naciaj lingvoj, malgraŭ homonimoj kaj sinonimoj por koncernaj terminoj ekzistas unueco por apliki unikajn solvojn por “ofertado kaj mendado”/”proponado” kaj “postulado”. Ekzemple anglalingve “supply and demand”, german- “Angebot und Nachfrage”, franc- “offre et demande”, itala- “offerta e domanda”, rus- “predloženie i stros”, kroata/serba “ponuda i (po)tražnja” ktp. Menciitaj sintagmoj kaj unuope uzataj terminoj estas rekoneblaj en ekonomika kaj simila literaturo (scienco, fako) kaj ekonomia praktiko.

Problemo de signifo interalie komplikas, ekzemple laŭ formo kontraraj terminoj, kiel estas “postuli” kaj “depostuli”. En germana lingvo intermiksas “demando” (Frage) pro “Nachfrage” en iliaj vortaroj al alia signifo malproksima de merkata fenomeno (eĉ ĉe altrespektinda profesoro Erich Dieter Krause). Tiel ekzistas signifoj de “postul(ad)o”, “demando”, “informpeto”. Sekvas signifoj por: propono – Vorschlag; Antrag, Anerbieten kaj postuli – fordern, verlangen; postulo – (An-)forderung, Verlangen. Unuope, vortoj “demand” en angla kaj precipe “demande” en franca lingvo estas homonimoj. En itala lingvo “domanda” estas ankaŭ homonimo (demando, postulo). Pro tio oni okazadas eraroj kaj intermiksadoj de terminoj eĉ inter esperantistoj vortaristoj.


Pri Universala Vortaro kaj apliko
Zamenhof ne kreis ekonomi(k)ajn terminojn, nek “proponado” nek “postulado” kaj aliflanke nek “mendado” nek “ofertado”. El cititaj verboj estas klare ke almenaŭ dusignifaj, eĉ plursignifaj vortoj ne reprezentas kvalitan bazon por krei ilin helpe de sufiksoido –ad. Ekonomikistoj kaj aliaj fakuloj (aŭtoroj) kiuj envicigis koncernajn vortojn/terminojn en fakaj, antaŭ aŭ post tio en PIV kaj interalie ĉi-tiuj vortoj estis enigitaj en naciaj ĝeneralaj vortaroj, ne faris bonajn solvojn por fako, scienco kaj Esperanto.
Pri Vikipedio kaj PIV
Terminoj “ofertado” kaj “mendado” en esperanta teksto de Vikipedio sekvas preferojn de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Evidente ĝi preferas menciitajn terminojn laŭaspekte eksplicite faritaj difinoj ĝenerale pri bazaj merkataj rilatoj inter prezoj kaj kvantoj de varoj/servoj. Terminoj “proponado” kaj “postulado” PIV uzas en kunteksto de labormerkato en menciado de rilatoj inter proponata (ofertata) kaj postulata (mendata) kvanto da laborforto. El diversaj kunteksto de uzado de terminoj “ofertado”, “mendado”, “proponado” kaj “postulado” oni ne evitas konkludo ke menciitaj terminoj estas plursignifaj, intermiksante bazajn nociojn pri signifoj kaj ago kiu povas okazi en multe da okazoj (kontinua agado). Speciale tio oni spegulas en kazoj kiam oni uzas kombinojn de kelkaj leksemoj kaj morfemoj. Fari mendon helpe de mendilon estas akto de privata aŭ profesia persono post kiu oni ekzistas rajton por postuli varon aŭ servon. Pli da samspecaj aktoj prezentas agon, ankaŭ regula profesia aktiveco je mendado de io. Sendube tio influas al merkato, sed por tuta postulado en merkato oni devas uzi apartan terminon en celo de precizeco. Kompromiso estas eventuale en sintagmo “merkata postulado” kaj analoge al tio “merkata proponado”. Sed ekzistas vere aliaj lingvaj problemoj en nunaj terminoj en signifoj rilatantaj al bazaj merkataj nocioj.

Ekzistantaj terminoj “proponado”, postulado”, “ofertado” kaj “mendado” ne respondas al konsekvente aplikataj reguloj el “Plena analiza gramatiko de Esperanto” de K. Kaloczay kaj G. Waringhien. Menciitaj terminoj signifas ke oni temas pri daŭrigaj aŭ ripetataj agoj pro taŭgeco de sufiksoidon –ad por esprimi tiajn kazojn (vidu paĝojn 141, 438-439, 471, Kvara, tralaborita, eldono, UEA, Rotterdam, 1980). Laŭ citita verko ĉi-tiuj vortoj estas siaspecaj pleonasmoj por ekzistantaj vortoj sen menciita sufiksoido, precipe en cirkonstancoj kiam ili akcentas daŭr(ig)a ago kun pretendo por atingi novajn signifojn kiuj vere estas neatingeblaj.


Pri fakaj vortaroj
Supozita divido en Vikipedio pri fakaj esprimoj “proponado kaj postulado” kaj populara esprimoj “mendado kaj ofertado” unuflanke prezentas sinonimojn en esperanta terminologio. Aliflanke en Internacia Komerc-Ekonomika Vortaro ekzistas tri terminoj pro kio en ĉi-tiu kazo oni ne povas konstati absolutan sinonimecon. Terminoj “proponado kaj postulado” signifas konatan sintagmon por rektaj merkataj rilatoj inter prezoj kaj kvantoj de varoj aŭ servoj (merkato kiel malfermita maniero de aĉetado kaj vendado), sed termino “oferto” rilatas nur al skribita formo (anoncoj, afiŝoj, referencoj al klientoj, leteroj).

Stato en aliaj internaciaj lingvoj (Ido, Interlingua kaj Interlingue) montras al ekzistado de menciita problemo. Speciale tio rilatas al Interlingue (Occidental). La plej bona ekzemplo estas citita el angla-Interlingua vortaro en ĉapitro pri Vikipedio – sub vorto “order” kiu havas multajn similajn kaj diversajn signifojn.


Economie Finance Monnaie, Glosaro de Eŭropa Komunumo nur enhavas terminon “postulado” en diversaj kuntekstoj (kredita postulado, postulado pri mono, interna/eksterlanda postulado kaj pasiva formo por postulita kapitalo).
Sindikata terminaro diversmaniere aplikas vorton “postulo” (por persono kiu postulas postenigon – laborpostulanto (pli bona termino estas “laborpetanto”), salajra postulo kaj laboraj postuloj, kaj termino “postulo” kiu en kunteksto de ĉi-tia vortaro ne distingas sufiĉe en senco de ĝenerala sindikata postulo kaj «postulo» kiel kreditoraĵoj en ekonomia senco.
En Borsa terminaro oni miksas terminoj “proponi” kaj “oferti” kiel sinominoj, kaj krom tio intermiksas en senco de eraro en uzado de terminoj “postulo” kaj “demando”.
Pro diversaj signifoj de terminoj ekzistas problemoj en komprenado de ligoj en ĝia uzo kaj senco de nocioj. Estas evidente ke aperas fenomeno de disbranĉiĝo de la lingvoj kiu ampleksas precipe problemon de homonimoj kaj sinonimoj. Statistika analizo en artikolo «Probelmo de signifoj de ekonomiaj terminoj en Fervoja Terminaro (UIC Railway Dictionary)» plej bone montras dimenziojn de ĉi-tiu problemo (en koncernaj lingvoj).

16 terminoj en franca (demande kaj kombinoj per sama termino) – 1 baza termino

nombro da terminoj en angla – 3 terminoj kiel “enquiry” kaj kombinoj, 3 kiel “claim” kaj kombinoj, 1 kiel “application for transfer”, 5 kiel “request” kaj kombinoj, 1 kiel “transport demand”, 1 kiel “car order”, 1 kiel “offering of a train” kaj “train offering”, 1 kiel “...requiring...” kaj 1 kiel “clear authority” - 9 diversaj bazaj terminoj sed entute 18 unuopaj terminoj

diversaj terminoj en germana – 3 kiel “-aufforderung”, 2 kiel “-antrag”, 2 kiel “Anforderung” kaj kombinoj, 2 kiel “-gesuch”, 1 kiel “-abfrage”, 1 kiel “-anfrage”, 1 kiel “Verkehrsnachfrage”, 1 kiel “...Mitwirkung...”, 1 kiel “Anbieten...”, 1 kiel “Wagenbestellung” kaj 1 kiel “Sendteil...” – 11 diversaj bazaj terminoj sed 16 unuopaj terminoj

diversaj terminoj en Esperanto – 3 kiel “-postulo...”, 2 kiel “peticio...”, 1 kiel “pridemando”, 1 kiel “demando”, 1 kiel “helpopeto...”, 1 kiel “transportbezono”, 1 kiel “petante...”, 1 kiel “...proponi”, 1 kiel “vagonmendo” kaj 1 kiel “sendilon...” – 10 diversaj terminoj sed 13 unuopaj terminoj.
En Fervoja Terminaro/Rail Lexic (tri uzitaj fontoj) ekzistas terminoj «oferto» kaj «postulo» en signifoj por bazaj nocioj pri merkato (egalsignife kiel «proponado» kaj «postulado» en IKEV en ekonomia senco, sed kun kelkaj aliaj signifoj en termino «postulo»). Krom tio oni aperas termino «bezono» unuparte kiel sinonimo al termino «postulo». Termino «propono» oni ne uzas en FT. Oni devas akcenti ke angla vorto «supply» esperantlingve en FT estas uzata kiel «disponigo» kaj «provizado» (vagondisponigo, akvoprovizado). Anglaj sinominoj «transport offer» kaj «transport supply» esperantlingve en FT estas «transportoferto».
Pri la leteroj
Estas klare ke problemo de precizeco de nunaj terminoj pri bazaj merkataj rilatoj faras unu el malavantaĝoj de Esperanto. Kiel ĉe Eŭropa Unio pledi por lingvo kiu ne havas altkvalitajn solvojn en ekonomiko, inkluzive konzekvencojn al praktika ekonomia vivo. Ne ekzistas Esperanto ĝis kaj post 2005, eĉ pli bonaj solvoj en formo de proponoj en celo de pliprecizigi la Internacian Lingvon. D-ro Bormann ne bezonas paroli pri nestabila projekto, sed estas rekomendinde pripensi pri neologismoj kiuj povas plifortigi valoron de Esperanto. Kiel estas evidente nur en PIV ekzistas du grupoj de terminoj por koncerna afero, kiu plurfoje pligrandiĝas en aliaj vortaroj kaj demando estas: Ĉu pro tio libroj ne perdas sian valoron, eĉ en kazo ke proponoj de Zlatko Hinšt ne eniru en esperanta vorta/lingva fonduso?
Se oni deziras konstati pri nuna stato en vortaroj kaj opinio de s-ro Sekereš, jen koncernajn terminojn:

oferto, propono, proponado – entute 3 vortoj/terminoj,

aĉetemo, bezono, demando, mendo, mendado, postulo, postulado, prefero, pretendo, serĉado, serĉateco (L.S.) – entute 11 vortoj/terminoj, de kiuj 8 en ekzistantaj vortaroj kaj lasta vorto kiel propono de L. Sekereš surbaze de hungara “kereslet”.

Se oni kombinas eblecoj en esprimado pere de menciitaj terminoj tio egalas kun 24 (3 x 8) kombinoj. Entute 3 x 11 estas 33 kombinoj.



SOLVOJ DE PROBLEMO DE SIGNIFOJ – PROPONOJ
Por sukcese solvi menciitan problemon de signifoj pri bazaj merkataj nocioj estas necese enkonduki neologismojn kiuj dislimigas signifojn al pli precizaj areoj, restante nunajn terminojn por parto de nunaj signifoj. Ekzemple, restas “oferto” en signifo difinita en IKEV, te. estas akceptebla kaj oni devas ĝin en PIV kaj aliaj vortaroj aprobi kiel “skribitan” formon de proponado de varoj kaj servoj (ekzemple afiŝo de turisma agentejo). Bona solvo por ”ofertado/“proponado” estas neologismo “ofro” (devenas de franca “offre”) kaj por “mendado”/”postulado” neologismo “domando” (devenas el itala “domanda”). Itala vorto “ofero” ne estas taŭga pro jam ekzistanta vorto “oferi-/o” en Esperanto (viktimo). Pro tio estas taŭga termino kiel francdevena vorto“ofro”, samtempe distingante de parenca nuna termino laŭ IKEV “oferto”. Vorto “domando” estas laŭ radiko preskaŭ sama kiel vortoj en multaj eŭropaj lingvoj (angla-demand, franca-demande, itala-domanda, hispana kaj portugala demanda). Sed diferenco laŭ menciitaj lingvoj kie menciitaj vortoj estas kutime homonimoj estas ke “domando” en Esperanto oni ne volas enkonduki tielmaniere, eĉ kun unu signifo. Ambaŭ terminoj rilatos al tutaj efikoj fariĝi(-a/-o)ntaj sur “malfermita” merkato, sen homonimaj signifoj. Unuafoje mi proponis menciitajn neologismojn en artikolo “Rimarkoj pri la libro – Lingva analizo kaj proponoj pri la «International Business Dictionary in nine languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj», La Merkato, n-ro 86 (oktobro 2004), p. 12-16 kaj n-ro 87 (januaro 2005), p. 7-12. En ĉi-tiu kazo termino “mendo” restas en signifo por fari akton de havigo, respektive kiel agon de havigado. Termino “postul(ad)o” restos por rajto akiri ion dankante al pagita varo/servo kiel akto aŭ kontinua ag(ad)o. Tielmaniere restitaj terminoj povas ankaŭ ricevi pli precizajn signifojn je komparo de ĝisnuna stato.

Propono por koncernaj neologismoj estas farita en formo de substantivoj. Estas eble el ĉi-tiaj substantivoj fari verbojn aldonante al radiko –i, te. kiel sekvas: “ofr-i” kaj “domand-i”. Sed por elementoj de difinoj estas plu eble fari per ekzistantaj verboj kiuj enhavas adekvatan sencon kaj signifon, ekzemple “postuli” (rajto por postuli liveradon de varo post pagado ktp). En diversaj aspektoj de sciencoj, fakoj, politika kaj praktika vivo verbo “postulo” oni metas en diversaj kuntekstoj. Pro tio ĝia preciza uzo estas ebla en kunteksto de klarigitaj rilatoj en bone formulita frazo (postuli varon, - kontrakton, - monon, - ke iu redonu ion ktp). Verbo “proponi” estas en vortaroj kutime dusignifa (ekzemple, respondas al signifoj kiel estas: proponi varon, - buĝeton, - politikan solvon). Estas neprecize uzi kreitajn substantivojn el menciitaj verboj. Estas precize uzi substantivojn kiuj havas nur po unu signifo por difinita nocio. Ankaŭ estas eble uzi substantivojn, inkluzive adjektivojn kaj adverbojn kun aktivaj kaj pasivaj participaj finaĵoj kaj participoj mem en modoj de tri tempoj de indikativo kaj kondicionalo, inkluzive volitivon kaj infinitivon aŭ kiel elementojn de kompleksaj tempoj kiuj sekvas (vidu Plena analiza gramatiko de Esperanto, p. 439-441:

ofrint-o/a/e – ofrant-o/a/e – ofront-o/a/e – estus ofrinta/- ofranta/-ofronta, esti ofrinta/- ktp

domandint-o/a/e – domandant-o/a/e – domandint-o/a/e – estus domandinta… - esti…

orfit-o/a/e – ofrit-o/a/e – ofrot-o/a/e

domandit-o/a/e – domandat-o/a/e – domandit-o/a/e.

Krom menciitaj kazoj (aktiva kaj pasiva voĉo) estas eblaj aliaj manieroj de gramatika uzo (faktiva kaj mediala voĉo) – (vidu citita verko, p. 134-143).

Tielmaniere “ofro” kaj “domando” kiel novaj vortoj signifas nur unu nocio, havante eblecon per participoj krei novajn signifojn, ambaŭ precizaj kun klaraj distingecoj al nuna uzitaj terminoj tiucele. Por ekonomiko kiel teorion kaj sciencon, esplorojn, precipe ekonometrion pro precizaj difinoj kaj simboloj, kaj plu fakojn, praktikan ekonomian vivon kie estas necese atingi precizajn signifojn kaj pli klare starigadi ligojn inter ekonomiaj fenomenoj sub distingitaj nomoj.



FINA KOMENTO
Je la fino estas necese konkludi ke proponitaj neologismoj vere povas pliprecizigi Esperanton. Lingva analizo de koncernaj terminoj pri bazaj merkataj nocioj je la prezentitaj ekzemploj tre klare montras al problemo de homonimeco kaj sinonimeco kiuj gvidas al plursiginifaj terminoj. Neologismoj “ofro” kaj “domando” estas unikaj vortoj/terminoj nur por po unu signifo, estonte rekoneblaj laŭ bazaj merkataj fenomenoj kun plena senco kaj enhavo. Ĝisnunaj vortoj/terminoj “propon(ad)o”, “postul(ad)o”, “oferto” kaj “mend(ad)o” kiel substantivoj, inkluzive aliajn derivatajn substantivojn kaj verbojn restas en siaj signifoj en pli precizaj ampleksoj sen signifoj kiuj povos transpreni novenkondukotajn neologismojn. Tiel oni perdas oftajn problemojn en interkompreniĝo kaj klarigado en kadro de sciencaj, fakaj kaj aliaj tekstoj kaj kuntekstoj. Enkonduki koncernajn vortojn en Plena Ilustirita Vortaro de Esperanto estas unua sekvonta tasko laŭaspekte de eldonaĵoj. Sed antaŭ tio estas necese turni al Akademio de Esperanto en celo por plipritrakti kaj aprobi proponitajn solvojn. En kazo de aprobo Internacia Lingvo gajnos novan kvaliton. Tielmaniere ILo estos preta por plibonigi ne nur lingvon mem, eĉ ekonomiko kiel sciencon kaj teorion unuflanke kaj ekonomian praktikon kaj faklaboron aliflanke, kio devas fariĝi avantaĝon de Esperanto kompare al aliaj lingvoj.

LITERATURO
Uzitaj vortaroj/gramtikoj/artikoloj/laboraĵoj

1. Aleksandrovich, E.-E.A. Bokarev: Esperanto-Ruski Slovar, Izdalatelstvo “Ruski jazyk”, Moskva 1982.

2. Benson, P.: Comprehesive English-Esperanto Dictionary, Esperanto League for North America, USA, 1995.

3. Bormann, W.: “Trafiko – La merkato de trafikservoj” (Priskribo de la trafiko), studmaterialo por kurso dum la 11-a Sanmarina Universistata Semajno (SUS 11) en aŭgusto kaj septembro 1992 de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), eldonita de la aŭtoro en Hamburg, 1992.

4. Durand, D.: “Al merkatesploroj – notoj el du sinsekvaj staĝoj” atingebla sur TTT-paĝoj de IKEF (www.ikef.infowww.ikef.org) sur menuo – eldonoj.

5. Economie Finance-Monnaie Glosaro de la Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj 1985, versio esperanto – français – english, prizorgita de IKEF – Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, 1992.

6. Esperanta Wikipedio sur AIS en Vikipedio - http://eo.wikipedia.org./wiki/AIS - sur ekonomiko sub 2.1. Mikroekonomiko – terminoj ofertado kaj mendado;

Retaj vortaroj de Esperanto kaj angla lingvo por Ido, Interlingua kaj Interlingue (Occidental).

7. Grazzini, C.: Vocabolario Italiano-Esperanto, Paolet-San Vito al tagliamento.

8. Gruić, F.-Pleadin, J.-Kocian A.-Šimunić, A.: Vortaro Esperanto – Kroatserba Kroatserba – Esperanto”, la 9-a eldono de ES “Liberiga Stelo” Osijek – “Koko” Đurđevac, 1989.

9. Hinšt, Z.: Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminojn – tri kazoj kun multaj detaloj, Terminara Kuriero, n-ro 125, p. 4-6.

10. Hinšt, Z.: Rimarkoj pri la libro – Lingva analizo kaj proponoj pri la «International Business Dictionary in nine languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj», La Merkato, n-ro 86 (oktobro 2004), p. 12-16 kaj n-ro 87 (januaro 2005), p. 7-12, atingebla ankaŭ sur retpaĝoj www.ikef.infowww.ikef.org .

11. Hinšt, Z.: Problemo de signifoj de ekonomiaj terminoj en Fervoja Terminaro (UIC Dictionary), La Merkato, n-ro 89 (julio 2005), p. 9-15 atingebla ankaŭ sur retpaĝoj www.ikef.infowww.ikef.org .

12. International Business Dictionary in nine languages – Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, – English – Esperanto – Deutsch – Español – Français – Italiano – Nederlands – Português – Svensk, Kluwer Deventer – Antwerpen 1975, projektis, kompilis kaj redaktis F. Munnikisma (kun aliaj aŭtoroj).

13. Kaloczay, K.-Waringhien: Plena analiza gramatiko de Esperanto, Kvara, tralaborita, eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1980.

14. Krause, E.-D.: Taschen-Wörterbuch Esperanto-Deutsch, VEB Verlag Enzyklopädie, Leipzig, 1984.

15. Krause, E.-D.: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Veb Verlag Enzyklopädie, Leipzig, 1983.

16. Léger, R.-Albault, A.: Dictionnaire Français-Espéranto, Éditions françaises d´Esperanto, Marmande (lot-et-Garonne), 1961.

17. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento (PIV), Represo de la tria eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Paris, 1987.

18. RailLexic 3.0., UIC, CD-ROM, Paris, 2002.

19. Sekelj, A.: Rečnik Srpskohrvatski-esperantski Serbokroata-Esperanta Vortaro, Beograd, Grafos, 1967.

20. Sindikata Terminaro, (Wiersch, H.), IKEF, junio 1997 – aprilo 1999.

21. UIC Railway Dictionary, Fervoja Terminaro, Esperanto-Français Français-Esperanto, Internacia Fervoja Unio, I.F.E.F. Terminara komisiono, Budapest, 1997.

22. UIC Railway Dictionary, Hungarian–English–German-French, Union Internationale des Chemins de fer, UIC RailLex, MAV Rt., Budapest – Frankfurt - Parisz, 1997.

23. UIC Railway Dictionary, Paris, 2005.

24. Wells, J.C.: Concise Esperanto and English Dictionary, Esperanto-English/English-Esperanto, 1969, St. Paul´s house Warnick Lane, London, English University Press.

25. Wiersch, H.: Borsa Terminaro Kvinlingva, Deutsch – English – Esperanto – Français – Nederlands, Komuna eldono, 2004, IKEF, Flandra Esperanto-Ligo, Esperanto 3000 vzw Leuven.

26. Wingen, H.: 1954, Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Verlag der Limburger Vereins/Drückerei GmbH, Limburg/Lahn.

27. Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto, dekunua eldono, Edistudio, Pisa, 2007.

28. Živanović, S.-Gjivoje, M.: Rečnik Esperatsko-srpskohrvatski Esperanta-Serbokroata Vortaro, IKS – Internacia Kultura Servo, Zagreb-Edistudio, Pisa, 1979.


Leteroj

29. Leteroj – unua letero kiel reago de d-ro Werner Bormann al artikolo “Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminojn – tri kazoj kun multaj detaloj“ en Terminara Kuriero n-ro 125 (julio 2005), aperinta en Terminara Kuriero 126 (oktobro 2005) kaj respondo de Z. Hinšt.

30. Leteroj – reago en privata letero direktita al Z. Hinšt de Ludoviko Sekereš de la 5-an de julio 2007 al artikolo “Kiel pli precize apliki ekonomiajn terminoj – tri kazoj kun multaj detaloj” en Terminara kuriero n-ro 125 kaj respondo de Zlatko Hinšt.

 

----- Original Message -----



From: zhinst@net.amis.hr

To: konsultejo@akademio-de-esperanto.org

Sent: Sunday, October 07, 2007 2:19 PM

Subject: Demandoj kaj postuloj pri opinio

AKADEMIO DE ESPERANTO

Estimataj
Mi estas membro de Internacia Scienca Kolegio (ISK) de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), kunlaboranto de fakrevuo «La Merkato» kaj de Terminara Sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Miaj aktivecoj, unuavice rilatas al ekonomia faka kaj scienca terminologio.

Mi decidis turni al Vi pro problemoj kun kelkaj terminoj koncerne de merkato. En aldono de ĉi-tiu letero estas kompleta teksto de mia prelego okazigita dum la 30a Sanmarineca Universitata Studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) okazinta en Rimini la 7-an de septembro 2007. La prelego rilatas al kelkaj bazaj nocioj pri merkato kiel estas ampleksataj per terminoj «ofertado kaj mendado», «proponado kaj postulado» kaj aliaj terminoj kiujn Vi vidos menciitaj kaj traktaj en teksto de prelego. Mi estas kontraŭ distingo de menciitaj terminoj kiel «popularaj» esprimoj kaj uzado en faktekstoj. Kiel estas evidente ke unuaj du sintagmoj devenas el Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Solvoj en Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro diferenciĝas de PIV. En retejo sub nomo AIS en Vikipedio (www.ais-sanmarino.org) estas starigitaj paĝoj pri ekonomiko, post kiu sekvas nocioj el mikroekonomiko. Unua temo kaj paĝo estas bazaj nocioj pri merkato ilustiritaj per kurboj sub titolo «Mendado kaj ofertado» (http://eo.wikipedia.org/wiki/Mendado_kaj_ofertado_teorio). Krom tio sekvas per klakado „Vidu“ ankaŭ jenon teksto sub plua titolo Mikroekonomiko, atingebla sur menciita retejo de AIS teksto sub titolo Mikroekonomiko kaj plu titolo de teksto «Funkcio de Elementa merkato» en kiu oni uzas kaj eksplikas terminoj «demando kaj ofero» kun aliaj koncernaj terminoj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Mikroekonomiko).

La lastaj terminoj kiuj en Esperanto estas jam uzataj en aliaj signifoj, vere ne apartenas en nocioj ligitaj kun merkato. Sed ekzemple, termino «demando» oni uzas en germanaj vortaroj (por vorto «die Nachfrage» oni uzas, interalie, «demando») kaj en «Borsa Terminaro». Tiel ekestis kaj plu daŭrigas konfuzo inter esperantistoj pri uzado de unuopaj terminoj. Homonimoj kaj sinonimoj en Esperanto estas pli malfacila problemo en kunteksto de menciitaj terminoj el en aliaj lingvoj. Pro tio mi proponas neologismojn «ofro» kaj «domando» kun pli da detaloj argumentitaj (surbaze de analizoj pri nuna malbona stato en ĝeneralaj naciaj kaj fakaj E-vortaroj) en teksto de prelego. Pri aliaj vortaroj legu en prelego.

Mi petas Vian opinion pri koncernaj problemoj el lingva aspekto. Ankaŭ tio estas grava problemo por fako(j) kaj scieneco(j), precipe ekonomikon. Ĉu Vi volas aprobi proponitajn neologismojn kiel precizajn terminojn laŭ principo «unu nocio - unu termino». Mi finis kun miaj demandoj kaj postuloj.


Elkore salutas Vin kaj dankas al Viaj klopodoj por plej bone respondi

Zlatko Hinšt


La 16-an de decembro 2007 sekvis nova letero


Estimataj akademianoj

 

Kiel Vi povas vidi antauh pli ol du monatoj mi sendis al Konsultejo de Akademio de Esperanto leteron kun demandoj kaj kompletan tekston de prelego dum SUS30 kiu organizis AIS San Marino en Rimini. Chu Vi ricevis mencitan leteron kaj prelegon per e-poshto? Respondo estas grava por esperanta afero. Lauhprofesie mi estas ekonomikisto (grado de doktoro pri sociaj sciencoj - kampo ekonomiko) kaj sociologo. Detaloj pri miaj demandoj Vi vidos en antauha letero kaj el prelego Vi ekkonu problemojn kiujn mi studis/studas kaj pro kio mi skribas al Via konsultejo. Post Via respondo mi deziras fari adekvatajn difinojn por koncernaj nocioj uzante nunajn terminojn kaj proponitajn neologismojn. Tiel estas eble vere antauhenigadi kaj plibonigadi Esperanton.



 

Elkore salutas Vin

                                                                                                                                                                            Zlatko Hinšt

Original Message -----


1   2   3   4


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка