D-ro ZLATKO HINŠT
SIGNIFOJ KAJ DIFINOJ DE TERMINOJ
POR BAZAJ NOCIOJ PRI MERKATO
Prelego dum San-Marineca Universitata Studadsesio (SUS)
Letero(j) al Akademio de Esperanto (demando)
Letero de Akademio de Esperanto (respondo)
Plua kontribuaĵo al koncerna problematiko
Antaŭparolo
Du foje mi prelegis pri vortaroj/terminaroj dum kongresoj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Unue mi prelegis en Soprón (Hungario) pri Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) kaj poste el notoj fariĝis artikolo aperiginta en „La Merkato“ n-roj 86 kaj 87. Poste mi prelegis en Braşov (Rumanio) pri Fervoja Terminaro kiu kiel artikolo aperigis en „La Merkato“ n-ro 89. En ĉi-tiuj prelegoj/artikoloj granda atenteco estas dediĉita al terminoj pri merkato kiuj nun en Esperanto ne estas kontente solvitaj (mendado, ofertado, postulado, proponado kaj aliaj). Pro tio mi proponis neologismojn por solvi nunajn terminojn, sed eĉ retenante nunajn terminojn en signifoj de nocioj al kiuj ili vere respondas kaj konvenas. Poste mi decidis kompletigi studadon pri koncernaj problemoj kun enkludado de aliaj ekonomiaj E-vortaroj (Borsa terminaro, Sindikata terminaro kaj Glosaro de Eŭropa Komunumo), Plena Ilustrita Vortaro, Uviversala Vortaro kaj ĝeneralaj nacilingvaj esperantaj vortaroj (angla, germana, franca, itala, rusa, serbo/-kroata kaj vs inkluzive apartigon de la lingvoj) kaj vortaroj de Ido, Interlingua kaj Interlingue (Occidental) el Vikipedio. En unuopaj vortaroj kaj Vikipedio en Esperanto pri koncernaj demandoj vere ekzistas konfuzoj, dilemoj ktp. En kadro de San-Marineca Universitata Studadsesio SUS30 de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino en Rimini (Italio) mi prezentis sciencan (liberan) prelegon. Ĉi-tiu prelego estis kun letero sendita al Akademio de Esperanto. Respondo de s-ro Marc Bavant pri koncernaj terminoj ne rilatas al miaj proponoj, sed enhavas mallongan opinion pri nunaj terminoj. Estas tre interesaj detaloj, precipe kiel estas klarigita preferata emo al PIV por terminoj „mendado kaj ofertado“, samtempe konsiderante ke „postulado kaj proponado“ ekestintaj en Zamenhofa formo kiel traduko de „Marta“ nun arĥaikiĝis, precipe en faka kunteksto, malgraŭ siaj reprezentadoj en IKEV kaj plej ofte en revuo „Monato“. Post tio mi verkis pluan kontribuaĵon pri difinoj de nocioj kun adekvataj komentoj pri kiu mi prelegis en Esperanto-Societo „Bude Borjan“ en Zagrebo (Kroatio). Mi decidis montri kompletajn kontribuaĵojn en TTT-paĝoj de Internacia Komerca-Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Koncerna enhavo estas kiel sekvas:
SIGNIFOJ DE TERMINOJ POR BAZAJ NOCIOJ PRI MERKATO
- Scienca prelego en kadro de SUS30 en Rimini (02-09.09. 2007)
Letero al Akademio de Esperanto (demandoj kaj postuloj)
Ripetita letero al Akademio de Esperanto
Letero de Akademio de Esperanto (respondo)
DIFINOJ PRI NOCIOJ PER UZO DE NEOLOGISMOJ
KUN KOMENTOJ DE SIGNIFOJ DE TERMINOJ PRI MERKATO
Estas grave akcenti ke sen precizaj terminoj ne ekzistas akceptebla aliro en verkado de fakaj kaj sciencaj artikoloj, (man)libroj, sed ankaŭ kvalita lingva bazo por negocado kaj komerco. Teorio kaj praktiko de ekonomiko kaj ekonomia vivo postulas detalajn klarigojn por apliki unuopajn terminojn. Pro tio legantoj povas priĵuĝi pri kvalito kaj senco de ekspozitaj terminoj, nocioj kaj signifoj koncerne de merkato kaj similaj problemoj. De mia flanko mi povas diri ke kredante en celon de prezentataj tekstoj mi certe faris tion. Kiel mi kredas en plibonigon de internacia lingvo Esperanto mi tiel plenigis mian taskon, almenaŭ kiel parto de gravaj detaloj.
La aŭtoro
dr. sc. ZLATKO HINŠT, dipl. oec., prof.
Scienca prelego en kadro de SUS30 en Rimini (02-09.09. 2007)
SIGNIFOJ DE TERMINOJ POR BAZAJ NOCIOJ PRI MERKATO
RESUMO
Vikipedio enhavas, interalie kampon de ekonomiko, inkluzive mikroekonomikon. Atingebla estas esperanta teksto pri koncerna kampo. Estas grave pritrakti pri fenomeno de sinonimoj kaj homonimoj en ekonomiko, pli precize en kazo de mikroekonomikaj bazaj nocioj pri merkato. En mezo de nia atenteco kaj intereso estas terminoj pri mendado kaj ofertado uzataj kiel „popularaj“ esprimoj (Vikipedio). Sed aliflanke oni mencias eblecon „en ekonomiaj faktekstoj“ de lingvo-uzo de terminoj proponado kaj postulado kiel oni nomas terminoj el Internacia Komerca Ekonomika Vortaro (IKEV) kiujn ofte oni uzas en revuo „Monato“. En Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ekzistas ambaŭ eblecoj - ofertado kaj mendado kaj proponado kaj postulado. IKEV eksplikas terminon „oferto“ kiel specialan signifon (skribita formo de oferto). Aliaj fakvortaroj, kiuj estos ankaŭ prezentitaj tiuaspekte, preferas «postul(ad)o»-n kaj «propon(ad)o»-n. Interesaj estas unuopaj ĝeneralaj vortaroj (oni prezentas anglaj, germanaj, francaj, italaj, rusaj, serbo/kroataj) kiuj enhavas multajn terminojn kun reale diversaj signifoj. Al ĉi-tiu fakto klare indikas Universala Vortaro kiel parto de Fundamento de Esperanto – unuavice al signifoj el naciaj lingvoj. Interalie oni turnas al aliaj internaciaj lingvoj (Ido, Interlingua, Interlingue). Mi rekomendas uzadon de neologismoj „ofro“ kaj „domando“ kiel unikaj terminoj por nur po unu aparta fenomeno kiuj ne intemiksas kun pluraj signifecoj kiel en ĝisnuna lingvo-uzo. Restas permanenta demando – kiuj terminoj estas ĝustaj, respektive kie kaj kiam. Tielmaniere Esperanto (ILo) fariĝas pli preciza lingvo en faka/scienca agado, evitante eventualajn miskomprenojn kaj povas atingi novan kvaliton kiel avantaĝon laŭ aliaj lingvoj.
Gravaj vortoj: nunaj terminoj: propon(ad)o, postula(ad)o, ofert(ad)o, mend(ad)o; neologismoj: ofro kaj domando, inkluzive iliajn samsignifajn aŭ du/plursignifajn nociojn en aliaj lingvoj
ENKONDUKA NOTO
Mi jam verkis kelkajn artikolojn pri koncerna afero en kunteksto de prezentado pri problemo de signifoj (vidu revuo de IKEF- Internacia Komerca Ekonomia Fakgrupo „La Merkato“ – numeroj 86, 87 kaj 89 atingeblaj rete per www.ikef.org). Ankaŭ mi faris artikolon en mallonga formo kun difinoj por „Terminara Kuriero“ aperiginta en n-ro 125 (komunikilo de Terminara Sekcio de Faka komisiono de IFEF-Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Ĉi-tiu proponita prelego, estas la plej ampleksa trarigardo de diversaj aspektoj de menciitaj terminoj. Tekstoj en Vikipedio estas fake korektaj. Mi ne havas riproĉojn por eksplikado de merkataj fenomenoj esperantlinve prezentita en reto. Mia intenco estas plibonigi la lingvon solvante ambiguecojn en esprimoj kiuj povas resti en uzo por pli precizaj signifoj limigitaj al ili. Mia prelego, kompreneble, estas siaspeca reago al Vikipedio, sed okazo por aktualigi unu gravan temon pri internacia lingvo en kunteksto de ĝi mem kaj komparado de pluraj eŭropaj lingvoj. Sen tia interveno en Esperanto (ILo) restas problemoj en interkompreniĝo, agado, fakscienca laboro kaj en (maŝin)tradukado. Kaŭze de koncerna teksto estas grave ekspliki problemon de signifoj por ekonomiaj terminoj kaj (inter)lingvistikaj aspektoj. Tio estas okazo por prezenti koncernajn problemojn kaj proponojn en kadro de AIS-Akademio de la Sciencoj San Marino, inkluzive eblecon por informi kaj postuli prijuĝon de Akademio de Esperanto. Tiel ankaŭ povas ekesti favoraj cirkonstancoj por plibonigi PIV-on (nova eldono) kaj aliajn vortarojn (fakaj kaj ĝeneralaj).
VIKIPEDIO – MIKROEKONOMIKAJ TERMINOJ PRI MERKATAJ NOCIOJ
En Vikipedio en Esperanto (pere AIS San Marino) estas prezentataj ekonomikaj terminoj, inkluzive mikroekonomikon. Estas difinitaj kaj priskribitaj terminoj “mendado kaj ofertado” kiuj oni konsideras kiel kutimaj por ĉiutagaj bezonoj. Krom tio oni mencias terminojn „postulado kaj proponado” kiel fakajn, uzitajn en IKEV – Internacia Komerc-Ekonomika Vortaro, kaj precipe uzataj de kunlaborantoj en revuo “Monato”. En retpaĝo de Vikipedio sub Ekomomiko – Mikroekonomiko – Mendado kaj ofertado teorio) troviĝas kurboj de mendado kaj ofertado kun mallonga teksto kiel klarigoj pri influo inter variabloj de kvanto kaj prezo.
En Vikipedio interalie oni prezentas enhavon pri unuopaj sciencoj en Interlingua, Interlingue kaj Ido – inkluzive vortarojn de menciitaj lingvoj kaj Esperanto. Koncernaj terminoj estas tiaj:
En Interlingua koncernaj terminoj “offerta e demanda” - en Interlingue “oferta e demande”
En Esperanto-Ido vortaro estas koncernaj terminoj en formo de verboj:
postuli – postular; proponi – propozar; mendi – komendar
En Ido-Interlingua vortaro estas koncernaj terminoj kiel sekvas:
ofrir – offerer; propozar – propozar; postular – exiger; komendar – comandar.
En angla-Interlingue (Occidental) sub “demand” estas: exiger, demander, postular, demande, beson – tio estas pruvo por plursignifaj vortoj en Interlingue (kiuj jam ekzistas en angla)
Sub “supply”- furnir, munir (per), liverar, provisionar, provision, assortiment
Sub “order” – órdine, arangeament, regulament; condition, statu; (command) comande, decrete; (class) rang, classe; (comm.) comende: (money order), mandate; (decoration & eccl.) órden. in order to: por. in order that: porque; commander (comm.) comendar; (set in order) ordinar.
PLENA ILUSTRITA VORTARO – KONCERNAJ TERMINOJ
sur paĝo 684
mend/i – postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon
mend/ad/i – regule, laŭbezone mendi, precipe pp homgrupo, societo, publiko
mend/ad/o – tuto de la mendoj pri varoj aŭ servoj, kiujn konsumantoj kapablas akiri en difinita tempo k je difinita prezo - postulado, ofertado
mendilo – surskribota folio por mendi
mendolibro – libro, en kiu komercisto, industriisto enskribas la mendojn de siaj klientoj
antaŭ/mendi/i – (libron, albumon ktp); mal/mend/i – nuligi mendon
sur paĝo 756
ofert/i – proponi (varon) al kliento
ofert/o – ago de iu, kiu ofertas; fari allogajn ofertojn
ofert/ad/o – kvanto el unu varo aŭ servo, kiu povas esti vendata sur unu merkato je difinita prezo; la leĝo pri ofertado kaj mendado - proponado
sur paĝo 853-854
postul/i – 1 firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi; 2 fari, ke io estu necesa, nemalhavebla; 3 postul/ad/o mendado; postul/ad/i – mendadi; postul/atec/o – grado, laŭ kiu varo estas postulata; postul/em/a – inklina multon postuli, ne facile kontentigebla; de/postul/i – postuli tion, kio apartenas al ni k je kio ni estas senigitaj; kontraŭ/postulo – formita de defendanto kontraŭ tiu, kiu la unua faris postulon kontraŭ li ĉe la sama jurisdikcio; ne/postul/em/a – inklina ne tro postuli, akcepti kompromisojn; re/postuli – ke ono redonu tion, kion oni prunte ricevis
sur paĝo 877
proponi/i – 1 prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutaĵon; 2 – prezenti al iu ion ne petitan, po ke tiu disponu pri ĝi
tio, kion iu proponas; propon/ad/o – ofertado: la proponado de laboro superas ĝian postuladon
kontraŭ/propono – kiun oni kontraŭmetas al unu antaŭa, por ĝin plibonigi aŭ tute transformi; pli/proponi en negoco, aŭkcio ks, proponi pli altan prezon, ol la antaŭaj proponintoj.
EL UNIVERSALA VORTARO (FUNDAMENTO DE ESPERANTO)
En Universala Vortaro estas enhavitaj tri verboj ligitaj kun koncernaj terminoj en adekvata formo de ĉi-tiu verko (L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, dekunua eldono, Edistudio, Pisa, 2007, p. 138, 152-153). Mankas verbo/substantivo “ofert-i/o”. Jen koncernajn verbojn esperantlingve kun francaj, anglaj, germanaj, rusaj kaj polaj vortoj:
mend´ - mander, commerte /commit/bestellen/zakazivati/stalowaċ
postul´ - exiger, reqérir /require, claim/ fordern/trebovati/żądaċ
propon´ - /proposer, offrir/ propose, suggest/ vorschlagen / predlagati /proponowaċ.
ESPERANTA-NACILINGVAJ KAJ VS VORTAROJ
Angla-esperanta vortaro de P. Benson
demand – postuli; postulo/mendado; demand from someone – pretendi, depostuli, depostulo, aserti, reklamacii
supply – provizi (iun per io); they supplied information to us – ili provizis nin per informoj, liver(ad)o, liver(aĵ)o
supply and demand – ofertado kaj mendado.
Esperanta- angla kaj angla-Esperanto vortaro de J.C. Wells
proponi – propose, offer
postuli – demand, require; postulo – demand
supply – provizi, liveri-i, -oj, plenumi, anstataŭanto
supply and demand – oferto kaj mendo
mendi, -o – order, book(ing)
offer – proponi, oferti.
Franca-esperanta vortaro de R. Léger-A. Albault
Mallongigoj: com=komerca, jur=jura, ts=ĉiuj sencoj de la franca vorto
demande (com) – mendo, postulo; sur demande – laŭmende; demandeur – postulanto (jur)
offre (ts) – propono; offre (com) – oferto; offrir – proponi (com): oferti – doni, prezenti;
postulant – petanto, kandidato; postuler (demander, soliter); peti, petadi – propeti;
exigence – postul(ad)o; exiger – postuli; conditioner – kondiĉi, necesigi; exigeant - postulema, tropetema; exigeable (jur) postebla.
Germana-esperanta vortaro de H. Wingen
Angebot – propono, oferto
Nachfrage – demando, postul(ad)o, deziro
Fordern – postuli; Forderung (Geld) – (mon)postulo, pretendo.
Germana-esperanta vortaro de E.-D. Krause
Angebot – oferto, propono, proponado; Angebot machen – fari proponon
Nachfrage – postulado, demando, informpeto (Wirtsch.)
Bestellen, Bestellung aufgeben – mendi; Besteller – mendanto, mendinto.
Esperanta-germana vortaro de E.-D. Krause
proponi – vorschlagen, beantragen: propono – Vorschlag; Antrag, Anerbieten
postuli – fordern, verlangen; postulo – (An-)forderung, Verlangen
mendi – bestellen; mendo – Bestelung; kontraŭmendi (malmendi) – abbestellen, einen Auftrag annulieren
oferti – anbieten (zum Verkauf), anbieten; oferto – Angebot, offerte.
Itala-esperanta vortaro de C. Grazzini
domandare (interrogare) – demandi, chiedere, peti; richiesto – peto, postulo; a richiesto – laŭ mendo, richiedere – peti, postuli
proporre – proponi, projekti, intenci
offerta (azione di offrire); ofero (cio che si offre); offrire (oferi) – oferti.
Esperanta-rusa vortaro de E. Aleksandrevich-E.A. Bokarev
oferti – predlagati; oferto – predloženie
proponi – predlagati; proponi kandidaton – vidvinjiti kandidata
postuli – trebovati, nastoičivo prositi; postulo – trebovanje, stros
oferto kaj postulo – predloženie i stros.
Serbokroata-esperanta vortaro de A. Sekelj
naručiti – mendi; naručivanje – mendado
ponuda – propono, oferto; ponuditi – proponi, oferti; ponuđač – ofertanto, proponanto
potražnja – serĉado, postulado, aĉetemo*; potraživanje - kredito, postulo.
*vorto “aĉet-em-o” (el leksemo “aĉet” kaj morfemo kiel sufikso “em” kun o je la fino por substantivo) estas pli proksima al signifo de angla termino “propensity to consume” (plena nomo estas “marginal propensity to consume”) ol en signifo de merkata postulado/mendado.
Esperanta-serbokroata vortaro de S. Živanović-M. Gjivoje
mendi – poručiti, naručiti; mendilo – narudžbenica
ofert-i (komerca) – oferirati, (po)nuditi; oferto kaj mendo – ponuda i potražnja
postul-i – zahtevati, tražiti; pretend-i – pretendirati, polagati pravo na, zahtevati
propon-i – predložiti, (po)nuditi.
Vortaro Esperanto – Kroatserba Kroatserba – Esperanto de F. Gruić-J. Pleadin-A. Kocian-A. Šimunić - Post disfalo de eksa Jugoslavio tio estas sola kroatlingva vortaro en memstara Kroatio (nun fariĝis Esperanta-Kroata kaj vs Vortaro). En ĝi ekzistas nur verboj: kroatlingve “ponuditi” kiel esperanta “proponi”, “oferti” kaj “tražiti” kiel e-a “postuli”, “serĉi”.
FAKAJ VORTAROJ
Internacia komerc-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj – English – Esperanto – Deutsch – Español – Français – Italiano – Nederlands – Português – Svensk, 1975 – sub numeroj
416 claim – postulo – Forderung – exigencia – demande; exigence – reclamo – vordering; eis – exigência – krav (-et)
719 demand – postulo – Nachfrage – demanda – demande – domanda; richiesta – vraag – demanda; procura – efterfrågen
720 demand inflation – elspeza inflacio; postula inflacio – Kaufinflation; inflationsbedingungter Kaufanstieg – inflación de gastos – inflation par la demande – inflazione delle spese – bestedingsinflatie – inflação de despesa – köpinflation
1757 offer – oferto – Offerte; Angebot – oferta – offre; proposition – offerta – offerte; aanbod – oferta – offert; anbud
1758 offer (to) – oferti – offerieren; anbieten – ofrecer – offrir; proposer – offrire – offreren; aanbieden – oferecer - offerera
1785 order (to) – mendi – bestellen – encargar; hacer un pedido – commander – commissionare – bestellen – encomendar – beställa
2499 supply – proponado – Angebot – oferta – offre – offerta – ananbod – oferta; tillgång; utbud (-et)
2501 supply and demand – propon(ad)o kaj postul(ad)o – Angebot unud Nachfrage – la oferta y la demanda – l´offre et la demande – offerta e domanda – vraag en aanbod – oferta e demanda – tillgång och efterfrågen.
Economie Finance Monnaie, Glosaro de EK 1985, esperanto - français – english, Versio de IKEF 1992 - sub numeroj
560 kredita postulado – demande de crédit – demand for credit
561 kredita proponado – offre de crédit – supply of credit
839 postulita kapitalo – capital appelé – called-up capital
990 enlanda postulado; interna postulado – demande intérieure; demande interne – internal demand; domestic demand; home demand
991 eksterlanda postulado – demande extérieure; demande externe – external demand; foreign demand
992 postulado al ekstero; postulado de eksteraĵoj – demande étrangère – demand abroad
993 totala postulado – demande globale – global demand; overall demand; aggregate demand
1075 postulado pri mono – demande de monnaie – demand for money.
Sindikata Terminaro (de H. Wiersch), (germana – angla – franca – Esperanto), IKEF – sub numeroj
71 Arbeitsuchender – job seeker; job applicant – demandeur d´emploi – laborpostulanto/petanto
228 Lohnforderung; Gehaltsforderung – wage claim – revandication salariale – salajra postulo
377 Arbeitsanforderungen – job requirements – exigences du travail – laboraj postuloj
406 Forderung – claim – revendication – postulo.
Borsa terminaro kvinlingva, Deutsch – English – Esperanto – Français – Nederlands, (H. Wiersch), IKEF – FEL, 2004
0086 eine Option andienen – to proffer an option – oferti opcion; proponi opcion – offrir une option – een optie aanbieden
0145 bezahlt Brief “bB” – sellers over; more sellers than buyers – propono superas postulon; propona pluso – comptant vendeur – gedaan en laten
0146 bezahlt Geld “bG” – buyers over; more buyers than sellers – postulo superas proponon; propono pluso – comptant acheteur; (cours m) demandé – gedaan en bieden
0482 Geldkurs; Ankaufskurs – demand rate; demand price; quid quotations; buying rate; bid price – aĉetada kurzo; demanda kurzo – cours m de la demande; cours m acheteur – cours demandé – aankoopkoers; biedkoers
0485 Geld repartiert – reduced demands – reduktitaj demandoj – demandes fpl réduites – gereceerde aanvragen
0699 starke Nachfrage; Run – great run – vigla postulado; forta postulado – vive demande; forte demande – sterke vraag
0700 Nachfragekurs – bid price – aĉetista kurzo; demanda kurzo – cours m acheter; cours m de la demande – vraagkoers.
Railway Dictionary UIC, Fervoja Terminaro Esperanto-Français Français-Esperanto, Budapest, 1997 kaj UIC Railway Dictionary, Hungarian–English–German-French, Union Internationale des Chemins de fer, UIC RailLex, MAV Rt., 1997 – terminoj sub signoj (transprenita el artikolo de Z. Hinšt «Problemo de signifoj de ekonomiaj terminoj en Fervoja Terminaro (UIC Dictionary)», La Merkato, n-ro 89 (julio 2005), p. 9-15 kaj laŭ elekto de aŭtoroj el koncernaj vortaroj
besoins en matière de transport (MA10) – traffic requirements – Transportbedarf; transportnachfrage; Verkehrsanforderungen; Verkehrsbedürfnisse – transportbezono (ankoraŭ tri foje ripetas samajn signifojn kaj terminojn).
el FT
demande NT30 – enquiry ENG – Stationsaufforderung ENG - postulo stacia
demande d´indemnité VS 20 – claim for compensation – Erstattungsantrag - kompenspostulo
demande de détaxe VS20 – claim for a reduction; claim for a refund – Erstattungsantrag; Rückerstattungsgesuch - repagopostulo
demande de l´état NT30 – status enquiry – Zustandsabfrage - pridemando de stato
demande de mutation PS10 – application for transfer – Versetzungsgesuch - peticio pri alioficigo; peticio pri deĵortranslokigo
demande de secours (traction) PR70 – request for assistance (tractive unit failure) – Anforderung von Hilfe (Zugförderung) - helpopeto (trakcio)
demande de service OD30 – service enquiry – Dienstanfrage - demando serva
demande de transport MA20 – request for transport; transport demand – Verkehrsnachfrage - transportbezono
demande de voie /a-/ (block) PR60 – single-line block system requiring prior line – clear authority – mit Mitwirkung der nachgelegnen Blockstelle - petante pri libertrako (blokinstalaĵo)
demande de voie PR60 – offering of a train; train offering – Anbieten eines Zuges - trajnveturon proponi
demande de wagon VS40 – car order; wagon request – Wagenanforderung; Wagenbestellung - vagonmendo
demande pour emettre NT20 – request to send – Sendeteil einschalten - sendilon ekfunkciigi
el FT
offre de transport (MA30) – transport offer; transport supply – Beförderungsangebot; Transportangebot; Werkehrangebot - transportoferto
modelè de maximatisation d l´utilité (PC30) – modelo de pasaĝertrafikofertoj por utilecmaksimumuigo
modelè de multimodal (MA10) – modelo de trafikpostuloj konsidere al ĉiuj trafikiloj
modelè de unimodal (MA10) – modelo de trafikpostuloj konsidere al unu trafikilo.
RailLexic 3.0., UIC, CD-ROM, 2002
demand model (disaggregate-) (PC30, MA20) – disaggregiertes Nachragemodell – désaggrègé modelè de demande – modelo della domanda disaggregata – modelo de trafikpostuloj laŭ pasaĝerenketo
request for route, rate… (VS20) – Beförderungsweg, - Tarif… - revendication d´itineraire, de tarif); Absendervorschrift – richiesta di itinerario, di tarifa…- postulo de ekspedanto (itinero, tarifa)
service provided (VS20) – Leistung angebot – service offert – servizio offerto – oferto priservada
supply (of coaches, wagon) (VS40) – fourniture (de voitures, de wagons) – Wagenstellung (Reisezug – Güterwagon) – fornitua di carozze, di carri – vagondisponigo
supply (of empty wagons) (VS40) mise à disposition (d´un wagon vide) – Lehrwagenbereitstellung – messa a dispozione di un carro vuolo – disponigo de vakvagono.
UIC Railway Dictionary, 2005 – terminoj sub signoj
water supply – akvoprovizado (tri kazoj sub sama angla termino).
SCIENCOFAKAJ LABORAĴOJ – DU EKZEMPLOJ
En studmaterialo por kurso dum la 11-a Sanmarina Universistata Semajno (SUS 11) en aŭgusto kaj septembro 1992 de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) sub titolo “Trafiko – La merkato de trafikservoj (Priskribo de la trafiko), la aŭtoro d-ro Werner Bormann uzas terminojn “proponado” kaj “postulado”. Pli prezice en kunteksto de ĉapitrotitoloj estas uzitaj “proponado en la trafikmerkato” kaj “postulado en la trafikomerkato”. Krom tio unu ĉapitro estas titolita “Plenumo de merkatbezonoj”. La aŭtoro estas unu el kunlaborantoj en IKEV (redaktinte germanan parton de la vortaro).
En faklaboraĵo “Al merkatesploroj – notoj el du sinsekvaj staĝoj” atingebla sur TTT-paĝoj de IKEF (www.ikef.info aŭ www.ikef.org) sur menuo – eldonoj, la aŭtoro Daniel Durand uzis terminojn “oferto” kaj “mendo”.
|