Barataj diskursoj kaj la universitata internaciigo




Дата канвертавання22.04.2016
Памер8.01 Kb.
Barataj diskursoj kaj la universitata internaciigo
Probal Dasgupta (Indian Statistical Institute/ Barata Statistika Instituto, Kolkato, Barato)
Prezentita en la Nitobe-simpozio pri

Languages and Internationalization in Higher Education:

Ideologies, Practices, Alternatives/ Lingvoj kaj internaciigo en la universitata edukado: Ideologioj, praktikoj, alternativoj
Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (Rotterdam, Nederlando)/ La Instituto Árni Magnússon por Islandistiko
Reykjavik, Islando, 18-20 julio, 2013
Resumo
La nuna ondo de la universitata internaciigo efektive efikis ankaŭ sur la baratan pejzaĝon. Pro hazardaj kialoj ligitaj al persona ĉeesto, mi sukcesas prezenti al vi propraspertan priskribon pri iuj aspektoj de tiu ĉi efikado. Sed la unua granda iniciato en la moderna historio por universitata internaciigo sur la nivelo de remuldado de la ideo mem de la universitato venis de la barata poeto kaj pensulo Robindranath Tagor en 1921, kiam li establis Visvabharati, internacian universitaton en Santiniketan. Lia iniciato estis parenca al proponoj de Mahatmo Gandhi, Sri Aurobindo, Jiddu Krishnamurti fosi serioze kaj en dialogo kun fremdaj samentreprenanoj la universalisman sulkon en la barata civilizo. En tiuj samaj 1920aj jaroj Barato ĉefmovis proponon, ke la Ligo de Nacioj adoptu Esperanton kiel la portilon de internacia kultura dialogo. Post la dua mondmilito, la devigoj de regionaj kaj mondaj krizoj trudis malreliefigon de tiuj iniciatoj. Sed ni nun trovas nin en kunteksto, en kiu indiĝas remalfermi iujn substancajn demandojn pri la lingvo kaj la diskurso, kiujn surekranigis en la 1920aj jaroj renesancoj figuroj muldintaj la baratan lukton por la libereco; iuj inter ili vidis Esperanton kiel neŭtralan arenon, kie la koloniestroj kaj koloniigitoj povus renkontiĝi en kunteksto de egaleco, kaj de komuna laborado por forigi la analfabetecon. Eble ni povos remalfermi la demandojn en la kadro de la hodiaŭaj jarmilaj evoluigaj celoj.
Indian discourses and academic internationalization
Probal Dasgupta (Indian Statistical Institute, Kolkata, India)
Presented at the Nitobe Symposium on

Languages and Internationalization in Higher Education:

Ideologies, Practices, Alternatives
Centre for Research and Documentation on World Language Problems (Rotterdam, Netherlands)/ Árni Magnússon Institute for Icelandic Studies
Reykjavik, Iceland, July 18-20, 2013
Abstract
The current wave of academic internationalization initiatives have indeed changed the Indian landscape as well. I am able to provide a first-hand account of some aspects of this impact for accidental ‘I was there’ reasons. But the first major initiative in modern history for academic internationalization at the level of refashioning the idea of the university came from the Indian poet and thinker Rabindranath Tagore in 1921, when he established Visvabharati, an international university in Santiniketan. His initiative was akin to proposals from Mahatma Gandhi, Sri Aurobindo, Jiddu Krishnamurti to cultivate seriously and in dialogue with foreign stakeholders the universalist vein in the Indian civilization. It was in the 1920s, too, that India spearheaded a proposal that the League of Nations should adopt Esperanto as the medium of international cultural dialogue. After the second world war, the exigencies of regional and international crises led to a sidelining of these initiatives. But we are now in a context that makes it worth our while to reopen some of the substantive questions of language and discourse that were formulated in the 1920s by renaissance figures who shaped the Indian freedom struggle, some of whom saw Esperanto as a neutral arena where colonizers and colonized could meet on equal – and literacy-fostering – terms. We may be able to reopen these questions in a way that interfaces with today’s millennium development goals.


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка