Mogens Rude Andersen 1954 – 10 Decembro – 2004




Дата канвертавання26.04.2016
Памер5.53 Kb.
El prelego, eldirita en 2004 en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo, de

Mogens Rude Andersen

1954 – 10 Decembro – 2004
50-jara Datreveno de la Montevidea Rezolucio

favore al Esperanto
- - - - - - -
La fama Rezolucio de Unesko, Montevideo 1954, atingita de Ivo Lapenna.
Post la streĉa venko, la 10-an de decembro 1954, Ivo Lapenna skribis el Montevideo:
”Mi sentis la gambojn paralizitaj. Mia korpo algluiĝis al la seĝo. En la salonego la decido estis salutita per forta aplaŭdo, apogata precipe de la galerioj. Homoj leviĝadis de sur siaj seĝoj kaj venadis al mi por gratuli … Eĉ tute nekonataj.
Estis la 17.30 h., vendredon, la 10an de decembro, kiam okazis tiu historia momento ne nur por nia Movado, sed ankaŭ por la kulturo de la mondo. Unesko oficiale rekonis la valoron de Esperanto por la scienco, edukado kaj kulturo. La sama konferenco, kiu nur antaŭ 6 tagoj moke priridis la lingvon kaj neis ĝian kulturan valoron, nun en la plej solena kunsido, en maniero la plej digna nuligis sian propran antaŭan decidon.”*
*El letero de 13.12.1954 al Ernfrid Malmgren [la tiama Prezidanto de UEA].
La postan matenon ĉiuj gazetoj alportis la novaĵon: Tribuna Popular sub la titolo ‘Triumfo del Esperanto’.
Verdire, triumfo de la Internacia Lingvo.
- - - - - - -
Baldaŭ s-ro Mogens Rude Andersen eldonos kajeron pri la Unesko-afero (v. supre), kiu estas la plej streĉa legaĵo. Mi rekomendas al ĉiuj legantoj havigi tiun kajeron de UEA, kiu priskribas unu el la plej gravaj mejloŝtonoj de la historio de Esperanto entute. Tiu fama Rezolucio malfermis ĉiujn postajn atingojn por la lingvo. Ivo Lapenna mem deziris verki detalan libron pri tiu tuta interesega Unesko-afero, sed, bedaŭrinde, tutsimple li ne trovis la tempon pro sia daŭra laborego por la Internacia Lingvo.
Birthe Lapenna


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка