Lycée de Makamba




Дата канвертавання26.04.2016
Памер51.44 Kb.
 

"""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""

Lycée de Makamba.

 

Antaŭ mia veturado al Makamba mi jam aŭdis pri la instruado de Esperanto ĉe Lycée Makamba, liceo kun pli ol 1500 gelernantoj, la plej granda liceo en la suda parto de Burundo.  La instruadon faris S-ron IRAWIBUKA Jean Marie, kiun mi konis dum la dua nacia kongreso de Esperanto en Rumonge, okazinta en julio 2009.  Li partoprenis dank’al subvencio de SEL(Skolta Esperanto Ligo) kunlabore kun la nacian asocion per kotizoj de siaj ĝiaj membroj.  Ankaŭ venis kun li aliaj du esperantistoj de Makamba. 



La kongreso estis okazo por ni aŭdi raporton pri la stato de la movado en Makamba kaj pro la interesiĝo de ĉiuj partoprenintoj, ni decidis ke estu komitatano de ANEB por Makamba, je tio decido elektiĝis S-ro IRAWIBUKA Jean Marie.

 

Mi iam  vizitis la ĉeliman parton de la provincon esperantkadre por ekzamenigi kelkajn junulojn kiuj per fare de Patrick starigis klubon en Nyanza-lac, je 48 km de Makamba, unu el la plej riĉaj komunumoj de Makamba. Tiam, mi estis kun du aliaj esperantistoj nome Aline kaj Eliezer kaj ni ĝojis pro la neimagebla lingvonivelo de la grupo.



 

La 20-an de septembro, mi alvenis en Makamba por mia unua fojo unuan fojon.  La loko estis tute nova por mi, mi ne konis eĉ unu vizaĝon ĉe la bushaltejo.  Mi informiĝis kie mi povas preni taksion, kaj tuj iris al la hotelo, kie ni mi pasigos la du monatojn. 

La vetero en Makamba tute malsimalas tiun de Bujumbura, ofte pluvas kaj vespere tre malvarmas.  Ankaŭ vivmanieron ne estas kiel tiu de la ĉefurbo ĉar en ĉi parto ankoraŭ estas amo inter popolo, ankoraŭ estas kio mi nomos “senco de la familio”.  Ĉiuj estas kiel familianoj, do neniu povas havi problemon, ĉar ĉiuj pretas helpi unu la alian.

 

 



En mia kapo venis multaj ideoj pri kiel kontakti la S-ron, kiu instruas Esperanton en Makamba liceo por ke li gvidu min kaj ni kune planu kiel mi ekuzos mian tempon.  Mia plano estis starigi fortajn kaj longdaŭrajn klubojn en 3 lernejoj de la ĉefurbo de Makamba kaj plifortigi la klubon de Lycée Makamba, kiu ŝajne bezonis mian moralan kaj materialan helpon, kiel Prezidanto de ANEB. 

 

Mi venis kun du pezegaj valizoj, plenaj je esperantaĵoj kaj pro ili, mi sukcesis senprobleme plenumi mian taskon en Makamba.



Mi sabaton vizitis la liceon, kaj alveninte tie, mi kontaktis la Direktoro kiu konas la ekziston de la esperantoklubo ĉe sia lernejo sed ĵuste konas ĝian celon.  Mi klarigis al li detale pri kio temas, ĝia celo, la kreinto.... kaj li promesis helpi administre.  Li vokis la gvidanton de la klubo S-ro IRAWIBUKA Jean Marie. 

Mi havis sufiĉan tempon paroli kun li, kaj ni pridiskutis pri ebleco varbi multajn lernantojn por pligrandigi la rondon ; la lernejo havas multajn gelernantojn sed la esperanta klubo nombras nur 26 membrojn (laŭ informoj de Jean Marie), do necesas plifortigi la varbadon. Tio estas la ĉefa rimarkinda problemo en multaj lernejoj, esperantistoj ne konas strategiojn por varbi novajn membrojn aŭ ili malbone varbas ilin.  Por varbi, vi devas estis sufiĉe informita pri la movado kaj montri al la varboto la nunajn lingvajn problemojn kaj post montri al li ke esperanto estas solvo.  Jes, en ĉi liceo necesas plifortigi la varbadon por havi almenaŭ 100 membroj, kaj tio eblas.  Mi parolis kun Jean Marie pri la horaro, kaj laŭ liaj informoj, mi eksciis ke kluboj funkcias nur vendrede, posttagmezon.

 

La distanco inter la liceo kaj la ĉefurbo de Makamba estis tre granda, kaj piede necesas ĉirkaŭ du horoj, mi devis ĉiam iri tien per aŭto aŭ motorbiciklo. 



Ankaŭ la horaro ne favoras, vendrede mi devis esti ĉe Lycée Communal Saint Pierre Claver de Makamba.

  Ni klopodis trovi kune la solvon, kaj ni findecidis ke mi helpos la surlokan instruiston, kiu certe ankoraŭ bezonas lerni multon pri bona organizado de kluboj, kiel varbi por Esperanto, bona korespondado kaj bona strategio por instrui Esperanton (por paroligi rapide la gelernantojn). Aldone, mi promesis viziti lin se okazos prezentiĝos.  Li ankaŭ promesis viziti min kaze ke li havas liberan tempon ĉar la lernejo havas internan sistemon, do gelernantoj eliras la lernejon nur dimanĉon por preĝi (unu fojon monate) aŭ por celebri kelkajn gravajn festojn kiel sendependiĝo….

 

S-ro IRAWIBUKA Jean Marie vizitis min dufoje ĉe mia loĝejo kaj kune ni lernis pri diversaj temoj, pri kiel plifortigi la movadon, kiel ni povas trovi aliajn esperantistojn, kiuj lernis kun li en rifuĝejo en Tanzanio.  Mi donis al li kontakton, por ke li tuj informu al mi se li vidas unu el esperantistoj el la rifuĝejo.  Mi donacis al li kelkajn lernomaterialojn kaj malfermis por li retadreson, por ke li havu vastan kontakton. 



 

Li petis al mi serĉi por siaj gelernantoj kaj por si korespondantojn, sed tio ŝajnis ne ebla pro la fakto ke en la suda parto la retumado multe kostas, loĝantoj mem ne konas multon pri korespondado kaj eĉ edukitaj personoj ne scias ke eblas sendi leterojn eksterlande per poŝto.  La poŝtoficejo ekzistas en Makamba sed ĝi funkcias kiel banko.  Nur kelkaj (ne multaj) organizoj  kaj Asocioj malfermas poŝtkestrojn por korespondado kun siaj eksterlandaj kunlaborantoj aŭ parteneroj.  Ekzemple, multaj lernejoj ne havas siajn proprajn poŝtkestrojn (Lycée Saint Pierre kaj Lycée Communal de Cunamwe kie mi starigis klubojn) kaj ankaŭ multaj lernejestroj ne konas numerojn de poŝtkestron de siaj lernejoj.  Tion mi rimarkis dum miaj diskutoj kun diversaj  lernejestroj  kiam mi petis al ili doni poŝtadreson por ke mi petu por ili esperantajn dokumentojn kaj preskaŭ ĉiuj (nur tiu de la interneja liceo) diris al mi ke ili ne havas poŝtkestron kaj aliaj donis al mi poŝtkestron kiu estas en Bujumbura. 

 

Mi devis pensi kiel ni komunikos kun ili kiam mi estos en Bujumbura kaj en mian kapon venis ideo pri malfermo de unu poŝtkestro por ĉiuj esperantaj kluboj de Makamba sed venis demando pri kiu respondecos pri ĝi.  Kiu daŭre pagos por ĝi ?  De kie venos sumo por malfermi ĝin ?  Tiujn demandojn respondos ANEB kies celo estas disvastigi Esperanton en Burundo.  Mi kontaktis S-ron BAHATI Pamphile, la kasisto de ANEB kaj li diris al mi ke ne estas mono en la kaso de ANEB. 



La sola ebla solvo estis helpi la surlokajn esperantistojn por ke ili uzu interreton kaj mi por helpis al Jean Marie malfermi retkestron kaj instruis al li bazajn konojn por retumi.

Mi de for sekvis la agadon en ĉi liceo, kaj dimancon, la 15-an de novembro, mi denove vizitis la klubon por audiaŭi klubanojn, ĉar mia staĝo finos la 20-an de novembro.  Okaizs kurso kun ili pri bona organizado, bona korespondado kaj strategio por varbi novajn membrojn.  La klubo bezonas multon, precipe lernomaterialojn.  Membroj bezonas korespondantojn.

 

Mi planas reviziti la klubon kiam mi estos en Makamba, kaj tiuj kiuj povas helpi per lernomaterialojn, ili sendu ilin je la adreso de ANEB;



 

Urba liceo de Makamba : Liceo Sankta Piero Klavero

 

Je la unua tago, mi pripensis kiel mi ekvarbos homojn je tiu tutnova loko por mi. Necesis pripensi kiel starigi rilatojn kun junuloj, kiuj loĝas apud la hotelo. 



 Porinforme, venis kun mi 13 akademianoj de la sama universitato, kaj ni ĉiuj loĝis en la sama hotelo. Entute, ni estis 14. Unue, mi devis ekinstrui Esperanton al tiuj studentoj, ĉar kelkaj petis tion al mi kiam ni ankoraŭ estis en Buĵumbura, kaj mi al ili promesis plenumi ĉi taskon en Makamba.  Sed, mia ĉefa esperanta celo en Makamba estis instrui Esperanton al multaj junuloj, kiuj post mia foriro transprenos mian taskon.  Se mi instruus al tiujn akademianojn, mia celo ne estestus atingita atingiĝos, do necesis pensi pri lokanoj.  La hotelo lokiĝas en la centro kaj apud ĝi estas multaj hejmoj, kun kompreneble junuloj.

Lundon, la 21-a, estas feritago en Burundo.  Venis en la hotelon kelkaj junuloj por viziti unu de el miaj amikoj.  Mi profitis la okazon por interkonatiĝi, kaj mi eksciis ke ili ĉiuj estas lernantoj en la urba liceo.  Mi parolis al ili pri Esperanto, kaj ĉiuj interesiĝis.  Ili volis ke mi tuj ekinstruu al ili, sed ne estis oportuna tempo.  Necesis koni multon pri la liceo, ĉu estas kluboj en tiu liceo, pri proceduroj por starigi novan klubon…. La junuloj diris al mi ke mi devas vidi la Direktoron de la lernejo kaj ili certigis al mi ke li akceptos la ideon.  Mi petis al ili montri al mi kie lokiĝas la lernejo.  Mi iris kun ili, kompreneble ili faradis al mi multajn demandojn, kiujn mi ĝoje respondis al ili.Mi ekhavis esperon ke ĉio iros glate.

 

La 22-an de septembro, mi kun miaj kamaradoj iris al la hospitalo por prezentiĝi, kaj por ekscii pri la programo.  Mi ne havis tempon vidi la Direktoron de la lernejo antaŭtagmezon.  Mi iris vidi lin posttagmeze sed mi ne sukcesis vidi lin.  La sekretariisto donis al mi lian telefononumeron, mi telefonis lin sed sen sukceso.  La Direktoro estis en Buĵumbura, kaj revenos post unu semajno.  Kion mi faru ?  Mi petis telefononumerojn de la zorganto pri lernado, kaj tiu donis rendevuon morgaŭ posttagmeze.



 

Merkredon, la 23-an de septembro, mi iris al lernejo kaj vidis la homon.  Mi parolis al li pri mia celo kaj li tuj interesiĝis.  Li estis antaŭinformita pri Esperanto kiam li estis en universitato kaj en 2005 li volis partopreni la seminarion de Kapista, sed pro tempo li ne sukcesis.  Ĉio iris kiel mi deziris, li eĉ akceptis partopreni kun siaj gelernantoj. 

Ni interkonsentis kun li okazigi esperantokurson ĉiun vendredon kaj sabaton posttagmeze.

 

Vespereron, la junuloj kiuj venis lundon venigis alian grupon kaj petadis al mi ekinstrui ilin, sed tio ne eblis.  Nur, kion mi devis fari, estis prepari ilin por ke ili ankaŭ helpu min varbi siajn kamaradojn. Mi informadis pri Esperanto al ili uzante la metodon kiun ni lernis dum la 2008-a seminario en Rumonge kaj mi senprobleme sukcesis.  Multaj interesiĝis kaj eĉ  helpis al mi varbi siajn geamikojn.  Mi pensis organizi hejmkurson por ili sed tio ne eblis pro la fakto ke mi ne povis facile trovi klasĉambron kaj ili estis multnombraj.  La salono de la hotelo estis iom malgranda kaj ĉiam plena je vizitantoj, do mi ne povis ĝeni miajn kunloĝantojn.



Feliĉe preskaŭ ĉiuj estis lernantoj de liceo, kiu jam favoris al la instruado.  Kelkaj estas de la aliaj lernejoj, sed mi ne povis kontentigi al ĉiuj ĉiujn. Mia unua celo ne estis instrui Esperanton sed fari sukcese mian staĝon.

 

Porinforme, la liceo estas en la centro de Makamba, kun 635 gelernantoj, kiuj loĝas en la centro kaj en ĉirkaŭaj vilaĝoj de Makamba. La gelernantoj de ĉi liceo estas tre antuziasmaj.



La diferenco kun aliaj lernejoj, unu el aŭtoritatoj de la liceo partoprenis en la kurso kaj estis inter la plej bonaj lernantoj de mia klaso.  Li multe helpis al ni donante kretojn kaj aliaj instrumaterialojn.

Vendredon, la 25-an, okazis mia tutunua kurso ĉe la liceo, kun 128 gelernantoj.  La klaso estis tre plena kaj estis por mi tre malfacile komprenigi mian lecionon.   Ni pripensis kiel dividi ilin en du grupoj, sed tio ne eblis pro la horaro kiun ni interkonsentis.  Mi selektis la plej bonajn lernantojn(ĉirkaŭ 30) por ke mi facile kaj kun sukceso instruu ilin kaj la aliajn mi petis resti hejme.  Mia decido estis malbona, sed mi ne havis alian elekton.  La alia grupo lernos de tiuj kiuj lernos kun mi, en bonaj kondiĉoj.  Certe, ili ĉiuj aplaŭdis la ideon, sed kompreneble ne sekvis ĝin sekvis ĉar en la venonta tago, denove la sama nombro venis, do mi rimarkis ke ĉiuj deziras lerni.  Kion mi devis fari?  Mi organizis apartan kurson al la plej bonaj, ili devis veni al la hotelo ĉiun dimanĉon.  Ĉio iris glate ĉar nun la grupo kiu lernis kun mi hejme nun respondecas pri la klubo en la liceo urba de Makamba kaj eĉ ili planas starigi klubojn en aliaj lernejoj.  Ni atendu kaj ni vidos. 

 

Kiel en aliaj lernejoj, mi enkondukis kurson pri kiel ili devas korespondi, kiel ili devas organizi sian movadon…



La 7-an de septembro, la membroj de la klubo voĉdonis por la estraro de la klubo.

 

 



Liceo de CUNAMWE

 

Cunamwe estas unu el 5 distriktoj de MAKAMBA, troviĝanta je preskaŭ 9 km de la centrurbo de Makamba, montara vilaĝo, kun belaj pejzaĝoj kaj riveretoj.  Montoj ĉirkaŭ ĝin ĉiuflanke kaj je la centro estas multaj malnovstilaj domoj.  La vetero en ĉi parto estas tre bona.



La vilaĝo havas unu elementan lernejon kaj unu sancentron.  La vilaĝo estas vivmaniere malsama de la centrurbo, kaj eĉ kulture. 

La vilaĝo estas malfacile atingebla pro la malbona stato de la vojo, nur eblas rapide kaj multkoste atingi la lokon per motorbiciklo. Aŭtobusoj ne iradas ĉi regionon, nur sub speciala peto.  Per piedo, oni paŝas dum ĉirkaŭ 2 horoj je tiu malbona vojo.

 

Esperante, ke en la vilaĝo estas junulo, kiu lernis Esperanton en Lycée Makamba en 2008, kaj poste li ŝanĝis lernejon kaj iris al Lycée Communal Cunamwe.  Kiam li eksciis pri mia restado en Makamba, li petadis al mi iri en la vilaĝon kaj eĉ helpis al mi aranĝi permeson ĉe la Direktoro de la lernejo. Mi ne vere volis iri tien pro la distanco kaj la malbona stato de la strato sed la junulo petegis al mi iri tien.  Mi petis al li fari liston de interesiĝantoj, kaj du tagoj poste li kunportis al mi liston de pli ol 70 gelernantoj.  Nekredeble !  Mi ne povis lasi ilin, 70 gelernantojn, kiuj memvole deziras lerni la lingvon.  Mi metis la lernejon en mian laborprogramon. 



La Direktoro al mi telefonis kaj li ankaŭ petis al mi iri en la vilaĝon instrui la lingvon kaj eĉ promesis al mi doni necesajn materialojn.  Mi vidis ke ne nur gelernantoj interesiĝis sed ankaŭ lernejestroj.  Nur kelkaj profesoroj pri la angla kaj la franca lingvoj ne komprenis la gravecon de Esperanto kaj konsilis al gelernantoj ne lerni la lingvon.  Malgraŭ la donitaj konsiloj, gelernantoj jam estis sufiĉe informitaj pri la lingvo, kaj eĉ legis en la franca vortaro la ekziston de Esperanto, do ili ne akceptis la konsilojn.

 

Merkredon, la 30-an de septembre, mi kiel normale eliris la hospitalon je la 12-a horo kaj iris hejmen por tagmanĝi , la junulo de Cunamwe atendis min hejme ĉar devis tiam komenci la unuan kurson.  Mi demandis al li kiom da kilometroj distancas estas la loko kaj kiom da tempo ni bezonos por atingi la lokon ĝin.  Li respondis al mi ke nur sufiĉas nur 30 minutojn por atingi



Bedaŭrinde la informo pri tempo ne estis ĵusta, kaj mi rimarkis ke la nocio pri tempo ne estas bone komprenata en ĉi regiono.  Ni ekvojaĝis je la 13-a kaj duono por alveni tie je la 14-a horo, kaj komenci la kurson je la 14-a kaj duono.  Ni survojis  preskaŭ 2 horoj kaj alvenis je la celita loko je la 15-a horo.  Ni lace alvenis tie lacaj , kaj kelkaj gelernantoj jam malesperis ke ni ne venos iros tien.  Feliĉe preskaŭ ĉiuj loĝas en la vilaĝeto kaj rapidege sciis ke ni jam alvenis.

 

Mi estis tre laca pro duhora paŝado en la malbona, montetplena vojo kaj sub la brulega suno, sed mi tamen faris ion kun la gelernantoj.  Partoprenis ĉirkaŭ 70 gelernantoj de diversaj studniveloj kaj aĝoj.  Neniu estro de la lernejo ĉeestis la kurson pro la fakto ke ĉiuj loĝas en la ĉefurbo de la provinco.



 

La unua kontakto kun la gelernantoj donis al mi grandegan kuraĝon kaj ege impresis min.  Post la enkonduko pri la historio de Esperanto, ili faris multajn demandojn pri la celo de Esperanto, kie ĝi estas uzata en la mondo…

 

Post klarigo mi ekinstruis la alfabeton kaj prononcadon prononcadon.  Ili rapidege kaptis ĉion, kion mi al ili instruis.



Necesis pridiskuti la programon de nia kurso, kaj ni interkonsentis renkontiĝi dufoje semajne (Merkredon posttagmeze  kaj sabaton ekde la 8-a horo ĝis la 12-a).  Reveninte hejmen, mi devis preni motorbiciklon kaj pagis 1000.  Mi rimarkis ke mi ne povos iri tien du foje semajne pro la transportokosto ; mi devis elspezi 3000 por la transporto kaj mi ne antaŭvidis tiun elspezon. Mi telefone informis al Egide ke mi nur povas iri tien unufoje semajne, do sabaton kaj instrui 4 horojn; la proponon kiun ĉiuj klubanoj varme akceptis.  Sabaton, en ĉiuj publikaj lernejoj de Burundo kurosoj ne oficiale okazas, nur instruistoj kiuj volas rapidege fini siajn progamojn povas interkonsenti kun la gelernantoj por ke ili lernu.  Alikaze, lernantoj estas liberaj kaj povas iri al lernejo nur por revizii.

 

Sabaton, la 3-an de oktobro mi frumatene, per motorbiciklo iris al Cunamwe kun 40 libroj (esperantorevuoj, MONATO, Kontakto, Tejo tutmonde, Esperanto-france, Esperanto jeunes, rakonto pri tarofolioj...).  Mi donis la librojn al la respondeculoj de  la klubo, por ke ili siavice transdonu ilin al lernejestro kiu poste donos ilin al la bibliotekisto.  La libroj ne estos por la klubo sed por la lernejo.  Ni tion faris por ilin sekurigi, ĉar vidiĝis evidentiĝis ke libroj donitaj al individuo aŭ al kluboj facile perdiĝas.   Pro multaj okupoj, mi ne havis tempon ilin stampi hejme, mi petis helpon de du klubanoj.  La libroj aldoniĝis al aliaj 7 libroj, kiujn mi antaŭe donacis al lernejo nome de la klubo.  Je la 8-a horo komenciĝis nia kurso, partoprenis kiel kutime multaj gelernantoj kaj ni multon lernis.  Mi konstatis ke la klubanoj vere scias kion ili volas ĉar ĉio kion mi al ili instruas ili rapidege kaptas.  Post la kurso, mi vizitis kun miaj gelernantoj la vilaĝon.  Survoje mi klopodis paroligi ilin, do la kurso daŭris.  Mia celo ne estis nur viziti sed altiri atenton de vilaĝanoj kaj informadi pri Esperanto.  Mi survoje diris al ili nomojn de objektojn, kiujn ni renkontas kaj ili ĉion skribas.  Beadŭrnde la vilaĝo estas malgranda kaj ni rapidege finis nian promenadon, tamen dum la kelkaj minutoj de promenado ni multon vidis kaj multon lernis kun miaj gelernantoj.



 

Mi poste iris al loko kie staras motorbiciklo kun grupo de klubanoj malantaŭ mi, ni alvenis tie parolante Esperanton, sed neniu motortaksio estis tie. 

Ne multaj personoj povas uzi motorbiklon pro la kosto kaj por veni de la ĉefurbo de Makamba al la vilaĝo oni pagas duoblan koston(2000Fbu), sed por iri de la vilaĝo al ĉefurbo oni pagas la duonon de la kosto por veni(1000).  Mi scivolis la kialon, kaj unu diris al mi ke ne facilas trovi homojn kiuj uzas motorbiciklon de la vilaĝo al la ĉefurbo de la provinco, do se vi volas iri al la vilaĝo estante en la ĉefurbo vi devas pagi multon, probable la taksiisto revenos sen kliento, do  via kosto kovros liajn benzinojn, se vi ankaŭ pagas koston por reveni.  Alia kialo estas ke por reveni oni preskaŭ ne uzas benzinon, la vilaĝo estas supren de la ĉefurbo kaj revenante oni ne funkciigas la motorbiciklon.

 

Mi devis longe atendi kaj post 30 minutoj venis motorbiciklon kaj mi esperante adiaŭis ilin.  Ili volis ke mi longe restu kun ili sed tio ne eblis, ĉar mi ankaŭ devis iri hejmen, tagmanĝi, ripozi kaj poste prepari ion rilate miajn trejnadojn. 



 

Sabaton la 24-a, mi kiel kutime iris al Cunamwe, kaj ni lernis pri kiel verki korespondan leteron.  Vidiĝis ke la lingvonivelo de kelkaj klubanoj bonege altiĝis, kaj por ke ili restu aktivaj necesis pripensi kiel trovi por ili enlandajn kaj eksterlandajn korespondantojn.

 

Ĝenerale vidiĝis ke multaj ĵus bakitaj esperantistoj (ofte en malriĉaj landoj) ne konas la celon de korespondado.  Je la unua letero ili skribas pri malriĉeco ka altrudas la korespondanton per monpetoj, aliaj petadas al la korespondantoj venigi lin (ŝin) al Eŭropo aŭ USONO, aliaj petas geedziĝi kun siaj korespondantoj.  Tio ne honorigas nin, kaj bedaŭrinde multaj eksterafrikaj esperantistoj pensas ke afrikanoj lernas Esperanton nur por ricevi pasporton al Eŭropo aŭ USONO, aliaj pensas ke afrikanoj lernas Esperanton por ricevi monon, pensoj kiuj laŭ mi estas senfundaj senbazaj. Tiujn demandojn oni faris al mi, kiam mi donis interjuon al Radio Aktiva.   Por pruvi ke ili eraras, ni devas montri al ili (per ĵusbakitaj esperantistoj) ke niaj celoj ne estas tiaj, sed komuniki internaciskale, je sama nivelo.



 

 Unu flanke kulpas instruistoj, kiuj ne diris al siaj gelernantoj pri kio ili devas skribi, celon de la korespondado…. Ni havas malsamajn pensmanierojn do necesas ke ni diru al niaj gelernantoj kiel verki iliajn la leterojn kaj kion ili skribu. 

 

Ĉi kadre mi instruis al ili pri kiel oni verkas korespondleterojn, kion oni celas per korespondado kaj avantaĝoj de korespondado.  Sed, problemo estas kiel ili povas korespondi ?  Ĉiuj estas lernantoj el malriĉaj familioj, kaj ne havas konon pri retumado kaj funkciado de poŝto. 



Necesis ankaŭ instrui al ili pri kiel funkcias poŝto, kaj mi promesis malfermi por ili poŝtadreson ĉar tiun de la lernejo mi ne fidis pro la fakto ke ĝi estas en Bujumbura je preskaŭ 165 km kaj neniu inter la gelernantoj jam vizitis aŭ povas viziti Buĵumburon.

 

Je la fino de la kurso, okzis kunsido kun la elektrita estraro. Mi unue gratulis ilin pro ilia estraraniĝo kaj bondeziris al ili sukceson dum ilia oficperiodo.  Poste okazis por ili speciala kurso pri bona organizado de klubo.  Mi al ili unue diris ke la esperantistoj havas grandan koron sed malgrandan poŝon, do necesas pripensi kiel ili mem organizu sian movadon kaj la Asocio intervenos kaze de bezono. Mi proponis ke ili devas kotizi monate etan sumon, por uzi se ili deziras ekzemple por aĉeti kajerojn aŭ por sendi leterojn enlanden aŭ eksterlanden.



Venis ideo ke ni devas helpi la klubon per kapitalo de 50 000 fbu por ke ili starigu lernejan kantinon kie ili vendos kukojn, skribilojn, paperojn… La profito ili uzu por vivigi la klubon.  La ideo estis trafa, kaj mi promesis nome de ANEB serĉi la sumeton por ili.

 

La sekvantan dimanĉon mi renkontis la Direktoron de la liceo.  Ni interkonsentis kun li ke li tenos la librojn de la klubo en la lerneja biblioteko, kaj certigis al ni pri ilia sekureco. Tio certe estas grava paŝo, ĉar se oni lasas librojn en manoj de klubanoj ili kaŝas ilin hejme kaj en kelkaj tagoj, ĉiuj libroj malaperas.  Sed en la lerneja biblioteko, ili pruntpetos ilin kaj ilin gardos dum limigita tempo kaj se la pruntpetinto ĝin perdas li devas pagi ĝin.



 

Mi poste kolektis leterojn pri korespondpetado, kiun mi planas sendi al diversaj interesiĝantoj por ekkorespondi kun ili.

Estis la lasta tago por mi ĉar mia restadperiodo finiĝos nur en unu semajno.  Ni kantis kun ili, babilis pri diversaj aferoj.  Ili promesis al mi daŭre lerni la lingvon kaj miaflanke, mi promesis nome de ANEB sekvi ilin kaj eĉ organizi vizitojn.

 

La movado en ĉi suda provinco estas subteninda kaj ni petas al la tuta esperantistaro energie subteni ĝin per lernomaterialoj, kiuj nun estas prioritata helpo por ili, kaj ankaŭ per mondonacoj por ke ili starigu la projekton pri lerneja kantino.  Tio ebligos al ili memstare agadi kaj eĉ kontribui al la nacia movado per aliĝigo de siaj membroj al ANEB, kaj per kapablo kunigi siajn membrojn.



 

SABIYUMVA Jérémie


BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Posxtelefono (+257)77733052
Hejma: +257 29 555 390(de la 22 gxis la 7-a matene: GMT+2)

__._,_.___

Reply to sender | Reply to group

Messages in this topic (1)

Recent Activity:

Visit Your Group Start a New Topic

*****************************
La listo de la reviziantoj estas videbla en
http://www.uea.org/vikio/Reviziantoj
Por sxangxi vian abonajn agordojn, vizitu:
http://groups.yahoo.com/group/la-bona-teksto
Por malaboni, vi povas sendi retposxton al:
la-bona-teksto-unsubscribe@yahoogroups.com
*****************************

MARKETPLACE

Going Green: Your Yahoo! Groups resource for green living



Mom Power: Discover the community of moms doing more for their families, for the world and for each other

Switch to: Text-Only, Daily Digest • Unsubscribe • Terms of Use



.



__,_._,___


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка