Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu net




Дата канвертавання24.04.2016
Памер77.48 Kb.

"lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu.net" (v.1.0)

Saluton!

Mi estas Christophe. Mi faris la jenan enketilon por pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de la personoj, kiuj lernas Esperanton uzante la retpaĝaron lernu.net.

Mi esperas, ke vi akceptos dediĉi kelkajn minutojn por respondi al la jenaj demandoj. Via kontribuo helpos pli bone koni la lernadon de Esperanto per Interreto, kaj helpos plibonigi ĝin.

Tiun ĉi enketon mi faras kadre de mia trejnado pri esperanto-instruado, en la universitato Adam Mickiewicz de Poznano. Ĝiaj rezultoj estos la bazo de mia fina laboraĵo, kies titolo estos "Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu.net".

Mi garantias plenan anonimecon de viaj respondoj. Ili servos nur al statistikaj analizoj, kaj nek via nomo nek viaj personaj datumoj estos publike malkaŝitaj.

Mi pretas respondi ĉiajn viajn demandojn. Skribu al mia persona retadreso (ch.chazarein@gmail.com), aŭ pere de mia profilpaĝo en lernu.net (le_chaz).

Mi antaŭdankas vin pro via kontribuo. Bonvolu resendi la plenigitan enketon antaŭ la 20a de aŭgusto 2010.

1a parto : vi kaj Esperanto


En tiu ĉi parto estas demandoj, kiuj temas pri via persona aliro al Esperanto. Por marki viajn respondojn, vi povas uzi diversajn rimedojn: kolorigi, surstreki, substreki...

1) Kiel vi eksciis pri la ekzisto de Esperanto?

  • de konato

  • de familiano

  • el interreto

  • en lernejo

  • el amaskomunikilo

  • alimaniere: (bonvolu precizigi) ...


2) Kio plej instigis vin eklerni Esperanton?

  • la interesiĝo pri la lingvo mem (facileco, logiko, fleksebleco, ktp...)

  • iuj el viaj konatoj aŭ amikoj

  • viaj politikaj valoroj

  • viaj religiaj valoroj

  • la deziro profiti el ĝi vojaĝante

  • strebo al lingva egaleco

  • alia kialo: ...


3) Kiam vi eklernis Esperanton? Provu esti kiel eble plej preciza.


4) Kiam vi eklernis, kiu estis via ĉefa celo?

  • supraĵe malkovri la lingvon

  • havi ian bazon en gramatiko kaj vortostoko

  • uzi la lingvon ĉefe skribe

  • uzi la lingvon skribe kaj parole

  • kiel eble plej bone regi la lingvon

  • alia respondo: ...


5) Ĉu vi ĉeestis kurson (en la "reala mondo")? JES / NE

  • se vi respondis NE: kial?

    • ne estis kurso tie, kie mi loĝas

    • mi ne sciis, ĉu ekzistas tia kurso

    • mi preferis lerni interrete ol ĉeesti kurson

    • mi komencis lerni interrete, kaj ne vidis utilon aliĝi al kurso

    • alia respondo: ...


6) Krom Lernu.net, kiujn rimedojn vi uzis por lerni Esperanton?

  • la retpaĝon "Ikurso"

  • radion kaj podkastojn el Interreto

  • elŝutitajn dokumentojn (tekstoj, sonaĵoj, filmoj...)

  • programojn

  • multmedian DVD-lernilon

  • librojn

  • aliajn aferojn: ...



2a parto : vi kaj lernu.net


7) Kiam vi eksciis pri la ekzisto de lernu.net? Provu esti kiel eble plej preciza.

  • antaŭ unu semajno

  • antaŭ unu monato

  • antaŭ unu duonjaro

  • antaŭ unu jaro

  • antaŭ pli ol unu jaro

  • aŭ indiku pli precize (tt.mm.jj):


8) Kial vi ekuzis ĝin?

  • ĉar ne estas kurso tie, kie mi loĝas

  • ĉar mi preferas lerni libere kaj sole

  • ĉar tiu retpaĝaro plaĉis al mi

  • ĉar mi konas homojn, kiuj uzas ĝin

  • mi ne konis aliajn rimedojn por lerni interrete

  • alia kialo: ...


9) Kiel ofte vi vizitadas la retpaĝaron lernu.net?

  • (preskaŭ) ĉiutage

  • almenaŭ 3 fojojn semajne

  • almenaŭ 1 fojon semajne

  • malpli ofte


10) Ĉu vi registriĝis kiel membro?

  • jes

  • ne


11) Kiom da mesaĝoj vi sendis aŭ ricevis per la interna mesaĝilo de lernu.net?

  • multajn, mi ne kapablus kalkuli

  • pli ol 10

  • inter 5 kaj 10

  • malpli ol 5

  • mi neniam uzis la internan mesaĝilon de lernu.net

  • mi ne scias kiel funkcias la interna mesaĝilo de lernu.net


10) Kiel ofte vi komunikas kun aliuloj per la tujmesaĝilo?

  • regule

  • kelkfoje

  • mi provis unufoje la tujmesaĝilon

  • mi neniam uzis la tujmesaĝilon

  • mi ne scias kiel funkcias la tujmesaĝilo


11) Kiel ofte vi ricevis ies helpon aŭ klarigojn por via lernado?

  • tre ofte (pli ol 10 fojojn)

  • sufiĉe ofte (pli ol 3 fojojn)

  • kelkfoje (de 1 ĝis 3 fojojn)

  • neniam (mi petis, sed ne ricevis kontentigan helpon)

  • neniam (ĉar mi ne petis tian helpon)


12) Kiel ofte vi konsultis la mesaĝojn en la forumo?

  • mi regule vizitadis la forumon kaj legis (preskaŭ) ĉiujn diskutojn

  • mi ofte vizitadis la forumon kaj legis la plimulton de la diskutoj

  • mi kelkfoje vizitis la forumon, sed ne tre ofte

  • mi neniam vizitis la forumon (iru rekte al la demando 14)


13) Kiucele vi aktive partoprenas la forumon?

  • ĉefe por peti helpon

  • ĉefe por respondi demandojn

  • ĉefe por partopreni debatojn

  • mi neniam skribis mesaĝon en la forumo


14) Kiel ofte vi konsultis la diversajn kursojn de la retejo? Bonvolu signi en la sekva tabelo per "X".





unu- aŭ dufoje

okaze

sufiĉe ofte

tre ofte aŭ konstante

"Enkondukaj"

La Puzlo Esperanto

X

-

-

-

Bildoj kaj Demandoj

-

-

X

-

Vojaĝu kun Zam

-

X

-

-

12 respondoj

-

-

-

-

"Baznivelaj"

Mi estas komencanto

-

X

-

-

Ana Pana

-

X

-

-

La Zagreba Metodo

X

-

-

-

Pri la Fundamento

X

-

-

-

"Meznivelaj"

Ana Renkontas

X

-

-

-

Jen nia IJK

-

X

-

-

Verbumado

-

X

-

-

Gerda Malaperis

X

-

-

-

Kio okazas?

-

-

-

-

"Altnivelaj"

Laŭ mia opinio

X

-

-

-

La tuta Esperanto

-

X

-

-

"Aliaj"

Babili Esperante (por infanoj)

X

-

-

-

Pasporto al la tuta mondo

-

-

X

-

Vojaĝo en Esperanto-lando

-

X

-

-

el la parto "Lernado"

Vortoj

X

-

-

-

Gramatikoj

-

-

X

-

Ludoj

X

-

-

-

Virtualaj lecionoj

-

-

-

-

Elŝutaĵoj

X

-

-

-

el la parto "Biblioteko"

Legkonsiloj

-

-

-

-

Rakontoj kaj libroj

X

-

-

-

Gazetoj

X

-

-

-

Muziko

-

-

-

-

Filmoj

-

-

-

-

Proverboj

X

-

-

-


15) Laŭ via opinio, kiel multe utilis lernu.net al via lernado? Bonvolu taksi laŭ la jena skalo.


tute ne
utilis

0

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

treege
utilis


16) Ĝenerale, kia vi taksas la kvaliton de lernu.net? Bonvolu taksi laŭ la jena skalo.


mal-
bona

0

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

bonega


17) Laŭ via opinio, kiujn partojn de la retpaĝaro oni povus plibonigi? Kiel?

Foruma tekstredaktilo ne estas tre utila.

La parto filmoj havas malmultajn. Esperantistoj faras multajn amotorajn sed amuzajn filmetojn, kelkaj povas esti aldonita tie kun permeso.

Kvalita interaktiva kursoj estus bona. (Similaj al metodo de Rosetta Stone)

Ankaux nacilingvaj vortaroj estas tre mankaj.

Redakti eo --> xx vortarojn estas facile sed redakti inversajn vortarojn estas malfacile, cxar oni povas vidi, cxu la vorto ekzistas en eo --> xx vortaro, klakante vorton en iu esperantlingva forumtemon, sed kontroli ekzistecon de vortoj en xx--->eo vortaroj ne estas tiom facila.

Mesagxoj kiuj ne estas arhxivigita estas forvisxitaj post ses monatoj, tio ne estas vere bezonata.

3a parto : viaj personaj datumoj


En tiu ĉi parto, vi respondos al demandoj kiuj ebligos al ni pli bone koni vin. Tiuj informoj restos absolute konfidencaj kaj ne estos publike malkaŝitaj.
18) Kiu estas via sekso?

  • virino

  • viro


19) Kiu estas via ŝtataneco/nacieco?

Turka


20) Kiu estas via gepatra lingvo?

La turka


21) Kiom aĝa vi estas?

26

22) Kie vi loĝas? (Ŝtato kaj urbo/vilaĝo).



Turkio / Burdur

23) Kiu estas via familia stato?

  • fraŭl(in)o

  • edz(in)o

  • eksedziĝinta

  • vidv(in)o


24) Kiu estas via diplomnivelo?

  • doktora

  • magistra

  • licenca

  • abiturienta

  • lerneja


25) Kiu estas via soci-profesia statuso?

  • laboristo / dungito

  • sendependa metiisto

  • senlaborulo

  • emerito

  • studanto aŭ lernanto


26) Se vi laboras, bonvolu precizigi vian profesion.

Esplorasistanto (? - research assistant)

27) Ĉu mi rajtas kontakti vin cele de interparolo?

  • jes

  • ne – Mi gxojus, sed bedauxrinde mi ne povas flue paroli aux skribi esperante..


Koran dankon pro via partopreno!


/


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка