Komenio Vojo de Lumo




Дата канвертавання27.04.2016
Памер24.16 Kb.
Komenio - Vojo de Lumo

(Pensoj pri la universala lingvo)



Neeviteble do ankaŭ nun, kiam oni serĉas renovigon de la tuta mondo

kaj oni esperas ĝin, necesa estas la helpo de lingvoj,

t. e. bezono aŭ dono de iuj ajn lingvoj por tiuj,

kiuj disdividos tiun ĉi lumon de saĝo

aŭ de iu sola lingvo komuna por ĉiuj nacioj.

Eĉ se ambaŭ ĉi-manieroj ŝajnus neeblaj, tamen ne estas tiel,

sed la dua maniero estas pli facila ol la unua.

Ĉar estas pli facile, ke ĉiuj lernu unu kroman lingvon ol unuopulo ĉion,

se kompreneble oni estas atingontaj la celon per homaj laboro kaj klopodo.
Certe do kleraj homoj devos pripensi manieron,

pere de kiu ili facile povos akiri scion de iuj ajn lingvoj,

t. e. de ĉiuj lingvoj de tiuj nacioj, kun kiuj oni havos kontakton,

aŭ por ke ili konstruu ian unusolan lingvon,

kiun ili uzos ne nur en sia reciproka rilato,

sed ankaŭ povos facile instrui al ĉiuj, eĉ al la plej malkleraj.

Pri kiu ajn el tiuj du vojoj ili decidos, helpe de Dio rezultos iuj avantaĝoj.
Plene tamen estas necese preferi la duan vojon,

ke estu kreita iu lingvo komuna por la tuta mondo.

Ĉar per ĝi ĉiuj komprenus sin reciproke pli bone, uzante la samajn vortojn,

kaj tio estos eĉ unuarigarde klara signo,

ke tiu ĉi universala lumo trapenetris al ĉiuj;

klopodoj pri klerigo pli firme ankros ĉe ĉiuj

kaj pli sekure disvastiĝos al la posteuloj.

Kaj iu, kiu volos, povos vojaĝi tra iuj ajn regionoj kaj mondopartoj

kaj komprenos ĉlujn kaj ĉiuj komprenos lin.
Sed ĉar tiu ĉi komuna peranto de la nacioj devas esti por ĉiuj sufiĉa,

agrabla kaj aminda, por neniu malfacila kaj neŝatata,

kaj ĉar ni tian peranton jam devas serĉi,

mi ne povas ne citi ĉi tie konsiderojn de Ludoviko Vives,

kiu ankaŭ deziris unu lingvon por la tuta mondo.
Ĉar lingvo, kiel li diras, estas kaj instrumento

de la homa socio kaj trezoro de klereco, estus utile por la homa gento,

ke estu unu lingvo, per kiu ĉiuj nacioj povos paroli.

Sed li aldonis: "Kaj el tiuj lingvoj, kiujn ni nun uzas,

la latina ŝajnas al mi tia lingvo. . . "
Ni konsentas kun li nur tiugrade, ke ni konsideras unu lingvon

komunan necesa por la mondo. Kaj se ne estus iu alia lingvo,

estus konvene difini por tiu ĉi bezono

prefere la lingvon latinan antaŭ iu el la ceteraj lingvoj.

Sed ĉar niaj konsideroj nun strebas pli alten, ni ne povas agi alie,

ol rekomendi prefere lingvon tute novan.


Por tiu ĉi afero ni havas jenajn motivojn:

Unue, per universala lingvo oni devas helpi al ĉiuj egalrajte.

Per la latina lingvo ni helpus plej multe nur al ni, kiuj ĝin jam regas,

ne ankaŭ al malkleraj nacioj, kiujn ni devas ĉi tie prefere konsideri,

ĉar ili signifas la pli grandan parton de la mondo.
Por ili la latina lingvo estas, same kiel la aliaj lingvoj,

aŭ eĉ pli, kaj nekonata, kaj malfacila.

Ĝi postulas nome tre laborstreĉan multjaran zorgon

kaj koncentritan diligentecon,

kiel spertas tion nia junularo kaj kiel montras tion la konstruo

mem de tiu ĉi lingvo.


Ĉar ĝi estas plena je diversaj 1) kazoj de nomoj, 2) tempoj kaj modoj de verboj,

3) konstruoj en sintakso, kaj en ĉio ĉi abundas je plej nombraj neregulaĵoj.


Due, la universala lingvo devas esti el ĉiuj la plej riĉa, ĉiuflanke kontentiga,

por ke ĝi taŭge sencotrafu ĉiujn aferojn kaj facile esprimu

ĉiujn imagojn de la menso.

Ke tia ne estas la latina lingvo, tion ĝi konfesas mem,

ĉar ĝi estas malriĉa je kunmetaĵoj kaj ne tre fekunda rilate al derivaĵoj .

Tial ĝi pruntas tiom da vortoj de ekstere, precipe el la greka.

Kaj tiel forlasante unuecon kaj simplecon kaj ne atingante perfektecon,

kian ni serĉas, ĝi sufiĉas nek al si, nek al la objektoj.


Fine - kaj tio estas la ĉefa celo - la universala lingvo

devas esti universala medikamento kontraŭ konfuzo de nocioj.

Tio ne povas okazi alimaniere, ol ke ĝi progresos paralele kun la aferoj,

havante nek pli, nek malpli da vortoj ol kiom ekzistas da nocioj,

kaj ke ĝi ligos vortojn tute precize nur laŭ tiu ordo,

per kiu estas ligataj inter si la aferoj, nome tiel,

ke jam la sono mem trafu la esencon de la aferoj kaj prezentu ĝin al la menso.
Tion ĉi atingas la latina lingvo same malsufiĉe kiel iu ajn lingvo alia.

Ĉar la homoj de pli fruaj tempoj, la kreintoj de la lingvo,

kiu konserviĝis al ni, ne estis observantoj de la aferoj

sufiĉe precizaj por observi ĉiujn diferencojn

kaj esprimi ilin per vortoj trafaj kaj konvenaj.
Ili kontentis povante esprimi aferojn konatajn kaj ordinarajn.

Ja tre multaj vortoj aperis ĉe ili eĉ hazarde kaj sen iu motivo;

ili uzis ilin por signi tiun aŭ alian aferon.

Ja eĉ malan nocion ili esprimis per la sama aŭ simila vorto

kaj inverse 1a saman nocion per vorto mala.

De tie originas ĉie abundo da homonimoj, sinonimoj, paronimoj, tropoj,

figuroj, prerifrazoj aŭ dusencoj, superfluaĵoj kaj konfuzoj.
E1 tio do rezultas la konkludo, ke kontraŭ tiuj multnombraj malhelpoj

kaj konfuzoj de reciproka rilato, kiuj ekestas el multnombreco,

malfacileco kaj malperfekteco de la lingvo, ne restas pli efika rimedo,

ol konstrui novan lingvon, kiu superos ĉiujn jam konatajn lingvojn,

estante 1) pli facila, por ke ni povu lerni ĝin sen perdoj tempaj kaj materiaj,

2) pli ĉarmasona, por ke estu ĝoje lerni kaj ellerni ĝin,

3) pli perfekta, tiel perfekta, kiel estas nur eble laŭ la karaktero de la aferoj...
Ni sopiras do la lingvon

1) plene racian, kiu laŭ la fakta kaj formala vidpunktoj havu en si nenion alian,

ol tion, kio servas por esprimo de senco ĝis la plej malgrandaj detaloj,

2) analogan, kiu enhavus en nenio neregulaĵojn,

3) harmonian, kiu ne enportus inter aferojn kaj nociojn iujn misproporciojn,

ĉar ĝi jam per la sono esprimus sencon kaj diferencigajn signojn de la aferoj. . .

Ĉar nur tiam la epoko povos sin nomi klerigita kaj paca,

kiam lumo kaj paco estos en aferoj, en nocioj de la aferoj kaj en vortoj,

reprezentantoj de nocioj.
Se iu demandus pri Ia maniero, per kiu oni povus ĉi tiun lingvon krei,

do proponas sin du manieroj, nome aŭ sub gvido de lingvoj jam konataj,

aŭ sub gvido de la afero mem. La unua maniero estus laŭ la modelo de Zeuxis .

Li, intencante pentri Helena'n, kunirigis knabinojn elstare belajn,

kiom li nur povis akiri;

ĉion li sur ili atente pririgardis,

kaj transportis al sia Helena ĉiam tiun korpoparton,

pri kiu li konstatis, ke per ĝi iu knabino multe superas la aliajn,

kaj per ĉi tiu maniero li feliĉe esprimis ian pramodelon

de la plej perfekta ĉarmo.

Io simila povus okazi ankaŭ en nia kazo, se ĉio,

per kio iu lingvo elstaras en precizeco, beleco kaj esprimivo,

kaj apenaŭ iu estas tiel malfeliĉa, ke ĝi en io speciale ne superus la aliajn, . . .

tion ĉion se oni kolektus kaj harmonie kunigus en unu lingvon,

por ke el pluraj ĉarmoj ekestu kvintesenco de ĉiuj ĉarmoj.
Sed la dua maniero estas pli afertrafa,

nome ke kunmetontoj de la nova lingvo sekvu gvidon de la aferoj mem,

precipe se ĉio devus esti adaptita al ties preciza esprimado.

Ĉar nur en tiu ĉi kazo estos harmonio ĝusta kaj facila.

La aferoj mem, sin prezentantaj al la sensoj de ĉiuj homoj per la sama maniero,

faros tiun ĉi lingvon por ĉiuj facile komprenebla kaj imitebla.

Mersenne kaj Le Maire , kiuj estas el la plej erudiciaj francoj, opinias,

ke ili jam feliĉe metis la fundamenton de tia lingvo.

Ili fidas, ke per ĝi ili interkompreniĝus ne nur kun iuj ajn loĝantoj de la mondo,

sed ankaŭ kun loĝantoj de la Luno, se ili ekzistas.

Ni, bazante nin sur fundamentoj de universala saĝo, aŭdacas esperi pri lingvo,

kiu estus dekoble pli facila ol la latina, ĉar ĝi estus tute libera je ĉiuj neregulaĵoj.

Kaj centoble pli perfekta, ĉar ĝi kapablus senpere esprimi

ĉiujn nuancojn de aferoj kaj nocioj. Kaj miloble pli konvena por la harmonia esprimo

de la esenco de la aferoj, ĉar ĝiaj unuopaj vortoj estus kiel difinoj,

estante kreitaj laŭ numeroj, mezuroj kaj pezoj de la aferoj mem.


Ŝajnas, ke provizore estas necese rekomendi jenajn du aferojn:
Unue, ke la sciencaj lingvoj (...) restu en la uzo de la sciencistoj: la lingvoj hebrea kaj greka precipe kiel fonto de la Dia Skribo, kaj la latina, ĉar ĝi entenas trezorojn de tiom da brilaj spiritoj.

Due, ke nacioj konservu kaj kulturu ankaŭ siajn proprajn lingvojn.


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка