Eventoj n-ro 0004, 2/aprilo '92, retpoŝta versio




старонка1/3
Дата канвертавання19.04.2016
Памер224.5 Kb.
  1   2   3
Eventoj n-ro 0004, 2/aprilo - '92, retpoŝta versio

****************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - Amasloĝejo havebla, ve nur ĝis 30!

- Nova popmuziko en Esperanto

- Seniluziigoj kaj esperoj


Teorio: - Rilatoj kun la gazeto

- FOR LA IDEALISMON


Esperanto aplikata: - Hotelo Esperanto en Ĉinio

- Kontaktoj serĉataj

- Esperanto en telefonlibro!
Movado: - Forumo

- UEA-seminario pri Informado

- Kial instrui Esperanton?

- Nova laborkomisiono en ILEI


Anonco: - Internacia Konkurso
Movada lernejo: - Internacia Skolta Tenadro en suda Pollando
Aranĝoj: - Amas-karavanoj

- Kotizo... oh!

- 4-a Alp-Adria Konferenco

- Muzika Esperanto-Ligo (MEL)

- Mondkongreso de Esperantistaj Handikapuloj

- Intercamp en Montabaur

- Internacia Skolta Tendaro

- Postuli Esperantan rokmuzikon...


Lingvo: - Nomo-modo

- Vorto-modo


Recenzoj: - La dekdu noktoj de Satano.
Anoncetoj: - ***
Literaturo: - Zi vol lolik
Anoncoj: - ***

Korespondi deziras: - ***

Mallonge: - ***
Al via atento: - Fervojaj rabatoj en Germanio
*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


Kie loĝi en Vieno dum la UK?
Amasloĝejo havebla, ve nur ĝis 30!

====================================


Ejo: paroĥa domo, 30 minutojn de la kongresejo per publika transporto.

Disponeblas krom la dormejo (supozeble granda halo) kuirejo, amuziĝejo,

duŝo kun malvarma akvo. Ĉu dormsako estas bezonata, ne estas konate.

Ankaŭ ne, ĉu estos matracoj aŭ nur la planko.


Kondiĉoj por aliĝo: aĝlimo ĝis 30 jaroj, kaj aliĝo al la UK. Por ne

aliĝintoj estas punpago de 500 ATS (ĉ. 80 NLG).


Ĉar nur nun estas konata la eblo loĝi amasloĝeje, (por multaj la sola

pagebla kategorio), la nunaj aliĝ-kategorioj por UK estas:

---------------------------------------------

Por IM (Individua Membro de UEA) 270/135 NLG,

por ne IM-oj 315/158 NLG,

por kunulo, mem IM 180/90,

por kunulo, mem ne IM 225/112 NLG.

---------------------------------------------


(La prezoj ankaŭ varias laŭ aliĝlando A/B, listigita sur la aliĝilo

de UK).
---------------------------------------

Mem la amasloĝejo-kotizo ĝis 30.06.92

estas 250/150 ATS, poste 300/200 ATS

---------------------------------------
pagenda al poŝtĉekokonto: Postscheckamt Wien, Kto-Nr. 7497.427.

La skriban aliĝon sendu al Aŭstria Esperanto-Junularo, Pf. 804,

A-8011 Graz, Aŭstrio.
UEA ankaŭ peras tranoktejon en hoteloj en naŭ kategorioj inter 36-395

NLG/po tago, variaj laŭ hotelspeco. Krome aldonendas 150 NLG por

administraj kostoj.
Por la centra kategorio de amasloĝejo-dezirantoj (pli ol 30-jaruloj

aŭ/kaj la UK-aliĝkotizo estus monata salajro, aŭ eĉ pli) la afero

ankoraŭ ne estas solvita. Por ili estas konsolo, ke la UK-aliĝkotizo

ne plu altiĝas(?). Eventualaj aliaj proponoj por tranoktejo estas

atendataj por publiko.
*************************************************************************
Kompakta disko de Tutmonda Muziko ĵus aperinta - granda sukceso
Nova popmuziko en Esperanto

===========================


Antaŭ kelkaj semajnoj aperis la kasedo „Esperanto" de la grupo Tutmonda

Muziko. Jen mi volas iom priskribi la ideon kaj la ĝisnunajn rezultojn

de la projekto.
La ideo de Gunther Koch ŝajnis unue certe iom strange al ne malmultaj

homoj, kelkaj eble eĉ timis fiaskon. "Mi volis krei profesi-nivelan

popmuzikon en Esperanto" - li klarigas, "precipe por tiel plibonigi la

prestiĝon de Esperanto kaj por akceli la publikrilatan laboron. La

muziko estas aŭskultinda ankaŭ por neesperantistaj, kaj pere de

Tutmonda Muziko multaj homoj aŭdu pri la internacia lingvo".


Intertempe la projekto prosperas; aperis la kasedo kaj kompakta disko

"Esperanto" kun dek unu muzikaĵoj, agrable aŭskulteblaj kantoj kun

moderna muziko. Pozitive surpriza estas la vere bonega kvalito de la

kasedo kaj kompaktdisko. La registraĵo atingis nivelon, kiu sendube

estas komparebla al profesiaj varoj.
Laŭdinde estas ankaŭ, ke la kompaktdiskon akompanas kompleta teksto-

kajereto.


Do, entute oni devas nomi la rezulton de la iniciatemo de Gunther Koch

tre konvinka kaj sukcespromesa.


Sed finproduktinte la kasedon, la teamo Tutmonda Muziko ankoraŭ ne

ĉesigis sian laboron. Nun gravis prezenti la kasedon al la publiko.

Ĉirkaŭ kvarcent ekzempleroj estis dissenditaj al radiostacioj en tuta

Germanio. Tutmonda Muziko prezentiĝis en pluraj radioelsendoj, kaj eĉ

sukcesis eniri la televidan programon. "Multon Tutmonda Muziko jam

atingis, kaj nun estas grave, teni la fajron brulanta, nome zorgi, ke

la esperantlingva muziko fariĝu pli kaj pli konata. Se post kelkaj

monatoj la kantaĵoj estos konataj jam nur en la Esperanto-movado, la

ega peno estintus senvalora." - diras Gunther Koch. Tial li esperas kaj

petas ke laŭeble ĉiu klopodu plue diskonigi la projekton, ekz.

dezirante la kanton "Esperanto" ĉe la loka radiostacio. Por varbi,

intervjui, gratuli ktp. la grupon Tutmonda Muziko, bv. kontakti

Gunther Koch, Hohbergerstrasse 7, DW-7037 Magstadt, Germanio
*************************************************************************
Seniluziigoj kaj esperoj

========================


Post longa daŭro, jen finfine aperis Rokgazet' n-ro 3, varie

ilustrita, divers-enhava, 28-paĝa porokaza revuo. Bedaŭrinde

iom tro multe ĝi kostas (20 USD kvar n-roj), precipe por

netranspagipovaj landoj, kien ekde nun ĝi ne plu estos sendata

senpage. Lingve bona, nur la komo estas apenaŭ konata por la

redaktoroj. Estas interesaj la pensvekaj frazoj de la redaktoro:

----------------------------------------------------------------
Rokgazet ne havas precizajn aperdatojn, kaj tio okazas pro diversaj kialoj:
- Materialo, kiu venas nek regule, nek akurate,

- Novaĵoj, kiujn indas aperigi lastmomente,

- Solvoj por netranspagipovaj landoj ankoraŭ ne trovitaj (ĝis nun ni

sendis al ili senpage).

- Financaj problemoj pro manko de abonantoj, ktp...
La esperantistaro seniluziigis nin pro ĝia apatio kaj malfidemo.
Rimarkindas, ke ekzistas malmultaj revuoj por la Esperanto-junularo, kaj

mi miras, ke eĉ por tiel malmultnombraj ili ne havas pli da subteno.


Eble la Esperanto-movado atendas, ke ili malaperu por diri: "Ho jes, ili

estintus subtenindaj; sed tro malfrue". Ofte kaj preskaŭ ĉiam oni tro

malfruas pri tiuj aferoj.
Mi ne diras tion nur, ĉar ni eldonas Rokgazeton, sed ĉar la Esperanto-

junularo bezonas revuojn por si mem en kiu ĝi trovas interesaĵojn, kiuj

utilas ankaŭ por pliinteresigi novajn junajn Esperanto-lernantojn, kaj

tiel vi jam certe scias, tro da mono ĉe gejunuloj maloftas.


Laŭ mi - kaj kalkulu - Esperanto-revuoj estas tiom malmultaj, ke ili estas

subtenindaj, kvankam kelkaj membroj de TEJO (ĉu la estraro? La red.)

pensas la malon kaj diras, ke TEJO ne povas subteni ĉiun gazeton, kiu

povas interesi junulojn. Mi esperis, ke TEJO estas junulara organizo...

Cetere, EŬROKKA fariĝis faka asocio de TEJO.
Tamen ekzistas esceptoj, kaj indas, ke ni daŭrigu por ili, malgraŭ

ĉiuj malfacilaĵoj. Pro tio ni dankas ĉiujn niajn abonatojn, la

Esperanto-muzikgrupojn, kiuj glatigis la aferon por ĉi tiu numero.
La Esperanto-kulturo pli kaj pli riĉiĝas. Novaĵoj pri Persone, Kajto,

La Mevo, Amplifiki, tutlaste Tutmonda Muziko, ktp. montras, ke ni povas

sen timo ekvidi estontecon serene, almenaŭ tiurilate.
Ni povas vidi ankaŭ, ke pli kaj pli da eperanto-aranĝoj pretigas

Esperanto-kulturprogramojn kun Esperanto-rok-, pop- kaj folk-

muzikgrupoj.
Kiel ekzemple niaj amikoj italaj, germanaj, katalunaj, parizaj, bordozaj.

Ni kuraĝigas tiujn iniciatojn, ĉar tio vivigas nian lingvon kaj ĝian

kulturon. Ni devus atingi la punkton, je kiu Esperanto-aranĝo ne okazus

sen Esperanto-kulturprogramo - hontindaj tiuj, kiuj provus aliel fari.

Dungi Esperanto-muzikgrupojn pliampleksigos ilian kvanton, diversecon kaj

kvaliton. Organizu koncertojn, turneojn, fetivalojn, ktp.


Pripensu la aferon, petu informojn de tiuj, kiuj jam havas sperton,

funkciigu vian korespondemon per la Esperanto-rokmuzikreto.


Konatigu ĉirkaŭ vi Rokgazeton, abonigu ĝin se vi pensas, ke indas,

fariĝu peranto en via lando. petu de ni la kased-disk-distribuan

katalogon de Vinilkosmo kaj konatigu la kasedojn kaj diskojn de ĉiuj

Esperanto-muzikgrupoj, tio veturigas Esperanton pli ol kio ajn.


Ne imageblas, ke ĉiu esperantisto ne havu en sia diskoteko ĉiujn

novaperintajn Esperanto-rok, pop-, folk-muzikproduktaĵojn. Kiel sen tio

ili povus varbi por esperanto? Ne penseble, ĉu ne? Reagu kaj roku.
Flo

(el Rokgazet'3)


La rok'gazeton eldonas EUROKKA,

eldon-direktoro Floreal Martorell, F-31450 Donneville, Francio


*************************************************************************
TEORIO

//////
Rilatoj kun la gazeto

=====================
konsiloj
Prelego dum UEA-seminario pri informado en Poprad, 1992
Antaŭrimarko: Ĉi tiuj konsiloj ĉefe validas por la plej oftaj okazoj

de kontaktoj de esperantistoj kun ĵurnalistoj, nome sur loka (urba,

regiona) nivelo. Kun modifoj tamen ili estas aplikeblaj ankaŭ por aliaj

niveloj (ekz. faka, tutlanda gazeto, inform-agentejo, k.s.).


1. Mankas intereso pri Esperanto.
Konsciu, ke ĵurnalistoj same kiel la ĝenerala publiko scias preskaŭ

nenion kaj ankaŭ ne havas intereson pri Esperanto. En multaj, precipe

okcidentaj landoj oni pensas, ke la lingvoproblemo estas solvita per la

disvastigo de l' angla lingvo. Ĵurnalistoj kutime scias ĉi tiun lingvon

kaj aplikas (devas uzi) ĝin en sia profesio. Krome konsciu, ke helpe de

gazetoj vi ne povas konvinki homojn pri la valoroj de Esperanto: el ĉiuj

studoj pri akceptemo de la legantoj oni scias, ke ili akceptas

argumentojn, nur se ili konfirmas iliajn jamajn konvinkojn, opiniojn,

sintenojn, ktp.
2. La limigita celo de informado helpe de gazetaro
El punkto 1. sekvas, ke per informado pri Esperanto en gazetoj ni

maksimume povas veki la intereson de latentaj simpatiantoj. Tamen, laŭ

la ĝenerala sperto, ties nombro estas sufiĉe granda. Do, valoras la

penon, helpe de l' gazetaro ne nur veki ilian intereson, sed ankaŭ

vivteni ĝin, ĉar el simpatiantoj estiĝas foje adeptoj. Tial necesas

konstanta informado pri Esperanto kun tiu ĉi limigita celo.


3. Persona kontakto kun ĵurnalistoj
Por sukcesi ĉe redakcioj, estas grave havi personan kontakton al la

respondeca redaktoro almenaŭ unu fojon. Do, vizitu la redakcion kaj

prezentu vin al la ĵurnalisto. Kunportu informan materialon (ne tro

multan) kaj sobre klarigu, kio estas Esperanto (se li tute ne scias);

respondu trankvile liajn demandojn, eĉ se ili estas plej stultaj (en

viaj oreloj). Informu pri via klubo kaj invitu lin al vizito, atentigu

lin pri temoj taŭgaj por raporto aŭ intervjuo. Demandu pri teknikaj

aferoj (al kiu sendi manuskriptojn, kiun alvoki telefone, ktp.)


4. Raportoj kaj manuskriptoj
Se temas pri grava programero en la vivo de via klubo, estas konsilinde

verki koncizan antaŭ-raporton ĉ. unu semajnon antaŭe; precize indiku

daton, lokon, temon, ktp., por ke potencialaj interesitoj povu alveni.

Eventuale pensu ankaŭ pri pagata anonco.


La plej ofta formo de informado estas raporti pri okazintaj eventoj.

Gravas, ke vi ne atendu tro longe por verki manuskripton: faru tuj la

saman aŭ postan tagon kaj tuj transdonu/sendu ĝin. Nepre liveru

tajpitan manuskripton laŭ ĵurnalismaj reguloj (vidu pri tio en

Manlibro pri ĵurnalismo).
Se temas pri evento en la ĝenerala Esperanto-movado ekster via urbo

(ekz. UK), tio kutime ne interesas lokan ĵurnalon. Tamen, se vi lerte

enplektas lokan rilaton, tamen vi povas lanĉi raporton eĉ pri UK en

la loka ĵurnalo.


5. Gazetar-konferenco, intervjuo
Tiuj ĉi metodoj por helpe de ĵurnaloj informi la publikon pri Esperanto

devas esti ligitaj al tute konkretaj, gravaj aferoj kaj eventoj. Aranĝi

gazetar-konferencon valoras nur en granda urbo kun pluraj redakcioj

gazetaj, radiofoniaj kaj televidaj. Inviti al intervjuo tamen eblas

ankaŭ ĉe pli ordinaraj aferoj kaj temoj; sed gravas, ke la intervjuato

estu lerta homo, kiu ne falas en la kaptilojn de ĵurnalisto.


Detalajn konsilojn pri verkado de manuskriptoj kaj kontaktoj kun

ĵurnalistoj vi trovas en Manlibro pri ĵurnalismo.


Stefan Maul

Pferseerstr. 15, DW-8900 Augsburg, Germanio


Eblaj ekzercoj por labor-rondoj:

--------------------------------


1. Vizito en redakcio de ĵurnalo por prezenti Esperanton.

2. Antaŭraporto pri okazonta Esperanto-ekspozicio.

3. Verkado de manuskripto pri evento en Esperanto-klubo (ekz. Zamenhof-

festo, vizito de eksterlanda gasto, jarĉefkunveno kun estrar-elekto).

4. Raporto por loka ĵurnalo pri UK.

5. Redaktoro intervjuas esperantiston (ekz. filateliston, radioamatoron).

6. Vi prezidas gazetaran konferencon.

7. Vi volas persvadi telefone redaktoron de faka revuo, aperigi artikolon

verkotan/verkitan de vi pri la utilo de Esperanto en via fako.
*************************************************************************
FOR LA IDEALISMON

=================


Mi serĉis instruanton por Esperanto-kurso. Mi demandis spertan kaj

sukcesan instruanton kion li postulus. Por sia instrulaboro li petis

nenion, nur la repagon de la vojaĝkostoj. Ŝajne plej bonaj kondiĉoj

por organizanto de kursoj, ĉu ne?


Preskaŭ. Tiu amiko ŝatas instrui, sed li rifuzis nian oferton. Li

diris le li ne havas tempon. Li ne havas sufiĉan monon kaj serĉas

laŭokazajn laborojn (ekster esperantujo). Lian sintenon mi kun bedaŭro

konstatas jam de jardeko. Niaj plej kapablaj homoj - plenaj de

E-idealismo - rifuzas labori kontraŭ mono, ŝofori taksion ekzemple.

Kaj sekve ili ne plu havas multan tempon por labori en la Esperanto-

movado, kion ili ja ŝatas.
Mi certe ne pledas, ke ĉiu funkcietulo ricevu honorarion. Certe necesas

amaso da honoraj oficoj. Sed ankaŭ ekzistas kelkaj laboroj, kiuj en

nacia medio estus kutime pagataj. Instruado de lingvo kaj organizado de

lingvokursoj ekzemple, gastigo de fremduloj, perado de vojaĝoj, eĉ

organizado de vojaĝoj kaj renkontiĝoj kaj - kredu aŭ ne post viaj

ĝeneralaj Esperanto-komunumaj spertoj - por verkado de artikoloj,

tradukado, interpretado.
Mi ankaŭ ne pledas por tio, ke ĉiam ĉiu instruanto aŭ tradukanto

efektive ricevu honorarion. Sed mi petas, ke oni akceptu la principojn,

ke laborantoj ankaŭ en la Esperanto komunumo ricevu decan kaj kutiman

honorarion aŭ salajron.


Eble tamen en praktiko kelkfoje la dunganta Esperanto-organizo kaj la

dungata konsentas pri nenia aŭ malalta honorario. Sed tiam oni komprenu,

ke temas pri donaco de la kunlaboranto, eble oni eĉ montru ankaŭ tiajn

donacojn en la spezkalkulo.


Jam komence mi skribis, ke bone pagataj laboroj eksterkomunumaj forlogas

niajn spertulojn. La vivrealo estas kruda - la bakisto ne donas panon al

vi senpage se vi honorofice laboras por Esperanto. - Ĉu ni vere volas

rezigni pri laborforto de homoj, pri la vivnivelo normala en ilia socio,

"libera libertempo", familio eble? La progreso de Esperanto, la grandeco

de la Esperanto-komunumo dependas (inter alie) de la kvanto da laboro

dediĉata al ĝi. Ne provu grandigi tiun laborkvanton.
Alia problemo estas la laborkvalito. De honoroficanto oni ne povas

postuli perfektan laboron, perfektan preparadon de instruado ekzemple.

Kaj ĉu la instruanto mem pagu sian abonon de pedagogia gazeto, la

partoprenon en instruista seminario?


Oni povus argumenti, ke la Esperanto-komunumo ne havas la monon por pagi

siajn kunlaborantojn. Mi fakte ne volas ĉerpi el la ofte malplenaj kasoj

de Esperanto-organizoj. La uzanto de servo pagu ĝin, la Esperanto-

lernanto, la partoprenanto en renkontiĝo, la abonanto de revuo, la gasto

en esperantlingva pansio.
Ĉu vi timas, ke tiuj ne pretos pagi normalajn prezojn? Por altkvalita

produkto la klientoj pretas pagi adekvatajn prezojn. Tion montras la

spertoj ekster nia Esperanto-komunumo kaj ankaŭ en kelkaj sukcesaj

Esperanto-entreprenoj. Kompreneble necesas profesinivelaj produkto kaj

surmerkatigo.
Eble ni mallernu envion. Sukcesaj, profitodonaj, grandiĝantaj Esperanto-

asocioj, pli helpas al la grandiĝo de la Esperanto-komunumo ol deficitaĵo.


Lu WUNSCH-ROLSHOVEN

Tietzenweg 55, DW-1000 Berlin 45, Germanio


laŭ Seminaria Gazeto, TEJO-PSEK
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA

//////////////////


Hotelo Esperanto en Ĉinio

==========================


En Qingdao Turisma Lernejo ekfunkciis hotelo Esperanto, kun Esperanto-

parolanta personaro. La hotelo estas kvaretaĝa kaj havas 112 litojn en

44 ĉambroj. Tie okazos la Pacifika Esperanto-Kongreso en 1992. Jam 150

lernantoj lernis Esperanton kaj laboras en la nova hotelo kaj en aliaj

urbaj hoteloj. Estas planata:
- fariĝi Internacia Esperanto-Kursejo,

- en Esperanto organizi kursojn pri la ĉina kuirarto, kaligrafio,

sindefendo kaj similaj.
*************************************************************************
Kontaktoj serĉataj

===================


Komercajn kontaktojn peras kaj organizas instruadon de Esperanto al

oficistoj Esperanto-Grupo "Futur", Pk. 120, BG-9700 Ŝumen, Bulgario


* * *
Mezaĝa bulgara inĝeniero serĉas negockontaktojn kun entreprenema

esperantisto el okcidenta Eŭropo aŭ Ameriko por reciproke utila

produkta aŭ komerca kunagado. Nikola Uzunov, 3 Remsisti 18/B-10,

BG-6300 Haskovo, Bulgario.


* * *
S-ro Milos Bultas estas ekonomo kiu instruas en altlernejo en Ostrava.

Li serĉas personojn (profesorojn, studentojn...) kiuj per korespondado

povas reciproke havigi objektivajn informojn kaj profesiajn spertojn.

Adreso: ul. Kasarenska 1, CS-74601 Opava, Ĉeĥoslovakio.


(laŭ La Merkato n-ro 35.)
*************************************************************************
Esperanto en la telefonlibro!

=============================


La ĉi-jara telefon-libro (registra libro kun nomo, adreso, telefon-kaj

telefaksnumero) de budapeŝtaj abonantoj enhavas ĝeneralajn informojn

pri la telefon-uzo en Hungario en la angla, germana, franca, rusa kaj

ankaŭ Esperanta lingvoj! (Ĉu tio signifas, ke la poŝto konsideras

tiujn la plej gravaj lingvoj?) La telefonlibro havas 1584 paĝojn, la

esperantlingvaj klarigoj troveblas sur la p. 30.


La telefona sistemo, la internaj diversaj tonoj, ktp. varias de lando al

lando, do por eksterlandanoj fakte povas esti utilaj la koncernaj

klarigoj.
Por ke la Esperanta teksto ne estu nur unujara eksperimento, estas

necesaj reagoj, dank-esprimoj kaj eventualaj laŭdoj, direktitaj al la

merkatika direktoro de la telefona kompanio:
Magyar Telefonkönyv-kiadó Társaság,

H-1506 Budapest, Pk. 86.


*************************************************************************
MOVADO

//////
Ĉiu bird' elektas paron...


Forumo

======
La suba artikolo aperis en Forumo, (gazeta) organo de Ligo de Samseksamaj

Geesperantistoj (LSG). Por komencantoj: gej neologisme signifas

samseksama sed kiel mallongigo GEJ ankaŭ signifas Germana Esperanto-

Junularo.

-------------------------------------------------------------------------


La nomo de GEJ ja belas ĉu ne? Antaŭ kelkaj jaroj estis periodo kiam

alvenis sufiĉe multaj de gejoj, kiuj pensis, ke GEJ povus helpi al ili.

Ĉu eble estis nur preteksto por ekrilati kun la bela redaktoro de GEJ-

gazeto?
Nu, kiel freŝa burĝoniĝinto mi havas la agrablan taskon rakonti pri

tio, kion vi maltrafi...s. Unue, kompreneble, la belajn virojn. Due, la

interesajn prelegojn de Helmut kaj mi. En Kubo ni jam ege scivolis, kiu

venus al anoncita kaŝa loko por ekinformiĝi pri LSG. Bedaŭrinde venis

neniu (eble la loko estis tro kaŝa). Pro tio mi proponis, ke oni faru

prelegon al kiu ankoraŭ neuloj povu veni, sed pro multaj interesiĝantoj

ni ŝanĝis la tempon.


Mi supozis, ke ne tro multaj homoj interesiĝas pri Samseksamo ĉu

malsano aŭ socia konflikto kaj Coming Out (burĝoniĝo) ekvivo de

gejeco. Mi elektis gemutan ĉambron en la dua etaĝo. Kiam ni alvenis,

jam estis trideko da homoj en la ĉambro, inter kiuj belaj knaboj, amikoj

miaj, kiuj nun eksciis pri mi! Mi estis iom nervoza sed ne plu estis

malfareble. Helmut komencis prelegi pri la sociologiaj aspektoj de gejeco

kaj ankoraŭ envenis homoj, ĝis kiam estis pli ol 40. Kelkaj eĉ devis

stari. Certe, de tiu kvardeko vi povas subtrahi dekon da scivolas

virinoj. Nu, post dudek minutoj venis mia vico. Mi iom balbute komencis

duone laŭtlegi mian preparitan tekston, duone libervole klarigi la

paŝojn, kiujn preskaŭ ĉiu gejo trairas antaŭ definitiva burĝoniĝo.

Mi menciiis ankaŭ ke multaj homoj ne sukcesas eĉ ekvivi sian gejecon.

Kelkaj eĉ memmortigas sin pro la socia premo. Pensante ke eble estus

burĝoniĝontoj en la publiko, mi faris ĉapitron: "Kion vi povas fari,

se vi sentas vin geja?"
Post la prelego oni demandis min, ĉu mi ĉion mem spertis. Mi estis

preninta la plej multajn ideojn el la libro Geja, nu kio? de Thomas

Grossmann, ĉar mi ne intencis rakonti mian tutan vivon al la homoj.

Tamen estis homo, kiu demandis: Nu bone, ĉu iu alia gejo ŝatus rakonti

sian burĝoniĝon al ni? Thomas savis la iom embarasan situacion

majstre, rakontante ke lia unua viro estis esperantisto. Post tio ni

diskutis pri la gej-edziĝo. Precipe iuj nederlandanoj (ĉu negejaj?)

estis ege por.


Fakte la tuta renkontiĝo estis vere amuza. Mi nombris naŭ malkaŝajn

gejojn inter la partoprenantoj. Tio estas relative malmulte (2,3% el

380 partoprenantoj), sed ja estas grupo. Kaj ni tre ĝojis pri la

renkontiĝo. Kisoj en publiko estis nenia problemo. Mi vere ŝatas la

sintenon de esperantistoj. Tamen mi miras, ke en Esperantujo ne estas

pli da gejoj ol en la ordinara socio? Oni provas foje iel fuĝi aŭ

distriĝi. Fakte en Esperantujo oni ja trovas multajn strangulojn.
Nu bone, el tiu tridek aŭskultintoj de niaj prelegoj bedaŭrinde neniu

belul' poste petis pli praktikajn informojn...


(laŭ Forumo 04)
* * *
Praktikaj informoj pri LSG kaj ĝia bulteno FORUMO
Ŝajnas, ke FORUMO bone plenumas sian rolon en sia rondo. Krom prigejaj

artikoloj aperas ankaŭ etaj novaĵoj, kaj tre grave funkcias kiel

konkreta peranto inter siaj membroj, kode anoncitaj privataj

renkontiĝo-ofertoj (en la 64-a n-ro 53 da tiuj tra la tuta mondo).

Interesiĝantoj (ŝajne nur membroj) povas peti informojn pri ili pere

  1   2   3


База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка