Esperanto en universitatoj




Дата канвертавання22.04.2016
Памер55.76 Kb.


STOCKHOLMS UNIVERSITET

Institution för lingvistik

Esperanto I

vt-08




ESPERANTO EN UNIVERSITATOJ

Mateusz Moszkowicz




Enkonduko

La jena laboraĵo estas parto de la kurso Esperanto-movada kulturo, en kiu mi estis partoprenanta dum la printempa semestro 2008 en Stokholmo. Unu el la taskoj estis skribi laboraĵon pri iu temo asociita kun la movado aŭ kulturo de esperantistoj. Ĉar mi mem estas kaj studento kaj lingvoinstruisto, mi decidis skribi pri la instruado de Esperanto en altlernejoj. Mia celo estis mapi kursoj de Esperanto en diversaj universitatoj, enprofundiĝi en ili kaj kompari ilin inter si kaj kun la kurso en la Stokholma Universitato. Mi esperis, ke tia laboraĵo kontribuu al plibonigo kaj progresado de la stokholma kurso.


Metodo kaj materialo

Por tiu esplorado mi elektis la enketan metodon. Demandaro, kiun mi priskribas sube, estis ellaborita kaj dissendita per interreto al ĉirkaŭ 80 personoj – lingvoinstruistoj de Esperanto, kies retpoŝtaj adresoj mi ĉefe estis trovinta sur tiu paĝo: http://uea.org/agadoj/instruado/universitatoj.html – kune kun la letero, en kiu mi mallonge rakontis pri miaj intencoj. Post kiam mi ricevis respondojn, mi kompilis kaj komparis ilin en tiu ĉi laboraĵo.


Komplikaĵoj

Bedaŭrinde, el la cirkaŭ 80 adresatoj de mia enketo nur 12 respondis al li kaj ne ĉiuj respondoj estis kompletaj. Tio estas la risko, kiun oni devas hazardi, kiam oni faras enketaj prisondoj: la sola dissendo de la enketo ne signifas aŭtomatike respondon de ĉiuj ricevintoj. Povas esti kelkaj tialoj: ne ĉiuj ŝatas aŭ volas partopreni en prisondoj, ne ĉiuj opinias, ke ili havas uzeblajn informojn, ne ĉiuj estas sufiĉe lertaj uzantoj de interreto kaj – fine – ne ĉiuj el la retpostaj adresoj estis aktualaj. Konsekvence de tio la kataktero de la jena esploro nek estas ĝenerala nek tutkovra. La rezulto sekve atingas la celon nur parte.


La demandaro

La demandaro konstruita por mia prisondo konsistis el 18 diverskarakteraj demandoj. Kelkaj demandoj necesigis pli aŭ malpli longan respondon, aliaj nur krucmarkadon de unu aŭ pliaj alternativoj.

Sur la sekvaj paĝoj troviĝas la demandaro reprintita en sia tuteco kaj sub ĝi kelkaj komentoj.


Estimata Esperanto-instruisto!
(Se vi instruis/as Esperanton en pluraj universitatoj, bonvolu plenigi po unu enketon por ĉiu el ili.)



  1. Ĉe kiu universitato vi instruis/as Esperanton?

_____________________________________________________________





  1. Inter kiuj jaroj Esperanto estis/as instruata ĉe via universitato?

_____________________________________________________________





  1. Dum kiom da tempo (semajnoj, semestroj) vi instruis/as Esperanton?

_____________________________________________________________





  1. A. Proksimume kiom da Esperanto-studentoj vi havis entute?

_____________________________________________________________


B. Sur kiuj niveloj (baza, meza, alta)?
_____________________________________________________________



  1. A. Kiom da studentoj vi havas nun?

_____________________________________________________________


B. Po kiom da studentoj en ĉiu nivelo?
baza: ________

meza: ________

alta: ________


  1. Dum kiom da tempo (semajnoj, semesteroj) oni povas studi Esperanton ĉe via universitato?

_____________________________________________________________





  1. A. Ĉu oni povas atingi finan ekzamenon (diplomiĝi) pri Esperanto ĉe via universitato?

Jes Ne
B. Se jes, en kiu nivelo: bakalaŭra, magistra, doktora?


_____________________________________________________________
C. Ĉu vi memoras, kiom da studentoj atingis la suprajn finstudajn ekzamenojn?
Bakalaŭran: _______

Magistran: _______

Doktoran: _______


  1. Ĉu Esperanto povas esti parto de finstudaj ekzamenoj pri aliaj fakoj? Bonvolu krucmarki.

Jes ___ Ne ___





  1. Kiel la universitato informis/as, ke ekzistis/as eblo studi Esperanton? Bonvolu krucmarki.

___ per presita kursokatalogo ___ per reta kursokatalogo

___ per presitaj flugfolioj, broŝuroj ktp ___ per retpaĝaro de lernejo

___ per reklamo en amaskomunikiloj ___ aliamaniere


Kiel alimaniere? _______________________________________________________



  1. Kiujn lernolibrojn vi nun uzas en via instruado? Kiucele (ekz. ĉeflibro, manlibro de gramatiko, ekzercaro…)? Sur kiu nivelo (baza, meza, alta)? Bonvolu plenigi la suban tabelon. Se vi nun ne instruas, bonvolu preterlasi ĉi tiun demandon.

Titolo, verkisto Celo Nivelo

1. _______________________________________________________

2. _______________________________________________________

3. _______________________________________________________

4. _______________________________________________________




  1. Kiujn lernolibrojn vi antaŭe uzis dum via instruado? Kiucele (ekz. ĉeflibro, manlibro de gramatiko, ekzercaro…)? Sur kiu nivelo (baza, meza, alta)? Bonvolu plenigi la suban tabelon.

Titolo, verkisto Celo Nivelo

1. _______________________________________________________

2. _______________________________________________________

3. _______________________________________________________

4. _______________________________________________________




  1. Se vi ankaŭ uzis/as retpaĝojn por via instruado, ĉu vi povus skribi kiujn retpaĝojn vi plej ofte uzis/as kaj kiucele?

Retpaĝo Celo

1. _______________________________________________________

2. _______________________________________________________

3. _______________________________________________________

4. _______________________________________________________




  1. Ĉu vi uzis/as iun ”retan universitaton” (ekz moodle.org) kiel helpilon? Se jes, ĉu vi povus indiki ĝian nomon kaj priskribi viajn spertojn pri ĝi?


Nomo: ___________________ TTT-adreso: ________________________________

Spertoj: ____________________________________________________________________



  1. Ĉu viaj studentoj ankaŭ legas esperantan beletron? Se jes, ĉu vi povus skribi, kiujn titolojn vi plej ofte rekomendas?

titolo verkisto

1. _______________________________________________________

2. _______________________________________________________

3. _______________________________________________________

4. _______________________________________________________




  1. De kie viaj studentoj akiras sciojn pri la Esperanto-movado (organizoj, eventoj, kultura vivo, tradicioj ktp)? Bonvolu krucmarki kaj eventulae plenigi:

___ libroj kiuj? _______________________________

_______________________________

_______________________________

___ (presitaj) gazetoj, ĵurnaloj, magazinoj kiuj? _______________________________

_______________________________

_______________________________

___ interreto kiuj paĝoj? _______________________________

_______________________________

_______________________________

___ ceteraj fontoj _______________________________

_______________________________ _______________________________





  1. Kiel viaj Esperanto-studentoj ekzameniĝis/as?



___ per skriba ekzameno ______________________________________

___ per buŝa ekzameno ______________________________________

___ per skriba laboraĵo ______________________________________


  1. Kiel la Esperanto-instruado en via universitato estis/as financata?


___________________________________________________________________________________




  1. Se vi ŝatus aldoni ankoraŭ iun informon, vi povas tion fari ĉi tie:

___________________________________________________________________________________



GRANDAN DANKON POR VIA HELPO!

La unuaj ses demandoj estas ĝeneralaj demandoj pri la respondanta altlerneja instruist(in)o kaj lia / ŝia sperto. La demandoj 7 kaj 8 temas pri la relacio inter Esperanto kaj aliaj studfakoj en respektiva universitato. La naŭa demando estas dediĉita al la informado-maniero, t.e. kiel oni informas pri la eblo studi Esperanton. La sekvaj kvin demandoj pritraktas lernmaterialojn (lernlibrojn, retpagojn, retan universitaton, beltron). La dek-kvina demando temas pri akirado de sciojn pri la Esperanto-movado, la dek-sesa pri ekzamenoj kaj la dek-sepa pri la financado de la Esperanto-kursoj en la respektiva altlernejo. La lasta demando lasis al la respondanto spacon por komenti aŭ aldoni ion interesan.


Ĝeneralaj informoj (demandoj 1-6)

La respondantoj menciis universitatojn en sekvaj urboj: Vilno kaj Kaŭnaso en Litovio, Varese en Italio, Budapesto en Hungario, Moskvo en Rusio (du universitatoj), Torino en Italio, Monastero (Münster) en Germanio, Lepsiko (Leipzig) en Germanio, Stokholmo en Svedio, Osako en Japanio, Amsterdamo en Nederlando kaj Vitória en Brazilo. Kiel oni vidas, la plejparto el ili troviĝas en Eŭropo. Ne reprezentitaj estas la kontinentoj Nord-Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. En Germanio, Italio, Rusio kaj Litovio troviĝas po du altlernejoj, kie oni havis aŭ havas Esperanto-kursojn.

Escepte de la universitatoj en Budapesto (ekde 1966) kaj Osako (jam ekde fruaj 50-aj jaroj1) Esperanto ŝajnas esti relative juna studfako en universitatoj. En Monastero ekzistis Esperanto-kursoj inter 1988 kaj 1992, poste ekde 2001 ĝis nun. En Rusio oni instruis Esperanton en la altlerneja nivelo ekde 1994 kaj 1995, en Litovio almenaŭ ekde 2003, en Stokholmo ekde 2003 ĝis 2005 kaj ekde aŭgusto 2007 ĝis nun, en Amsterdamo dum la studjaro 2006/2007 kaj en Vitória ekde aŭgusto 2004 ĝis nun. Mi ne disponas pri informoj koncerne la universitatojn en Lepsiko, Varese kaj Torino.

En Litovio eblas elekti Esperanton en ĉiu semestro, minimume unu, maksimume kvar semestrojn. Estas oferitaj 32 akademiaj horoj semestre (unu fojo semajne). La respondantino de Litovio havas ĉi-jare ĉirkaŭ 20 komencantojn. Maksimume estis cirkaŭ 40, minimume 4 studentoj, depende de la jaro kaj semestro.

La respondanto de Varese en Italio havis entute 30 studentojn. Nuntempe lernas ĉirkaŭ 20 personoj. Tie estas oferita nur 8-hora seminario.

En Budapesto ekzistas 8-semestra programo por instruistoj de Esperanto2. Nun estas 3 esperantologiaj studentoj, 8 apliklingvistikaj kaj kelkaj alifakaj.

La respondantino de Eŭropa Jurscienca Universitato Justo en Moskvo entute havis ĉirkaŭ 540 studentoj nur sur la baza nivelo. Nuntempe estas tie 40 baznivelaj studentoj. La univeristato oferas du semajnoj da Esperanto ĉiun aŭtunan semestron.

La respondantino de Moskva Ŝtata Industria Universitato havis entute centoj da studentoj sur kaj baza kaj meza nivelo. Nuntempe lernas 12 personoj sur la baza kaj 20 sur la meza nivelo. Oni lernas dum du semestroj.

En Torino3 dum la lastaj jaroj la respondanto havis kutime dudekon da studentoj. Ili studis unu semestron jare, kutime la printempan.

La respondanto, kiu instruas en Monastero, havis entute ĉirkaŭ 300 studentoj sur la baza kaj meza niveloj. Tie oni povas studi Esperanton dum du semestroj. La lastan semestron estis 9 meznivelaj studentoj.

La respondantino de Lepsiko havis entute ĉirkau 30 komencantajn studentojn, kiuj studis 90 minutojn semajne dum unu semestro.

La stokholma respondantino havis entute 25 studentojn, 25 baznivelajn, el kiuj 12 sukcese faris la ekzamenon kaj 8 meznivelajn, el kiuj 6 faris la ekzamenon kaj sukcesis. Nuntempe lernas tie 6 duontempaj studentoj. La kurso estas dusemestra.

En Osako la Esperanto kurso estas du-semestra (30 semajnoj, 90 minutoj semajne). Ĝis lastjare, kiam la universitato estis sendependa, lernis tie ĉirkaŭ 120 studentojn. Sed ĉijare en la nova Osaka Universitato la sistemo ŝanĝiĝis kaj la unuajaraj studentoj ne plu povas ĉeesti, kaj nun la respondanto havas 85 baznivelajn studentojn.

En Amsterdamo on povis lerni Esperanton sur la baza nivelo. En la kurso 2007/2008 estis 13 studentoj, kiuj lernis 14 semajnojn dum unu semestro. La respondanto havis entute 24 studentojn, nur komencantojn.

La brazila respondanto de Vitória havis entute proksimume 30 studentojn sur la baza nivelo. Nun li havas dek baznivelajn studentojn. En Vitória oni povas studi Esperanton dum 10 semajnoj po du fojoj semajne.

Diplomiĝado pri Esperanto kaj relacio inter Esperanto kaj aliaj studfakoj

Koncerne la eblon diplomiĝi pri Esperanto aŭ pri alia fako kune kun Esperanto ekzistas granda disiĝo. En Budapesto Esperanto kutime parigas kun unu alia fako laŭ listo de elekteblaj kombinacioj. La Esperanto-specialiĝo (trijara kun 420 studhoroj) laŭ la Bologna procezo estas akredigita. Ankaŭ en Torino studentoj ŝajnas havi eblon magistriĝi (laŭ Bologna eĉ doktoriĝi) pri esperantologio kaj interlingvistiko (ĉ. 5% da studantoj diplomiĝas pri tiu fako). La litova respondantino informas, ke tie ekzistas la eblo, sed ne dezirantoj. Se ili ekzistus, ili ricevus diplomon pri iu el filologioj, kiuj estas studeblaj, sed ne esperantologio aŭ interlingvistiko (neoficialeco de Esperanto). En la Moskva Ŝtata Industria Universitato oni povas atingi bakalaŭran ekzamenon pri Esperanto.

En Varese, Moskvo (Eŭropa Jurscienca Universitato), Monastero, Lepsiko (do tie oni tamen povas ricevi ECTS-poentojn por Esperanto-kurso) kaj Osako oni ne povas diplomiĝi pri Esperanto aŭ parigi Esperanton kun aliaj fakoj por atingi finan ekzamenon.

En Stokholmo kaj Amsterdamo oni ne povas diplomiĝi rekte pri Esperanto sed tie Esperanto povas esti parto de ekzamenoj pri aliaj fakoj. Ankaŭ en Vitória eblas nur inkludi Esperanton en ekzamenoj pri aliaj fakoj. Malgraŭ tio, la universitato rekonas la Esperanto-kurson kiel ”Kurso al la komunumo” kaj donas diplomon post kiam la gelernantoj konkludas la kurson.


Informado pri Esperanto-kursoj

En mia enketo la respondant(in)oj povis elekti el kelkaj antaŭdonitaj manieroj, kaj se necese mem priskribi aliaj manieroj. Ĉi-sube sekvas la rezultoj:

La universitato en Varese tute ne informas pri la eblon studi Esperanton tial, ke la kurso estas deviga por ĉiuj studantoj de ĝenerala lingvistiko. La universitato en Vitória uzas amaskomunikiloj kaj afiŝoj disvastigitaj de studentoj en la universitato sed ne la interreton por informi pri siaj Esperanto-kursoj.

Ĉiuj ceteraj universitatoj havas tion komunan, ke ili uzas la interreton (interretajn katalogojn aŭ paĝarojn de la respektiva lernejo) kiel informan peron. La osaka universitato uzas nur la interreton. La monastera kaj lepsika universitatoj informas pri Esperanto-kursoj krom perrete ankaŭ per presita kursokatalogo, presitaj flugfolioj, broŝuroj ktp.

Ankaŭ Stokholmo, Amsterdamo, Moskva Ŝtata Industria Universitato, Torino (kune kun sporadaj informoj en Esperanto-gazeto) faras uzadon de presitaj materialoj kiel paperaj katalogoj, flugfolioj kaj broŝuroj.

Eŭropa Jurscienca Universitato en Moskvo uzas ĉiujn manierojn por informi pri siaj Esperanto-kursoj, interalie amaskomunikilojn (interreton, gazetojn, revuojn, televidon), sciencajn konferencojn kaj verkojn de universitata instruistaro.


Lernmaterialoj

Krom siaj propraj mempretigitaj materialoj (notoj, slipoj, kompendioj) la respondant(in)oj menciis sekvajn titolojn de lernlibroj:



  • G.Ŝilo, L.Tuĥvatullina: Esperanto dum 7 tagoj – baza ĉeflernilo

  • Irina Gonĉarova: Esperanto dlja meĵdunarodnogo obŝĉenija – konsultlibro

  • C. Minnaja, A. Ŝejpak: Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko – meznivela legolibro

  • L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto

  • R. Fischer: Esperanto en dialogo – ĉiucela baza lernlibro4

  • E. Bick: Tesi la testudo – ĉiucela baza lernlibro

  • L. Forsman, Ch. Lörnemark: EPoGo, Esperanto por gimnazianoj – baza kromlibro

  • B. Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando – meznivela ĉeflibro

  • L. Nordenstorm, Ch. Lörnemark: Doktor Zamenhof och det internationella språket (D-ro Zamenhof kaj la lingvo internacia) – meznivela referenclibro

  • T. Hiroyuki: Ekzercu vin en Bazaj Vortoj – baznivela (anstataŭ vortaro)

  • S. Marĉek: Esperanto per Rekta Metodo (nederlanda versio) – gramatika manlibro

  • C.B. Zondervan, W.J.A. Manders: Esperanto leerboek (Esperanto-lernlibro)

  • W. Aragão: Du-lingva baza kurso de Esperanto – ĉeflibro, manlibro de gramatiko, ekzercaro, baz- kaj meznivela

  • J. Salles: Esperanto conversacional – ĉeflibro, manlibro de gramatiko, baznivela

Beletro: C. Piron: Vere aŭ fantazie (Stokholmo), C. Piron: Gerda malaperis (Stokholmo, Moskvo), diversaj etaj pecoj depende de nivelo (Litovio).

Nur tri el la dek du universitatoj uzadas interretan paĝaron lernu.net, kvankam tiel multaj de ili tamen uzas la interreton por informi pri siaj Esperanto-kursoj. Du el tiuj, kiuj uzas lernu.net, uzas ankaŭ retajn universitatojn: MONDO en Stokholmo, http://mondo.su.se (komento de respondantino: ”bona bazo, sed ankoraŭ ne preta (ankoraŭ multaj cimoj kaj pluraj problemoj), interfaco ĉefe en la angla kio ne tre bonas”) kaj MOODLE en Vitória, adaptita de departamento de inĝenierado pri elektro, al kiu unu el la instruistoj apartenas, http://www.ele.ufes.br/moodle/course/view.php?id=15 (komento de respondanto: ”per ĝi plejmulte el la gelernantoj faras ĉiujn ekzercojn, diskutas pri Esperanto-temojn, ricevas korektojn kaj disvolvas sian esplor-kapablon”).


Informoj pri Esperanto-movado

Oni povas observi pluraj manieroj informi pri kaj veki intereson al Esperanto-movado ĉe studentoj. La instruistino de Litovio kaj la instruistino de Moskva Ŝtata Industria Universitato mem agas kiel ”scifontoj” pri la Esperanto-movado. Ili mem" de Moskva Ŝtata Industria uata Industria universitatoo uzas abundan literaturon en biblioteko, vå) sian esplor-kapablon). gparolas dum lecionoj kaj proponas viziti retpaĝojn.

En Torino la studentoj povas konatiĝi kun ekzemple enciklopedio UTET, ili legas la ĉefajn internaciajn magazinojn kaj vizitas www. esperanto.org kaj www.esperantio.net.

En Stokholmo oni legas la libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, legas magazinojn (”Esperanto”, ”Kontakto”) kaj havas intensivan kontakton kun la loka Esperanto-klubo kaj ties informiloj.

En Osako la instruisto disdonas kopiojn de necesaj paĝoj el la libro “Tikyu Zidai no kotoba Esperanto”.

En Amsterdamo la instruisto havas akompanan materialon, sed li uzas ĝin ”en modesta kaj netruda kvanto (kelkaj adresoj kaj retligoj)”.

La instruistino de Eŭropa Jurscienca Universitato en Moskvo uzas abundan literaturon troviĝantan en la universitata biblioteko, gazetojn / ĵurnalojn / magazinojn kiel ”Scienco kaj Kulturo”, ”Esperanto”, ”Monato”, ”Literatura Foiro”, ”Rego”, ”La Ondo de Esperanto”, ”Scienca Revuo”, ”Heroldo de Esperanto”, ”Bulgara Esperantisto”, ”Grkg” kaj la paĝaron lernu.net. Ŝiaj studentoj ankaŭ vizitas prelegojn de invitataj E-parolantaj eksterlandaj profesoroj, partoprenas en la vivo de Moskva Literatura Esperanta Klubo ”Lev Tolstoj”, kiu funkcias en la universitato kaj vizitas senpage perfektigajn kursojn kaj paroligajn renkontojn en la universitato.

Ankaŭ la instruisto en Vitória mem servas kiel informanto pri Esperanto-movado kaj li uzas la interreton (lernu.net).


Ekzamenoj

La studentoj de universitatoj en Vilno, Moskvo (Moskva Ŝtata Industria Universitato), Lepsiko, Osako, Amsterdamo kaj Vitória devas fari skribajn ekzamenojn. En Monastero la skriba ekzameno ne estas oficiala sed ĝi donis atestilon de Germana Esperanta-Instituto. En Stokholmo oni havas skriban ekzamenon en ĉiuj kurso-partoj.

Buŝan ekzamenon oni kondukas en Vilno, Moskvo (Moskva Ŝtata Industria Universitato) kaj Varese. En Stokholmo la buŝa ekzameno okazas post la baza kaj post la meza nivelo. En Monastero, same kiel la skriba ekzameno, ĝi ne estas oficiala. En Moskvo (Eŭropa Jurscienca Universitato) la buŝa ekzameno inkluzivas spektaklon, versdeklamadon, kantadon, kaj koversaciadon kun tri ekzamenistoj.

La studentoj de Moskva Ŝtata Industria Universitato skribas ankaŭ esperantlingvajn resumojn de siaj bakalaŭraj laboraĵoj. En Varese ili skribas laboraĵojn se ni diplomiĝas kaj en Stokholmo laboraĵo estas parto de la kurso, kiu temas pri la kulturo kaj movado. En Vitória la laboraĵoj estas retaj (per Moodle).


Financado

Ankaŭ manieroj kiel altlernejaj Esperanto-kursoj estas financataj povas diversi. Kvar el la kursoj tute ne estis financataj. Tio signifas aŭ senpagan volontulan laboron de instruist(in)o kun permeso uzadi universitatajn lokalojn ktp aŭ ekzemple pedagogian praktikon de doktoriĝant(in)o.

Tri el la kursoj estas financataj same kiel aliaj studobjektoj de universitata buĝeto. Aliaj financalternativoj estas pere de universitataj fondintoj, per ESF-projekto (Esperantic Studies Foundation) aŭ de de eksteruniversitata sponsoro rajtigita de la universitato havi katedron.
Konkludoj

Eĉ tiel mallonga kaj nekompleta prisondo demonstras, ke ekzistas sufiĉe multe da studentoj, kiuj, disvastigitaj tra la preskaŭ tuta mondo, lernas Esperanton en diversaj universitatoj. Tamen la plejparto de tiuj studentoj nur akiras elementan aŭ bazan lingvoscion. Plej ofte Esperanto ne estas deviga studobjekto. Do multaj elektas ĝin kaj komencas studi, sed nur iomaj plenkondukas sian edukadon ĝis la pli alta nivelo.

En la epoko de interreto pli da universitatoj povus uzi ĝin kiel fonton de scioj. Jam nuntempe la plejparto de ĉi tie pristudataj universitatoj uzas interreton en la informa maniero. Sur la retaj paĝoj troviĝas hodiaŭ ja centoj da kursoj, ekzercoj, vortaroj kaj tie oni havas eblon trovi kaj konatigi esperantistajn samideanojn de diversaj landoj. La instruistoj povus avantaĝe utiligi tiujn disponeblajn rimedojn.

Ĉar nemultaj atingas altan nivelan en Esperanto, oni ne laboras kun beletro. Ĝia nivelo estas unuflanke tro alta por studentoj, aliflanke ĝi estas malfacile alirebla. Ne ĉie ekzistas bibliotekoj aŭ libroservoj, ofte la literaturo kaj ĝia liverado estas multekostaj.

Kiel kutime, financoj estas problemo. Pluraj instruistoj devas labori senpage. Esperanto povas certe esti malmultekosta maniero vojaĝi, konatigi mondon, viziti amikojn en diversaj landojn aŭ interŝanĝi ideojn, sed la laboro de intruistoj estas tempopostula. Se oni volas efektive eduki novajn Esperantistojn, oni devas investi kaj engaĝon kaj tempon. Kaj tempo estas mono…
Voĉoj de kelkaj instruist(in)oj

Esperanto estas deviga studobjekto por ĉiuj studentoj de la universitato. Por sukcesaj studentoj estas organizataj vojaĝoj al UK kaj aliaj E-aranĝoj.”

instruistino de Eŭropa Jurscienca Universitato en Moskvo, Rusio
Tre malfacilas motivi la studentojn lerni E-on. Kiam ili poiomete ekkredas, ke ne ricevos noton pri la bazaj scioj se vere ne akiros ilin, komenciĝas entuziasma vigla studado, iom simila al sportaj konkuroj. Ili devas kolekti 7 pozitivajn poentojn dum la semestro por sukcesi ĉe la fino, kaj kiam ili vere eklernas, ili eksentas, ke ili kapablas, ke estas nemalfacile, ke la celo atingeblas por ĉiu senescepte – kaj ili bone, gaje kaj volonte lernas. Estas kvazaŭ ludo, dum kiu ĉiu ambicias venki. Sed por eki ili devas vere ekkredi, ke ne estas alia varianto krom vere scii. Por kutumigi ilin al tiu malkovro bezonatas ioma tempo en la komenco.

Ili neniom interesiĝas pri io ajn flanka, ne rilatanta al la “fina venko” – la sukceso ĉe la studkontrolo. Ĉiuj informoj pri aranĝoj, literaturo ktp estas traktataj nur kiel perdo de tempo. Enigi movadajn demandojn en la finan studkontrolon ne eblas, ĉar eĉ por la gramatiko ne vere sufiĉas la tempo. Do, la informojn ili ricevas nur dum la 1-a konatiga prelego. Estas grandioza raraĵo, se iu ekinteresiĝas kaj ekvizitadas la eksteruniversitatan interaktivan paroligan kurson, kaj poste trafas al la klubo kaj al la movado. De pasinta jaro venis sola tia knabino. Tamen antaŭ ĉ. 10 jaroj ĝuste la universitataj studentoj fondis la ĝis nun ekzistantan klubon. Do, dum la tuta mia laboro en la universitato(j) el multaj centoj da universitataj studentoj al la klubo venis malpli ol 20 homoj. Ĉiuj movadanoj venas de libervolaj urbaj kursoj, kie lernas ankaŭ ĉefe studentoj kaj junularo – el plej diversaj moskvaj uniersitatoj.”

instruistino de Moskva Ŝtata Industria Universitato, Rusio


Legi esperantajn beletrojn estas tre malfacile al studentoj, ĉar libroj estas iom multekostaj (ne estas libroservo en nia ŝtato); pro tio donacojn de ajn libroj estas bonvenaj.”

instruisto de Vitória, Brazilo



1 Nakanome Akira, la unua prezidanto de la Osaka Fremdlingva Kolegio (posta Osaka Universitato de Fremdlingvaj Studoj), fondita en 1922, estis esperantisto kaj unu el la pioniroj de japana Esperanto-movado. Jam en 1930-aj jaroj okazis memvola Esperanto-kurso fare de prof. Asai Erin, kvankam ĝi ne estis oficiala.

Post la dua mondomilito, en 1949 la kolegio fariĝis Osaka Universitato de Fremdlingvaj Studoj, kaj oficiala Esperanto-kurso komenciĝis en fruaj 50-aj jaroj (mi nun ne scias precizan jaron). Ĝin instruis prof. Kawasaki Naokazu, kaj la kurso daŭris ĝis 1978, kiam la universitato transloĝiĝis iom malproksimen kaj la maljuna Kawasaki rezignis daŭrigi la kurson. Mi, Tani Hiroyuki, denove komencis kaj instruas la oficialan Esperanto-kurson ekde 1992 ĝis nun.



2 http://www.geocities.com/bujdosoivan/okt.htm#3

3 La torina kurso okazas itallingve. La studentoj alproprigas al si la strukturon de Esperanto, sed la kurso mem ne estas prioritate turnita al tio. Kultura Centro Esperantista en Svislando, kiu responsas pri la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, al la sukcesaj ekzamenitoj automate agnoskas la nivelon A1, se ili petas la ekvivalentigon.

4 www.esperanto.de/lehrbuch



База данных защищена авторским правом ©shkola.of.by 2016
звярнуцца да адміністрацыі

    Галоўная старонка